8licenc/o SPV

licenco

1.
BELE Tolerata deflankiĝo disde gramatika aŭ poezia regulo: oni estas malpli ĝenata de certaj ritmaj licencoj en la duopa ritmo, dum en la fortpulsaj triopaj ritmoj ĉia licenco estas nepre kondamnita [1]; tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj [2]. SUB: Metrikaj licencoj: ŝvebo, ritma akcentado, akcentperdo, glito, stumblo, karambolo.
2.
POL Oficiala permeso: la pastro perdas sian ŝofor-licencon [3]; abateja biero estis produktata ekster la monaĥejaj muroj sub licenco de monaĥeja komunumo [4]; la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio [5]; internaciaj telefonkompanioj, kiuj je giganta prezo akiris licencon por ekspluati la sekvantan generacion de poŝtelefonoj en kelkaj eŭropaj landoj, nur pene trovas la monon por pagi tiun licencon [6]. VD:aprobo, rajtigilo, stirpermesilo, licencplato
VD:lici, licencio
1. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 124
2. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
4. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
5. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
6. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
angle:
licence, license
beloruse:
1. вольнасьць (паэтычная, музычная) 2. дазвол, допуск, ліцэнзія
ĉine:
凭照 [píngzhào], 憑照 [píngzhào], 許可證 [xǔkězhèng], 许可证 [xǔkězhèng], 執照 [zhízhào], 执照 [zhízhào]
france:
1. licence (littéraire)
germane:
1. dichterische Freiheit 2. Lizenz, offizielle Erlaubnis
hungare:
1. költői szabadság, poetica licentia
japane:
認可 [にんか], 免許 [めんきょ], 破格 [はかく]
katalune:
1. llicència poètica
nederlande:
1. vrijheid (litt.) 2. licentie, vergunning
pole:
1. licentia poetica, licencja
portugale:
1. licença (poética)
rumane:
1. licenta poetica, licență
ruse:
1. поэтическая вольность
ukraine:
ліцензія, дозвіл, патент, поетична вільність

administraj notoj