2kardinal/o

kardinalo

1.
KAT Iu el la konsilistoj kaj elektistoj de la papo, ordinare elektitaj inter la episkopoj kaj pastroj: Paŭlo la 6a decidis, ke la maksimuma nombro da Kardinaloj, kiuj havas la povon elekti la Roman Pontifikon estu 120 [1].
2.
MATMatVort Tia nocio asociita al ĉiu aro, ke du aroj havas la saman kardinalon, se kaj nur se ekzistas inter ili bijekcio; por finia aro: natura entjero egala al la kvanto de ĝiaj elementoj: la kardinalon de aro `bb E` oni signas per `"kard" bb E"``|bb E|`; `aleph_0` (legu: alef-nul) estas la plej malgranda kardinalo malfinia; la kardinalo de kunaĵo de finiaj aroj estas maksimume egala al la sumo de iliaj kardinaloj. SIN:povo.
Rim.: Laŭ nacilingva kutimo oni ankaŭ diras „kardinala nombro“, kiel en [2].
angle:
1. cardinal 2. cardinal number, cardinality, power
beloruse:
1. кардынал 2. лік кардынальны
ĉeĥe:
kardinální číslo
ĉine:
1. 枢机 [shūjī], 紅衣主教 [hóngyīzhǔjiào]
france:
1. cardinal (rel.) 2. cardinal (math.), puissance (d'un ensemble)
germane:
1. Kardinal 2. Kardinalzahl, Mächtigkeit
hispane:
1. cardenal (rel.)
hungare:
1. bíboros, kardinális 2. tőszám
itale:
1. cardinale 2. cardinale (numero), cardinalità, numero cardinale
japane:
枢機卿 [すうききょう]
katalune:
1. cardenal 2. cardinalitat
nederlande:
1. kardinaal 2. hoofdtelwoord
pole:
1. kardynał 2. liczba kardynalna, moc (zbioru)
portugale:
1. cardinal
ruse:
1. кардинал 2.  кардинальное число , мощность (множества)
slovake:
kardinálne číslo
ukraine:
кардинал

administraj notoj