*troPV

I.

tro

(adverbo)
Pli ol sufiĉe, ol necese, ol konvene, ol ĝustmezure: tro longa estos por vi la vojo [1]; [ili] manĝas tro da viando [2]; kuri ne tro rapide [3]; mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino [4]; la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis […] tro postulemaj Marta ; ilia nombro estas tro granda por ke ni povu ilin ĉiujn citi [5]; la aero tie estas […] tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi [6]; tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon [7]; rigardi la tutan mondon kiel grandega farso […] tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi [8]; la aludo estis tro klara [9]; la oficiroj […] estis tro okupataj […], por rigardi, kiu proksimiĝas [10]; tro da kuiristoj kaĉon difektas (tro multaj kunlaborantoj, malbona rezulto) PrV ; se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas PrV ; tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj PrV ; kiu tro alte svingas, nenion atingas PrV .
afrikanse:
te
albane:
shumë
amhare:
እንዲሁ
angle:
too
arabe:
أيضا
armene:
էլ
azerbajĝane:
çox
beloruse:
задужа, занадта, залішне
bengale:
খুব
birme:
လွန်း
bosne:
previše
ĉeĥe:
příliš, příliš mnoho
dane:
også
estone:
liiga
filipine:
masyado
finne:
liian, liikaa
france:
excessivement, trop
galege:
tamén
germane:
zu (sehr), zu viel ~ da kuiristoj kaĉon difektas: viele Köche verderben den Brei.
guĝarate:
પણ
haitie:
twò
haŭse:
ma
hinde:
भी
hispane:
demasiado
hungare:
túl
igbe:
oke
irlande:
freisin
islande:
of
japane:
あまりに
jave:
banget
jide:
אויך
jorube:
ju
kanare:
ತುಂಬಾ
kartvele:
ძალიან
kazaĥe:
де
kimre:
rhy
kirgize:
дагы
kmere:
ផងដែរ
koree:
너무
korsike:
troppu
kose:
kakhulu
kroate:
previše
kurde:
latine:
etiam
latve:
pārᗑk
laŭe:
ເກີນໄປ
litove:
taip pat
makedone:
премногу
malagase:
koa
malaje:
terlalu
malajalame:
കൂടി
malte:
wisq
maorie:
rawa
marate:
खूप
monge:
heev
mongole:
мөн
nederlande:
te, te zeer, te veel
nepale:
पनि
njanĝe:
ifenso
okcidentfrise:
te
panĝabe:
ਨੂੰ ਵੀ
paŝtue:
هم
portugale:
muito, demais, demasiadamente
ruande:
na
ruse:
слишком, чересчур, чрезмерно
samoe:
foʻi
sinde:
به
sinhale:
skotgaele:
ro
slovake:
príliš
slovene:
tudi
somale:
sidoo kale
ŝone:
wo
sote:
le eena o
sunde:
oge
svahile:
pia
taĝike:
аз ҳад зиёд
taje:
เกินไป, มากเกินไป
tamile:
மிகவும்
tatare:
шулай ук
telugue:
చాలా
tibete:
ཡང་
ukraine:
занадто
urdue:
بھی
uzbeke:
ham
vjetname:
quá
zulue:
futhi
II.
Samsenca vortero:

troa

Estanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ grado; superanta la ĝustan mezuron: troa laboro; sklavigitaj de troa vino [11]; li klinis sin sen troa humileco [12]; por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn [13]; troa streĉado de la okuloj, […] povas kaŭzi kronikan kataron [14]; observante lian troan deziron esti laŭdata kaj admirata, [li] saĝe sin detenis [15]; en la okazo de troa laboro mi cedus al li la prekeftan oficon [16]; unu el ni estas troa, necese estas, ke unu el ni malaperu [17]; troa festeno estas veneno PrV . SIN:ekscesa, senmezura, pretermezura, supermezura
beloruse:
празьмерны, залішні
ĉeĥe:
nadměrný, přílišný
finne:
liika, ylenmääräinen
france:
en trop
germane:
übermäßig, überschüssig, exzessiv, zu viel
hispane:
excesivo
hungare:
túl-, túlságos
japane:
余りの [あまりの], 余分な [よぶんな], 過度の [かどの]
nederlande:
overdreven
ruse:
чрезмерный
slovake:
nadmerný, prílišný
ukraine:
надмірний

troe

Estante en troa kvanto, superanta la ĝustan mezuron: estas troe, ho Levidoj [18]! se mi demandas […], ili eĉ troe min orientas pri ĉio [19]; troe kritika [20]; troe ripetataj raportoj pri rezultoj [21]. SIN:tro
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:7
19. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
20. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
21. Isikawa Takasi: Pikas la ludoj, Monato, 2014/05, p. 9
beloruse:
празьмерна
ĉeĥe:
přílišně
finne:
liikaa
france:
excessivement, trop
germane:
übermäßig, im Überfluss
hispane:
excesivamente
hungare:
túlságosan
japane:
余計に [よけいに], 過度に [かどに]
nederlande:
te veel
ruse:
слишком, чрезмерно, чересчур
slovake:
prílišne

troaĵo

Io, kio superas la ĝustan mezuron: envolvu […] la ĝustan sumon: mi ne havas tempon por redoni troaĵon (restmonon) [22]! normala homa korpo […] forĵetas troaĵojn, adaptas sin kiel eble plej bone [23]; mi povas diri sen malmodesta troaĵo (troigo), ke mi scias pri tiu ĉi afero pli, ol iu homo vivanta [24]; la troaĵo, kiun ŝi ne povas manĝi, putras aŭ estas fordonata al la najbaroj [25]. VD:balasto3, pluso2, restaĵo
22. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas.
23. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
24. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
25. Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, Monato, 2009/04, p. 20
beloruse:
лішак
finne:
liiallisuus
france:
excès, superflu
germane:
Überschuss, Überflüssiges, Zuviel
hispane:
exceso
japane:
余分 [よぶん], 余り物 [あまりもの]
nederlande:
iets overdrevens, exces
ruse:
излишек
ukraine:
надлишок, надмір, зайвина

troigi

Fari ion pli ol konvene: via deziro tre honoras min […] – kiel kutime, vi troigas, kara [26]; infanoj amas kaj ŝatas, kiam oni zorgas ilin, sed aliflanke, oni ne devas troigi tion! (t.e. tro dorloti ilin) la infano devas havi iun memstarecon Metrop ! li do troigis la danĝeron kaj duobligis la singardemon [27]; kalkulante je la juneco de l' faraono, Herhor iom troigis la flaton [28]. VD:trograndigi, trouzi
angle:
exaggerate
beloruse:
перабольшваць, гпэрбалізаваць
france:
exagérer
germane:
übertreiben
japane:
誇張する [こちょうする]

troigo

1.
Ago troigi: traktado [per] troigo de kontraŭdoloriloj [29]; kutime tiaspecajn filmojn minacas […] troigo de pitoreskaj pejzaĝoj [30]; vortlude pretendema, ekzemple, per vera troigo de prefiksoj [31]. SUB:eksceso
2.
BELELIN Stilfiguro kiu konsistas en tio ke esprimata senco estas prezentata pli forte ol kutime, por emfazo, atentigo aŭ alia efekto: sen troigo oni povas diri, ke apud Pi-Bast ĉiutage metis siajn tendojn tridek mil eksterlanduloj [32]; mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo [33]; la troigoj kaj fantazioj estis ja tuj rekoneblaj de ĉiu normala homo [34]. SIN:hiperbolo
angle:
overstatement
beloruse:
перабольшаньне, перабольшваньне, гіпэрбала
ĉeĥe:
chvástání, nadsázka, přehánění, zveličování
finne:
liioittelu
france:
exagération, hyperbole
germane:
Übertreibung 1. Übertreibung
hispane:
exageración, hipérbole
hungare:
túlzás, hiperbola
japane:
誇張 [こちょう]
nederlande:
overdrijving
ruse:
преувеличение, гипербола
slovake:
nadsádzka, prehnanosť, premrštenosť
taje:
สิ่งเกินจริง

maltro

En tro malgranda kvanto, tro malabunde, ne sufiĉe: nek tro, nek maltro [35]; viraj misoj: troa memfido, maltroa atento pri la partnerino [36]; la genuoj [volas] ne plu porti la pezon de tro da biero kaj maltro da ekzerco [37]; Parizo estas frivola, kaj foje teda kun maltro da libera spaco [38]; junuloj […] fojfoje disponas pri tro da libera tempo kaj maltro da okupoj [39]; per [ĉ]io la gepatroj regalis ilin por senkulpigi sin pro maltro da tempo por la infanoj [40].
35. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 11
36. last: Virtoj geviraj, Monato, 2005/01, p. 15
37. Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco, Monato, 2011/12, p. 7
38. Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, Monato, 2012/11, p. 24
39. Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Aktivas la bonaj amikoj, Monato, 2015/12, p. 10
40. S. Štimec: Adiaŭo en Beograd, Kroata milita noktlibro, 1993
ĉeĥe:
měřice
france:
trop peu
hispane:
demasiado poco
slovake:
merica

maltroigo

BELELIN Stilfiguro per kiu oni plirimarkigas la sencon malfortigante la esprimon: la aŭtoro utiligas ankaŭ maltroigon komikefekte [41]; lia tuta verkaro […]j maltroige priskribis la severan kaj senkompatan vivon [42]; M. Rauhamaa: Microsoft ne estas bonvolorganizaĵo – G. Partlow: jen la plej elstara maltroigo de la jaro... aŭ eble de la jardeko! [43] SIN:eŭfemismo, litoto
41. William Auld: Paŝoj al plena posedo, Paŝo 26ª.
42. Garvan Makaj: Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto, Monato, 2013/12, p. 20
43. soc.culture.esperanto, Message-ID: 680335c5.0109101508.2ad95a79@posting.google.com
angle:
understatement
beloruse:
пераменшваньне, літота
finne:
vähättely, understatement
france:
adoucissement, euphémisme, litote
germane:
Untertreibung
hispane:
atenuación, dulcificación, alivio, eufemismo, litotes
hungare:
litotész, túlzó kicsinyítés
nederlande:
understatement
ruse:
преуменьшение, литота
III.
Samsenca prefikso:

tro-

Pli ol sufiĉe, ol necese, ol konvene, ol ĝustmezure: trouzi [44]; oni trograndigis la gravecon de l’ okazintaĵo [45]; ĉiu trorapidado kondukas nur al manko [46]; [li] pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito [47]; trosateco ne lasas la riĉulon dormi [48]; pri nenio trozorgu [49]; ŝi […] apogis la troŝarĝitajn branĉojn [50]; la laboro kaj maldormado ŝin trolacigis [51]; la trokuraĝo de la pastroj haltas ĉe la pordo de la plej alta povo [52]; priplori […] la troan imitadon de la germana fare de niaj fruaj aŭtoroj kaj ilian tropezon en PIV-citaĵoj [53]; sen trograndigo oni povas diri, ke [Esperanto] estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura [54]. SIN:pasi, preter, super, trans
finne:
sen ~grandigo oni povas diri: suurentelematta voi sanoa.
germane:
sen ~grandigo oni povas diri: man kann ohne Übertreibung sagen....

administraj notoj

mal~igo: Mankas verkindiko en fonto.