6vizi/o PV
vizio
- 1.
-
Nereala sed viveca kaj mensa bildo,
estigita per dia revelacio,
fantazio, pasio ktp:
tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj […] la kapoj de la
ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro
[1];
Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, […] en sonĝo, en
nokta vizio
[2];
la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo, ne aperadis ofte profetaj
vizioj
[3].
aperaĵo, sonĝo
- 2.
- (figure) (malofte)
Imago pri estonta aferstato,
projekto,
celo:
Vi etendis viajn manojn al la vivo kaj volis ĉirkaŭbraki ĉion bonan en ĝi,
[…] vizioj kaj revoj ŝanĝiĝas, sed ankoraŭ vi apartenas al la sama
vivo
[4];
la germana kanceliero Kohl prezentis vizion, kiel la eventoj povus plue
disvolviĝi
[5];
mi bezonas iom bildigi al vi mian vizion, kiu interalie donas
grandan rolon al la kontinueco
[6].
idealo1, imago2, revo, utopio
1.
La Nova Testamento, Apokalipso 9:17
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
5. Franz-Georg Rössler: Viziuloj: iru kuracisten, Monato, 2011/12, p. 8
6. P. Dasgupta: en: La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n, 2007-04-30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:15
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
5. Franz-Georg Rössler: Viziuloj: iru kuracisten, Monato, 2011/12, p. 8
6. P. Dasgupta: en: La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n, 2007-04-30
- angle:
- 1. vision
- beloruse:
- 1. прывід, здань 2. бачаньне, уяўленьне
- ĉeĥe:
- blud, přízrak, vidění
- ĉine:
- 2. 眼光 [yǎnguāng], 远见 [yuǎnjiàn], 遠見 [yuǎnjiàn]
- france:
- 1. vision (rel.) 2. vision des choses
- germane:
- 1. Vision
- greke:
- 1. όραμα
- hispane:
- 1. visión
- hungare:
- 1. látomás, vízió
- japane:
- 幻影 [げんえい], 幻 [まぼろし], 幻視 [げんし], 幻覚 [げんかく], 見神 [けんしん]
- nederlande:
- 1. visioen 2. visie
- portugale:
- 1. visão
- ruse:
- 1. видЕние
- slovake:
- prelud, vidina, zjavenie 1. vízia
- ukraine:
- видіння, з’ява, примара
vizii
(tr)
-
Vidi en vizio:
profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja
[7];
(figure)
mia artikolo en 1995 viziis ian formorton de la kino hungara, profite al
filmoj usonaj
[8].
antaŭvidi, aŭguri, profeti
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:1
8. Monato, Istvan Ertl: Kinejoj kaj ciferoj: rekonkereto en Hungario, 2008
8. Monato, Istvan Ertl: Kinejoj kaj ciferoj: rekonkereto en Hungario, 2008
- beloruse:
- прадбачыць, уяўляць (будучыню)
- ĉeĥe:
- mít vizi, vidění
- ĉine:
- 心血來潮 [xīnxuèláicháo], 心血来潮 [xīnxuèláicháo]
- france:
- avoir une vision
- germane:
- in einer Vision sehen, visionieren
- hungare:
- látomása van, vizionál
- japane:
- 幻に見る [まぼろしにみる], 幻視する [まぼろししする]
- nederlande:
- een visioen hebben
- ruse:
- провидеть, иметь видЕние
- slovake:
- mať zjavenie (náb.), vidieť prelud, vidinu
viziulo, viziisto
- 1.
-
Iu, kiu aŭguras per vizioj:
la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziistvizio de David
[9].
aŭguristo, profeto
- 2.
-
Homo kun originalaj ideoj kaj revoj pri la estonteco:
en politiko la viziuloj estas eĉ pli danĝeraj ol la friponoj;
neniu aŭskultas lin […] li estas viziulo aŭ folulo
[10];
mi nun faras mallongan portretan filmon […] pri la
desegnisto/viziulo Buckminster Fuller
[11].
pioniro2, utopiisto
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:11
10. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, 2013
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
10. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, 2013
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- 2. visionary
- beloruse:
- празорца
- ĉeĥe:
- 2. vizionář
- ĉine:
- 2. 夢想者 [mèngxiǎngzhě], 梦想者 [mèngxiǎngzhě], 好幻想的人 [hǎohuànxiǎngderén], 幻想家 [huànxiǎngjiā], 預言家 [yùyánjiā], 预言家 [yùyánjiā], 优秀的策划者 [yōuxiùdecèhuàzhě], 優秀的策劃者 [yōuxiùdecèhuàzhě], 幕后操作的人 [mùhòucāozuòderén], 幕後操作的人 [mùhòucāozuòderén]
- france:
- 2. visionnaire (subst.)
- germane:
- 1. Seher 2. Visionär 2. Visionär, Vordenker
- greke:
- 2. οραματιστής
- hungare:
- 2. látnok
- japane:
- 幻視者 [まぼろしししゃ], 見神者 [みかみしゃ]
- nederlande:
- 2. ziener
- portugale:
- 2. visionário
- ruse:
- 2. визионер, провидец, духовидец
- slovake:
- 2. vizionár 2. blúznivec, rojko
- ukraine:
- 2. провидець, містик