8ski/o PVEF
skio
Longa, plata tabulo kun supren kurbita ekstremo,
sur kiu oni fiksas ŝuon kaj glitas sur neĝo:
[li] komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume
babilante pri skiaj aferoj
[1];
sen bona instruado oni ja ne povus ekuzi modernajn skiojn sur la skiejoj
[2];
„preparu la skiojn somere“ – diras la rusa proverbo
[3];
sub la skioj estas ŝmiraĵo, per kiu oni „gluiĝas“ al la neĝo en la
suprendeklivoj, kaj alia ŝmiraĵo por rapide gliti suben
[4];
la finnaj defendantoj […] bone konis la terenon kaj facile moviĝis
per skioj
[5].
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Dua Parto
2. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise, 2005
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
2. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise, 2005
3. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №4
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
- angle:
- ski
- beloruse:
- лыжы
- ĉeĥe:
- lyže, ski
- ĉine:
- 滑雪板 [huáxuěbǎn]
- ĉuvaŝe:
- йӗлтӗр
- france:
- ski (objet)
- germane:
- Ski
- hispane:
- esquí (patín para esquiar)
- hungare:
- sí
- japane:
- スキー [すきー]
- katalune:
- esquí
- nederlande:
- ski
- pole:
- narta
- ruse:
- лыжа
- slovake:
- lyža
- svede:
- skida
- ukraine:
- лижа
skii
- Iri per skioj: la vintroj estis malvarmaj kun multa neĝo, pri kiu ni tre ĝojis, ĉar ni povis multe sledi, skii kaj sketi [6]; ili en prujnaj arbaroj skiis sur altaĵoj supren kaj malsupren [7]; mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn [8].
6.
Monato, Stefan Maul: Varmego suferiga, 2003
7. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
8. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Triope
7. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
8. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Triope
- beloruse:
- бегаць на лыжах, катацца на лыжах
- ĉeĥe:
- lyžovat
- ĉine:
- 滑雪 [huáxuě]
- france:
- skier
- hispane:
- esquiar
- japane:
- スキーをする [すきーをする]
- katalune:
- esquiar
- pole:
- jeździć na nartach, uprawiać narciarstwo
- slovake:
- lyžovať
- ukraine:
- кататися/ходити на лижах, займатися лижним спортом
kurskio
Longa mallarĝa skio kun ŝupinta fiksilo, taŭga por skikurado:
ili kunprenis min ĉien – sur sledo, sur kurskioj
[9];
ni ĉiuj kunprenas kurskioj[n], nia sopiro estas skikuri tra
vintra naturo
[10].
9.
Delicie Nerková, trad. Jiří Patera: Kvildo, mia amo, Bulteno de E-ista Klubo en Praha, 2/2014, p. 16
10. Janka Kostolná: Veľký Javorník
10. Janka Kostolná: Veľký Javorník
- germane:
- Langlaufski
- ruse:
- беговые лыжи
skiisto
- angle:
- skier
- beloruse:
- лыжнік
- ĉeĥe:
- lyžař
- ĉine:
- 滑雪者 [huáxuězhě]
- ĉuvaŝe:
- йӗлтӗрҫӗ
- france:
- skieur
- germane:
- Skiläufer
- hispane:
- esquiador
- hungare:
- síelő, síző
- japane:
- スキーヤー [すきーやー], スキー選手 [すきーせんしゅ]
- katalune:
- esquiador
- nederlande:
- skiër
- pole:
- narciarz
- ruse:
- лыжник
- slovake:
- lyžiar
- svede:
- skidåkare
- ukraine:
- лижник