*ĉapel/o PV

*ĉapelo

1.
TEKS Kapvesto kun elstara ĉirkaŭrando: ili aspektis imprese: pintaj ĉapeloj, hakilo en la mano, daŭre drinkemaj kaj batalemaj [1].
2.
BOT Supra, ĉapeloforma parto de la fruktokorpo de fungo: la rando de la ĉapelo de la malgranda faskofungo estas striita [2].
3.
GRAKOMPTIP Diakritilo, tegmentoforma supersigno, uzata en diversaj alfabetoj (interalie en esperanta, por formi la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ), en matematikaj simboloj kaj en programlingvoj (en tiuj lastaj ĝi aperas kiel memstara signo, kies Askia numero estas 94): la ĉapeloj en la vortaraj tekstoj aspektas normale post instalo de specifaj tiparoj [3]. VD:hVD:x
1. W. Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001:1, p. 10a
2. P. Desmet': Ĥameleona Fungeto?, 2010-06-30
3. S. Derevjanniĥ: Ĉu vi tradukas france?, Monato, 2002:4, p. 18a
angle:
1. hat 3. hat, caret, circumflex
beloruse:
1. капялюш, брыль
bulgare:
1. шапка
ĉeĥe:
klobouk
france:
1. chapeau 3. accent circonflexe
germane:
Hut 3. Zirkumflex, Dach (diakritisches Zeichen)
greke:
1. καπέλλο 3. περισπωμένι
hebree:
כּוֹבַע
hispane:
1. sombrero 1. sombrero
hungare:
1. kalap 3. kalap (ékezet), kúpos ékezet
indonezie:
1. topi 3. sirkumfleks
itale:
1. cappello 3. accento circonflesso, caret
japane:
アクサンシルコンフレックス, ハット
katalune:
1. barret
nederlande:
1. hoed 2. hoed 3. hoedje (^), kapje (^)
pole:
1. kapelusz 2. kapelusz 3. cyrkumfleks, daszek (pot.)
portugale:
1. chapéu 3. circunflexo
rumane:
1. pălărie 3. circumflex
ruse:
1. шляпа 3. крыша
slovake:
1. klobúk 3. vokáň, strieška
svahile:
kofia
svede:
hatt
tibete:
མཆོད་ཁང་
turke:
1. şapka
ukraine:
капелюх

ĉapelisto

Homo kiu profesie vendas ĉapelojn kaj aliajn kapvestojn: la heroino Sofi estas 18-jara ĉapelistino [4].
4. Vastalto: Akvosfero, La Militregna Epoko..., 2006-01-03
ĉine:
妇女用帽店 [fùnǚyòngmàodiàn], 帽商 [màoshāng], 女帽匠 [nǚmàojiàng], 女帽商 [nǚmàoshāng], 制帽人 [zhìmàorén]
france:
chapelier
germane:
Hutmacher
indonezie:
penjual topi
itale:
cappellaio (per uomo), modista (per donna)
japane:
帽子製造業者 [ぼうしせいぞうぎょうしゃ], 帽子屋 [ぼうしや]
pole:
kapelusznik
rumane:
pălărier

bulĉapelo, melonĉapelo

TEKS Ĉapelo el felto kun rigida duonbula supro kaj supren kuspita rando, populara precipe en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj: la junulo kun la melonĉapelo ... staris ekster la pordo, mirigite [5].
5. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, 1937
ĉine:
圆顶硬礼帽 [yuándǐngyìnglǐmào]
france:
chapeau-melon
germane:
Melone (Hut)
indonezie:
topi bowler
japane:
山高帽 [やまたかぼう]
pole:
melonik
rumane:
melonieră, pălărie bombată

cilindroĉapelo

TEKS Alta, cilindroforma ĉapelo, pliofte nigra, moda ĉe okcidentaj viroj de alta klaso en la 19a jarcento: la fiera cilindroĉapelo ricevis piedpuŝon kaj ruliĝis en fosaĵon [6].
6. W. Kabel, trad. M. Lennartz: La domo ĉe la mueleja kanalo, 2017
ĉine:
大礼帽 [dàlǐmào]
france:
haut-de-forme
germane:
Zylinder (Hut)
indonezie:
topi tinggi
pole:
cylinder (kapelusz)
rumane:
pălărie cilindrică

klakĉapelo

TEKS Alta ĉapelo, povanta platiĝi, por ke oni ĝin portu sub la brako, populara en okcidento en la 19a jarcento.
angle:
top hat, high hat
beloruse:
шапакляк
france:
claque (chapeau claque), chapeau claque, gibus
germane:
Klappzylinder, Chapeau Claque
hungare:
klakk, rugós cilinder (kalap)
indonezie:
topi opera
japane:
オペラハット
nederlande:
klakhoed
pole:
szapoklak, cylinder składany
rumane:
fedora, pălărie cu boruri late
ruse:
шапокляк

levi la ĉapelon, demeti la ĉapelon

(frazaĵo)
Saluti1, gratuli, esprimi respekton (iam en Okcidento efektiva saluta gesto flanke de viroj): sinjoro, mi levas pro vi la ĉapelon... vi estas la sola homo kiu tiel malkaŝe parolis al mi en la daŭro de la nuna jaro [7].
7. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
france:
tirer son chapeau
germane:
den Hut ziehen
indonezie:
angkat topi
pole:
zdjąć kapelusz, zdjąć czapkę
rumane:
a se ridica pălăria, a se scoati pălăria

administraj notoj

klak~o: Mankas dua fontindiko.
klak~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.