*ken/o
*keno
- 1.
- Longa, seka, maldika lignosplito, uzata kiel lumigilo anstataŭ kandelo, aŭ por disbruligi pli grandan lignofajron (kp alumeto) ktp: tiam ni (temas pri gnomoj) sidos en la ŝtona domo, kie brulas la keno, kaj ni trinkos mielvinon el la oraj kornoj de la antikvaj nordlandaj reĝoj [1]; tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron Metrop .
- 2.
- Rezinoriĉa ligno: kena torĉo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
- angle:
- 1. fatwood 2. resinous wood
- beloruse:
- 1. лучына 2. смаляк
- bretone:
- 2. koad rousinek
- ĉeĥe:
- louč, smolné dřevo
- france:
- 1. bois gras 2. bois résineux
- germane:
- Kien, Kienholz 1. Kien, Kienspan 2. Kienholz
- hispane:
- 1. antorcha 2. madera resinosa
- hungare:
- 1. fokla, világítószilánk 2. gyantás fa
- japane:
- 樹脂材 [じゅしざい]
- nederlande:
- 1. kien 2. harsrijk hout
- pole:
- 1. łuczywo
- ruse:
- 1. лучина 2. смольё, осмол, смолистая древесина
- slovake:
- lúč, smolienka
- svede:
- 1. tjärved
- ukraine:
- скіпа, скіпка, скалка, лучина