1gaz/o
gazo
Delikata travidebla ŝtofo: belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, vestitaj per ondiĝanta gazo tiel, ke iliaj ĉarmaj membroj videble elmontriĝis [1]; virino, vestita per plej delikata blanka gazo, kiu kvazaŭ estis kunmetita el milionoj da stelformaj flokoj [2]; tiu loko de la muro, sur kiun falis la lumo, fariĝis travidebla kiel gazo [3]; kulvualo el blua gazo[4].
Rim.: Ne konfuzu kun: gaso, t.e. maldensa substanco.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
4. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 40a, p. 576a

- angle:
- gauze
- beloruse:
- газ (тканіна)
- bulgare:
- тензух, марля
- ĉeĥe:
- gáz, gáza, mul
- ĉine:
- 罗 [luó]
- france:
- gaze
- germane:
- Gaze, Flor, Schleierstoff
- hungare:
- géz
- japane:
- 薄織物 [うすおりもの], 紗 [しゃ], 絽 [ろ], ガーゼ
- katalune:
- gasa
- nederlande:
- gaas
- perse:
- گارس، کریشه
- portugale:
- gaze (tecido)
- ruse:
- газ (ткань)
- slovake:
- gáza
- ukraine:
- газ (тканина)