2pension/o VdE

pensiono

1.
Domo, kie oni povas konstante loĝi kaj manĝi, pagante interkonsentitan monsumon: unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn [1]; tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene [2]; necesas mendi hotelon aŭ pensionon minimume unu jaron antaŭ la venonta festivalo [3]; libertempuloj […] plenigis la pensionojn dum julio kaj aŭgusto [4]. VD:gastejo
2.
Pensiono1 ebliganta al lernantoj loĝi proksime de lernejo: li kune iru al la edukpensiono, tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo [5]; en vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi [6]; Mme Louise Zimmermann, direktorino de knabina pensiono en Laŭzano [7]; temis pri knabo, sen gepatroj, en lerneja pensiono [8].
Rim.: Alie ol ĉe internulejoloĝlernejo tia pensiono ne estas administrata de la lernejo, sed private disponigita al malgrandaj grupoj de lernantoj, ofte de instruistoj mem.
1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
2. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro XI.
3. Monato, Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, 2006
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉap. 12a, p. 37a
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Karel Čapek, tr. Josef Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Inko, 2003. Libro 2ª, ĉap. 2ª.
8. Julian Modest: La miraklo de la parolo, Monato, № 011503
angle:
1. boarding house 2. boarding school
beloruse:
пансіён, пансіянат
ĉeĥe:
penzión, ubytovna, útulek
ĉine:
供膳食的宿舍 [gōngshànshídesùshè], 便宜的酒店 [piányidejiǔdiàn], 小旅館 [xiǎolǚguǎn], 小旅馆 [xiǎolǚguǎn], 旅店 [lǚdiàn]
france:
1. pension (résidence)
germane:
Pension 2. Schülerpension
hungare:
panzió
japane:
下宿屋 [げしゅくや], 寮 [つかさ], 寄宿舎 [きしゅくしゃ]
nederlande:
pension
pole:
pensjonat
rumane:
pension
ruse:
1. пансион, пансионат 2. пансион
slovake:
penzión
ukraine:
пансіон

pensionano

Lernanto de pensiono: estis nesufiĉa la salajro, la hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj [9]; najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn [10]; junaj pensionanoj plejofte dividas dormoĉambron, dum pli maljunaj pensionanoj kutime havas siajn privatajn ĉambrojn [11]; du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo [12]; la pli junaj pensionanoj, nomis ilin la „fratinoj Brontë[13].
9. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
11. Ĉiuj Plej bonaj mezlernejoj en Britio
12. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA, LOdE
13. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte, 2012
beloruse:
гадаванец пансіёна
france:
pensionnaire
germane:
Pensionsschüler
ruse:
пансионер, воспитанник пансиона

pensionulo

Kliento de pensiono1: ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon [14]; la mastrino loĝis en la unua etaĝo […] kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara [15].
beloruse:
пансіянэр
france:
pensionnaire
germane:
Pensionsgast
japane:
下宿人 [げしゅくにん], 寮生 [りょうせい], 寄宿生 [きしゅくせい]
ruse:
пансионер

administraj notoj