*gent/o PV

*gento

1.
Grupo da kelkaj familioj devenaj de unua sama prapatro, kune vivantaj kaj ordinare regataj de unu sama estro; subdivido de nacio; popoleto: la gento de Jakob; la romanaj patriciaj gentoj; la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj (kp ŝemido) [1]; la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj [2]. VD:familio, fratrio, klano, tribo.
2.
Homa grupo, havanta difinitajn historiajn kaj kulturajn tradiciojn, inter kiuj troviĝas la mito pri komuna origino: la homa gento; la elmigro de la hebrea gento el Egiptio [3]; la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas [4]. VD:etno, nacio, popolo
3.
BIO(arkaismo) Genro: la rana gento K .
HOM:Gento (flandra urbo)
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 10:31
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 10:32
3. M. Halvelik: (André Cherpillod, Kaj la suno haltis ...), Monato, 1993/11, p. 23
4. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
angle:
1. family, kin 2. race, people, ethnic group
beloruse:
1. народнасьць, племя, род 2. племя
bulgare:
1. племе
ĉeĥe:
kmen, plemeno, rod
ĉine:
1. 宗族 [zōngzú]
france:
gens (ensemble de familles romaines), lignée, peuplade
germane:
1. Geschlecht, Stamm, Sippschaft
hispane:
estirpe 1. pueblo, tribu, clan, estirpe 2. pueblo, etnia 3. género, linaje
hungare:
1. nemzetség, törzs 2. faj (emberi)
japane:
部族 [ぶぞく], 一族 [いちぞく], 民族 [みんぞく], 種族 [しゅぞく]
katalune:
1. comunitat, família, grup, col·lectivitat 2. poble, ètnia, nació 3. gènere
nederlande:
geslacht (volk)
pole:
1. plemię, ród, szczep 2. plemię, ród
portugale:
1. gente, tribo 2. raça
ruse:
1. народность, племя, род 2. племя
slovake:
kmeň, plemeno, rod
ukraine:
рід, плем’я

gentestro

Estro, gvidanto de gento: la gentestro, kiu gvidis la komunumon, estis elektita de la gentanoj, kaj la gravaj aferoj estis diskutataj en kunveno [5].
VD:patriarko4, tribestro
5. -: Legendo pri Huangdi, Yao, Shun kaj Yu, El Popola Ĉinio, [2009?]
beloruse:
правадыр племені
hispane:
patriarca, jefe

aligentulo, aligentano

Ano de alia gento ol la propra: aligentulo, kiu ne estas el via idaro [6]; vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno [7]; uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj VivZam ; la serbaj rifuĝintoj […] okupas la loĝejojn de murditaj aŭ prirabitaj aligentanoj [8].
beloruse:
іншапляменнік
hispane:
extraño, ajeno, foráneo, forastero

samgentano

GEN Ano de sama gento, kiel alia homo: kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj [9]? ili devenas el familio, kiu enmigris el fremdaj landoj, kaj ke por ili kaj por iliaj samgentanoj estis plantita la tuta arbaro [10]; sian devon li faris el la sento de solidareco al siaj samgentanoj [11]; la alternativo estas: aŭ kunkrimi kun siaj samgentanoj, aŭ konduti home, tio estas pafi kontraŭ ilin [12].
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:6
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
11. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
12. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
beloruse:
аднапляменнік
ĉeĥe:
soukmenovec
hispane:
allegado
slovake:
súkmeňovec

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.