*kaĉ/o UV
*kaĉo
- 1.
Manĝaĵo simila al mola pasto, farita precipe el faruno miksita kun likvaĵo aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo: kaĉo da fazeoloj, terpomoj; fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis [1]; funto da tritiko estas sufiĉa, […] ni preparas el ĝi panon, kukon kaj kaĉon [2]; venis la Kristnaska kaĉo kun granda peco da butero [3]; [ili] manĝis prunojn en blua amela kaĉo [4]; poriĝo estas kaĉo el aveno [5]; la stomako enhavas […] kaĉon ankoraŭ ne tute digestitan, eble el salikokoj, porka viando kaj rizo [6]; virina rezonado, sinjoro! […] kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn [7]; tro da kuiristoj kaĉon difektas (malbona rezulto pro tro multaj kunlaborintoj) PrV .
buljono, griaĵo, kompoto, supo
- 2.
- (figure)
Io konfuza, ĥaosa, senorda miksaĵo, en kiu oni ne plu vidas
la strukturon de la konsistigaj partoj; ĝena situacio
rezultanta el konfuzo aŭ miskompreno:
virino hastis respondi, per sia tro densa kaĉo de provincismoj
[8];
ĉu estas kaĉo en via kapo
[9]?
mi ne emas al iu kaĉo kun la polico aŭ la konsuloj
[10];
do, mi diris al mi: „jen vi sidas en la kaĉo!
ĉi tie vi mortos sur ĉi tiu malbenita insulo“
[11];
ni devis tiri ilin el la kaĉo kaj perdis nian monon
[12];
tiu ĉi kaĉo da problemoj, mankoj kaj absurdaĵoj
fine kondukis al pereo de la ŝtatkapitalisma Sovetio
[13];
(frazaĵo)
kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
(oni responsu pri siaj
faroj)
PrV
;
el faraĉo fariĝis kaĉo
PrV
.
ĥaoso 2
- 3.
- (figure)
Io simila al kaĉo:
kota, sanga kaĉo;
[jen] kaĉo pro malseka neĝo
[14];
al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon
[15]!
ŝlimo
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Unua Parto
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 48
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
6. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 2
7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Novelo
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
10. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 36
11. Jan Welzl: Tridek jarojn en la Ora Nordo, Olomouc 1931
12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4
13. Stefan Maul: Kapitalismo sen masko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 8a
14. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua

- angle:
- 1. gruel, mush, porridge, puree 2. hotch-potch, mess 3. slime, slush
- beloruse:
- 1. каша, пюрэ 2. каша 3. каша
- bulgare:
- 1. каша 2. каша
- ĉine:
- 1. 粥 [zhōu], 糊糊 [húhu], 稀飯 [xīfàn], 穈 [mén], 麮 [qù], 浓汤 [nóngtāng] 2. 糾葛 [jiūgé], 散乱 [sǎnluàn] 3. 泥 [ní], 淖 [nào], 湴 [bàn]
- finne:
- 1. puuro, sose 2. sekasotku, soppa (kuv.), vyyhti (kuv.) 3. sotku
- france:
- purée, embrouillamini, bouillie, compote, marmelade, confusion (embrouillamini), désordre (embrouillamini), imbroglio, micmac
- germane:
- 1. Brei, Mus 2. Schlamassel, Sauerei, Mist (Umstände), Bockmist 3. Pampe, Mansch
- hebree:
- דייסה, מחית, פירה
- hispane:
- 1. papilla, puré, gachas 2. confusión, mezcla 3. fango, cieno
- hungare:
- 1. kása, pép 2. pác (átv.), zűrzavar, slamasztika kiu ~on kuiris, tiu ĝin manĝu: aki főzte, egye meg. 3. pép, massza
- indonezie:
- bubur
- japane:
- かゆ, ピューレ, かゆ状の食物 [かゆじょうのしょくもつ], まずい食物 [まずいしょくもつ], かゆ状の物 [かゆじょうのぶつ]
- katalune:
- 1. puré, farinetes 2. garbuix, embolic 3. fang, llot, llacor
- nederlande:
- 1. brij, moes, pap, puree tro da kuiristoj ~on difektas: te veel koks bederven de brij. 2. zootje 3. papje
- pole:
- kleik, papka
- portugale:
- 1. papas, mingau, puréia, purée, purê
- rumane:
- terci
- ruse:
- 1. каша, пюре 2. каша kiu ~on kuiris, tiu ĝin manĝu: кто кашу заварил, тот её и расхлёбывай. 3. каша, кашица
- svede:
- gröt
- ukraine:
- каша, пюре, густа юшка, плутанина, безлад, розгардіяш
kaĉigi
- Dispremi je kaĉo: ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne […] kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn [16]; mi preferas fritadon de la maco, kiun mi poste kaĉigos [17]; [tia kamparano] nur de tempo al tempo enĵetus kelkajn pajlotigojn kaj ne aŭ nur malofte elprenus la malnovan kaĉigitan pajlon [18].
16.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 9. Trafas Pugno Pugnon.
17. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Bervalaĵo
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
17. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Bervalaĵo
18. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
- germane:
- zu Mus zerstampfen, zu Brei zerstampfen, zermanschen, zerquetschen
maizkaĉo
Kaĉo el maizfaruno: foje okazis, ke el la maizkaĉo restis ero sur la tablo, kaj tiom da muŝoj flugis sur ĝin, ke ili estus povintaj manĝi la tutan maizkaĉon [19].
19.
E. Benedek, trad. M. Benczik: La
brava peltisto, Hungaraj fabeloj. - Hungara Esperanto Asocio,
1983
- angle:
- polenta, cornmeal porridge
- beloruse:
- кукурузная каша, палента
- bulgare:
- царевична каша, полента
- france:
- polenta
- germane:
- Maisbrei, Polenta
- hispane:
- polenta
- itale:
- polenta
- japane:
- ポレンタ
- katalune:
- polenta
- nederlande:
- maisbrij, polenta
- pole:
- mamałyga, kasza kukurydziana
- rumane:
- mămăligă, mălai
- ruse:
- кукурузная каша, мамалыга, полента
- svede:
- majsgröt
- ukraine:
- кукурудзяна каша, мамалиґа
signokaĉo

- Teksto fuŝita sekve de apliko de alia malkodilo ol tiu, kiun celis la enkodanto: foliumilo aplikanta la kodon Latina-1ª al la mesaĝo „Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde“ kodita en la Latina-3ª, surekranigos la signokaĉon „E¶oþanøo æiu¼aýde“.
- angle:
- mojibake
- germane:
- Zeichensalat
- ruse:
- кракозябры