tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru

*dorlot/i

*dorlotiTEZ

(tr)
1.TEZ
Ameme kaj karese trakti iun kaj tro indulgi ties dezirojn aŭ kapricojn: dorloti infanon; sin dorloti (trodelikate sin flegi); kiu volas panon, ne dorlotu la manon (ne ŝparu penon) [1]; li ekde infaneco kutimiĝis al dorlotiĝado. VD:malhardi, sibarito.
2.
(figure) Superŝuti per favoroj: lando dorlotata de la naturo.
3.TEZ
(figure) Daŭrigi tro indulge malbonaĵon ĉe iu: dorloti la fierecon, la maniojn de iu. VD:nutri.
4.TEZ
(figure) Daŭrigi en si ion revatan trovante el ĝi plezuron: dorloti esperon; nur fantaziuloj povas dorloti tiun ĥimeron VD:nutri.

*eldorloti

(tr)
Ekscese dorloti: La Egiptoj ĝin tro eldorlotis, ili eĉ ŝtopas ĝin per bonodoraj herbaĵoj, [2].

tradukoj

anglaj

~i: pamper.

belorusaj

~i: балаваць, песьціць.

francaj

~i 1.: cajoler, caresser, dorloter; ~i 2.: bénir; ~i 3.: encourager, flatter; ~i 4.: caresser, nourrir; el~i: gâter, choyer.

germanaj

~i 1.: verwöhnen.

hispanaj

~i 1.: mimar.

hungaraj

~i: kényeztet, dédelget, melenget. kiu volas panon, ne ~u la manon: ha kenyeret akarsz, ne kíméld a kezed.

polaj

~i 1.: rozpieszczać, rozpuszczać (kogoś); ~i 2.: rozpieszcać, faworyzować; ~i 3.: pobłażać. ~i esperon: żywić nadzieję, mieć nadzieję.

portugalaj

~i: acariciar, amimar, afagar, mimosear, favorecer.

rusaj

~i: баловать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4

administraj notoj

pri ~i 1.:
      Necesus ekz-oj ĉe "malhardi" por pravigi la referencon
      al ĝi. [MB]
    

[^Revo] [dorlot.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/09/01 16:30:17 ]