*trunk/o
*trunko
- 1.
Plej dika parto de arbo, kiu vertikale elstaras el la tero kaj el kiu elkreskas la branĉoj: mi suprengrimpos la palmotrunkon [1]; li alligas al la vinbertrunko sian azenidon kaj al la delikata vinberbranĉo la [azenidon] [2]; eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj, la altaj trunkoj staris tiel dense [3]; jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon [4]; freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj [5]; sonado venas de eksterordinare granda strigo en […] la kavita trunko [6]; (figure) la tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon (originon) [7]; (figure) la diverseco de la lingvoj dependas ne nur de tio, antaŭ kiom da tempo ili apartiĝis de komuna trunko, sed ankaŭ de tio, kiom multe ili influis unu la alian [8];
- 2.
- Trunketo: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko [9]; ŝi […] kaŝis ilin en la trunkoj de lino [10]; volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren [11]; la junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen [12].
- 3.
Centra parto de animala korpo krom kapo kaj membroj: unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko, el tria eliĝis la intestoj [13].
torso, busto.
- 4.
PV (elementa geometrio) Malsupra parto de geometria solido, kies supron oni detranĉis: trunko de piramido; konustrunko [14]; fezo estas konustrunka ĉapo.
stumpo2
- 5.
Cilindroforma meza parto de objekto, kolono, kandelingo ks: faru kandelabron […], ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj […] elstaru el ĝi [15]; li faras sapajn vezikojn […] ĉe la trunko de la pipo [16].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:11
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
7. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
8. Monato, Hèctor Alòs i Font: La turka: pli granda, pli diversa familio, 2013
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:5
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:6
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. Plena Ilustrita Vortaro, Plato XVIII
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:31
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino

- angle:
- shaft 1. trunk, bole 3. trunk, torso 4. frustum konus~o: frustum of cone.
- beloruse:
- 1. ствол 3. тулава
- ĉeĥe:
- kmen (stromu), trup (těla), třeň houby
- france:
- tronc (d'arbre, de colonne, de cône...) konus~o: tronc de cône. konus~a: tronconique.
- germane:
- 1. Stamm 2. Stengel 3. Rumpf 4. Stumpf konus~o: Kugelstumpf. 5. Schaft
- hungare:
- törzs konus~o: csonka kúp.
- itale:
- tronco
- japane:
- 幹 [から], 体幹 [たいかん], 胴体 [どうたい], 台 [たい], 柱身 [ちゅうみ], 錨幹 [いかりみき]
- katalune:
- tronc
- nederlande:
- 1. stam, boomstam 3. romp
- pole:
- kolumna 1. pień 3. tułów konus~o: stożek ścięty.
- portugale:
- 1. tronco
- ruse:
- 1. ствол 3. туловище 4. усечённое тело konus~o: усечённый конус.
- slovake:
- driek, kmeň, peň, trup
- tibete:
- སྡོང་པོ་
- ukraine:
- стовбур (дерева)
*trunketo [17]
- Tigo: sur tiuj ĉi ebenaĵoj kaj altaĵoj ne kreskas eĉ unu herba trunketo [18]; fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo [19]; la ĉevalo […] movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto [20]; la floroj dancis sur siaj trunketoj [21]; trunketo de brasiko [22]; trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj [23]; la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj [24].
17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
trunk'et'
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 17
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole

- stem
- beloruse:
- сьцябло
- ĉeĥe:
- stonek
- france:
- tige
- germane:
- Stiel, Stängel, Halm ~eto de pajlo: Strohhalm. ~eto de brasiko: Kohlstrunk.
- hungare:
- szár (növényi)
- itale:
- tronchetto, ramoscello, stelo, gambo, calamo
- japane:
- 細目の幹 [さいもくのみき]
- katalune:
- tija
- pole:
- łodyga
- ruse:
- стебель
- slovake:
- stonka
- ukraine:
- стебло
trunkido
- Ŝoso: unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn [25]; ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkulas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon [26]; ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn [27].
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
- angle:
- shoot
- beloruse:
- парастак
- france:
- rejet
- germane:
- Spross, Trieb