*mus/o PV

*muso

1.
ZOO Genro el familio musedoj (Mus), tre malgranda ronĝulo, ordinare kun griza felo kaj longa nuda vosto, vivanta kutime en domoj: el sub la kanapo la muso kuris sub la liton [1]; malgrandaj musoj kuradis sur la planko [2]; pip! pip! aŭdiĝis subite en la pordo de la kuirejo, kaj malgranda muso […] ensaltis [3]; per lardo oni kaptas musojn [4]; ĝua ludo de kato kun muso terurata CKv ; mi trovis ne muskaptilojn sed musojn MortulŜip ; la monto gravediĝis sed fine naskis nur muson [5]; muso la katon ĉiam ofendis PrV ; kuradi kiel venenita muso (senutile barakti) PrV .
2.
KOMP Enigilo (dialoga disponaĵo) kiun la uzanto movas (ĵargone: „trenas“) sur horizontala ebeno (ekz-e sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante muskursoron sur la ekrano de sia komputilo. La elekton de la montrata pozicio kaj de la responda ekranaĵo la uzanto indikas per premo (kutime akompanata de klako) sur klavon provizitan sur la dorso de la muso: surmovu la montrilon de via muso ĝis la rando de la fenestro: la du rektanguloj devas tuj aperi Kon11 ; la uzanto […] devas klaki, kliki, kvazaŭ per piano klavumadi kaj ludi per muso [6]; krajonforma plasta bastoneto uzata kiel grafika enigilo, funkcianta per tuŝoj kaj strekoj […] funkcie proksima al muso [7]; la tuŝekrano estas grava, […] ĉar la tuta uzantosperto estas bazita sur interagado per fingroj, ne per muso kiel ĉe tekokomputilo [8].
angle:
mouse
beloruse:
мыш
bulgare:
мишка
ĉeĥe:
myš počítače
ĉine:
小鼠 [xiǎoshǔ], 鼷 [xī], 老鼠 [lǎoshǔ], 鼠标 [shǔbiāo], 鼠標 [shǔbiāo], 耗子 [hàozi], 滑鼠 [huáshǔ], 小家鼠 [xiǎojiāshǔ], 游鼠 [yóushǔ], 遊鼠 [yóushǔ], 鼠 [shǔ], 鼷鼠 [xīshǔ]
france:
souris
germane:
Maus ~kaptilo: Mausefalle.
hispane:
ratón
hungare:
egér
indonezie:
tikus 2. tetikus
itale:
1. topo 2. mouse (inform.)
japane:
ハツカネズミ, ネズミ, マウス
latinece:
1. Mus
nederlande:
muis
pole:
mysz 2. myszka
portugale:
1. rato (zool.) 2. mouse (inform.)
rumane:
șoarece 2. maus
ruse:
мышь
slovake:
myš počítača
svede:
mus
tibete:
1. བྱི་བ་
turke:
fare
ukraine:
миша, мишка

dormomuso

(komune)
ZOO Eta griza ronĝulo vivanta en arbaroj de Centrazio ĝis Eŭropo, noktema, tradormanta la vintron; genro el la familio gliredoj (Glis): mi trinkas kiel fiŝo, mi dormas kiel dormomuso [9]. SIN:gliro
dormomuso, alinome gliro (Glis glis)
CC BY SA 3.0  [10]
9. Bonkori: La Domo de Bonkori, 2002
10. Michael Hanselmann @ http://www.michaelhanselmann.de/bilder.htm: https://commons.wikimedia.org/wiki/Glis_glis
angle:
dormouse
beloruse:
соня-палчок, соня вялікая
ĉine:
睡鼠 [shuìshǔ]
france:
loir
germane:
Siebenschläfer
hispane:
lirón
hungare:
pele
itale:
ghiro
latinece:
Glis
nederlande:
relmuis, zevenslaper, tuinslaper
pole:
popielica
rumane:
șoarece de pădure
ruse:
соня-полчок

kampomuso, kampmuso

1.
(komune) Mikroto: la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte, ĝi havis ĉambron plenan de greno [11].
2.
Viki ZOO Ronĝulo el la subfamilio Arvicolinae, simila al muso sed kun pli fortika korpo, pli mallonga hareca vosto, iom rondoforma kapo, pli malgrandaj oreloj kaj okuloj, kaj aliformaj vangodentoj, ne vivanta en domoj sed ekstere: liaj vangoj pufiĝis kiel tiuj de maljuna kampmuso transportanta grenon [12]. SUB:mikroto, ondatro, hamstro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
12. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
angle:
1. grass vole
beloruse:
палёўка, мыш палявая
ĉeĥe:
hraboš obecný, hraboš polní, myš zemní
ĉine:
2. 田鼠 [tiánshǔ]
france:
1. campagnol, mulot
germane:
1. Feldmaus 2. Wühlmaus
hispane:
1. campañol 2. Arvicolinae, arvicolinos
hungare:
1. pocok
itale:
1. topo selvatico
japane:
ハタネズミ, 野ネズミ [のネズミ]
latinece:
2. Arvicolinae
nederlande:
1. veldmuis
pole:
1. mysz polna
rumane:
1. șoarece-de-câmp
ruse:
1. полёвка
slovake:
hraboš poľný
ukraine:
полівка, польова миша

Miĉjo Muso

KINPERS Bildstria kaj desegnofilma figuro de muso kreita de Walt Disney en 1928; anglalingve Mickey Mouse: la itala justico ridindigis sin, kiam tribunalo de Napolo, pritraktante kazon pri falsado de vestaĵoj […] erare kunvokis – kiel ofenditan partion – Miĉjo Muso-n, Donaldo Anaso-n kaj aliajn „personojn“ [13].
13. Monato, Roberto Pigro: Fikciaj fiŝoj, 2012
angle:
Mickey Mouse
beloruse:
Мікі Маўс
ĉine:
米老鼠 [MǐLǎoshǔ]
france:
Mickey
hispane:
Mickey Mouse
itale:
Topolino
pole:
Myszka Miki
rumane:
Miki Maus

administraj notoj

dormo~o: Mankas verkindiko en fonto.