*aplaŭd/i
*aplaŭdi
(x)
- 1.
-
Montri aprobon per klakfrapo de la manoj:
aplaŭdi oratoron, al oratoro, spektaklon;
oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis: vivu la
reĝo!
[1];
vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo
ĝojis
[2];
la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si
favoron, donacojn, festenon
[3];
li faris transkapiĝan salton, kaj ĉiuj homoj laŭte aplaŭdis al li
[4];
jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte
[5];
en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala
direkto, sed aplaŭdis en vertikala
[6];
ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn
[7].
hurai, jubili, ovacii
- 2.
- (figure)
Forte aprobi, samopinii:
mi povas nur aplaŭdi la iniciaton, kiu sendube ekaperos en multaj aliaj urboj
[8];
mi bonvenigas kaj aplaŭdas la publikigon de ĉi tiu, alie perdita, verko
[9];
mi ege aplaŭdas ke la aŭtoro emfazas la gravecon de la historia dimensio en homa
klerigo
[10];
grava lingvo estas tiu, en kiu retanoj trovas informojn, ne al kiu oni aplaŭdas
en Bruselo
[11];
alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu
PrV
.
glori, honori, laŭdi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:12
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 25:6
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVIII
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
8. Monato, Ivo Durwael: Nova malnova trafikilo, 2012
9. Monato, Donald Broadribb: Socipolitika satiro, 2008
10. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
11. Monato, Paul Peeraerts: Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn, 2006

- angle:
- applaud, clap
- beloruse:
- 1. апладзіраваць, пляскаць у далоні 2. ухваляць, вітаць, адобрываць
- bretone:
- 1. stlakal an daouarn (da)
- bulgare:
- аплодирам
- france:
- applaudir
- germane:
- applaudieren, begrüßen 1. klatschen, Beifall klatschen
- hebree:
- למחוא כפיים, להריע
- hispane:
- aplaudir
- hungare:
- 1. tapsol, megtapsol 2. üdvözöl alian ne mallaŭdu, vin mem ne ~u: magadat ne dicsérd, mást ne gyalázz.
- itale:
- applaudire
- malaje:
- 1. memuji
- nederlande:
- 1. applaudisseren, in de handen klappen 2. begroeten
- pole:
- brawo bić, oklaskiwać
- portugale:
- aplaudir
- rumane:
- aplauda
- ruse:
- 1. аплодировать, рукоплескать 2. одобрять, приветствовать
- slovake:
- 1. tlieskať 2. chváliť
- tibete:
- ཐལ་མོ་རྡབ་
- ukraine:
- аплодувати, плескати; перен. схвалювати; вітати
aplaŭdo
-
Ago aplaŭdi:
la deklaminto ricevis grandan aplaŭdon
[12];
densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj
[13];
fulmotondraj aplaŭdoj eksonis sur ĉiuj benkoj
[14];
post laŭtaj aplaŭdoj la placo eksilentis, proksimiĝis la fino de l’ festo
[15];
ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado
[16];
fari aplaŭdon sur la vangon
(eŭfemisme por: vangfrapi)PrV
.
ovacio
12.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
14. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
15. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
16. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto

- аплядысмэнты, авацыя, плясканьне (у далоні)
- germane:
- Beifall, Applaus
- pole:
- brawo, aplauz, owacja