-ac/

-ac  

BOT Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la botanika nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro, foje specio el la familio por formi la familinomon: La rozo apartenas al la familio rozacoj. VD:-ed
Rim. 1: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia botanika nomenklaturo.
Rim. 2: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj, ekz. fabacoj, kaprifoliacoj k.a.
Rim. 3: Kelkaj familioj havas tradiciajn nomojn, ne formitajn el genronomoj. La uzado de la sufikso -ac en tiu kazo estas evitinda, kvankam PIV ekzemple uzas ĝin tie: „kompozitoj“ estas tradicia familinomo de asteracoj, sed ne uzu „kompozitacoj“.
Rim. 4: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estus konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel rozfamilio aŭ familio de rozecaj plantoj, rozfamiliano aŭ rozparenco anstataŭ rozacoj, rozaco.
germane:
Familie der, -ace-
hungare:
.... családja, -félék
portugale:
...ácea...
ruse:
семейство... (суффикс в ботанике), -овые (суффикс в ботанике для обозначения семейства)

administraj notoj

-~: Mankas fontindiko.
-~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.