halucin/o PV
halucino
- Sentumaĵo perceptata malgraŭ neniu ekstera objekto kaŭzas ĝin: mi […] povis fari klaran diferencon inter mia revomondo kaj la reala […] kaj la revoj neniam riveliĝis en la formo de halucino aŭ vizioj LGA ; povas esti akcidento, eble kaŭzita de halucino ChV ; ĉu estis eble? birdo kantis en la proksimo […] preskaŭ kiel alaŭdo […], sed nun estis vintro, severa [do] certe halucino VRA ; iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso, mi trinkas […] jen mi staras sur la bordo […] ĉu tio estas sonĝo? aŭ halucino?... aŭ malsana deliro Metrop ? deliraĵo, fantaziaĵo, fikcio, iluzio1.a, revo, senseraro, sonĝo, vizio1
- beloruse:
- галюцынацыя
- ĉine:
- 幻覺 [huànjué], 夢幻 [mènghuàn]
- france:
- hallucination
- germane:
- Halluzination, Sinnestäuschung, Wahrnehmungsstörung, Wahnvorstellung, krankhafte Einbildung
- hispane:
- alucinación
- hungare:
- hallucináció, érzékcsalódás, rémlátás, beteges képzelődés
- itale:
- allucinazione
- japane:
- 幻覚 [げんかく]
- nederlande:
- hallucinatie
- pole:
- halucynacje, zwidy, omamy
- portugale:
- alucinação
- ruse:
- галлюцинация
- ukraine:
- галюцинація
halucina
- Kaŭzita de halucino; simila al halucino: kredeble vi ne forgesis tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis ChL ; li rakontis […] tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si ChR ; necesas kredi, – respondis la veninto, – kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo MkM ; sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan […] volante kuri sur ĝi ChV .
- beloruse:
- галюцынацыйны, галюцынаторны
- france:
- hallucinatoire, hallucinant
- germane:
- halluzinatorisch, auf einer Sinnestäuschung beruhend, wahrnehmungsgestört, Wahn-
- hungare:
- hallucinál, rémeket lát, betegesen képzelődik
- itale:
- allucinatorio, allucinante
- japane:
- 幻覚の [げんかくの]
- nederlande:
- hallucinant
- ruse:
- галлюцинационный, галлюцинаторный
halucinulo
- Malsanulo, kiu spertas halucinojn: dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon ChL ;
- beloruse:
- хворы з галюцынацыямі
- france:
- halluciné (subst.)
- germane:
- an Halluzinationen Leidender, an Sinnestäuschung Leidender, Wahrnehmungsgestörter, Spinner
- hispane:
- alucinado (persona que alucina)
- hungare:
- hallucináló, rémeket látó, betegesen képzelődő
- itale:
- allucinato
- japane:
- 幻覚にとらわれた人 [げんかくにとらわれたじん]
- nederlande:
- persoon met hallucinaties
- portugale:
- alucinado (pessoa)
- ruse:
- галлюцинирующий (сущ.)
halucini
- 1.
-
(ntr)
Trasperti halucinon: nokte mi halucinis: la ŝakaj figuroj plendis al mi; la blankaj pri la intrigoj kaj perfidemo de la nigraj Ĉukĉoj ; en la miliardo da monoteistoj li vidas „devotulojn hipokritajn, halucinantajn, mirakloavidajn“ [1]; en profunda hipno[t]dormo povas persono halucini pro sugestiataj scenoj kun malfermitaj okuloj [2]. - 2.
-
(tr)
Hanti per halucino: tiaj krioj (ne nur pri lupoj) jam unu aŭ du fojojn halucinis min [3]; verŝajne li vidis iun, kiu forte impresis lian konfuzitan menson, aŭ li haluciniĝis MkM .
1.
Josef FLIEGNER: Propono al malpacema
pacifisto, Monato, 2001/01, p. 4
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Max Kašparů: Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj
3. La Ondo de Esperanto, Fragmento el „La taglibro de verkisto“ de Fjodor Dostojevskij
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Max Kašparů: Malgranda ekskurso en hipnoterapion kaj ĝian uzadon en medicinaj fakosferoj
3. La Ondo de Esperanto, Fragmento el „La taglibro de verkisto“ de Fjodor Dostojevskij
- beloruse:
- выклікаць галюцынацыі
- ĉeĥe:
- mít halucinace, mít přeludy, podléhat halucinacím, upadat do halucinací
- france:
- halluciner (tr.)
- germane:
- Halluzinationen hervorrufen, Sinnestäuschungen verursachen 1. halluzinieren
- hispane:
- alucinar (a alguien)
- hungare:
- érzékcsalódást okoz vkinek, megtéveszt (érzékeiben)
- itale:
- allucinare
- japane:
- 幻覚を起こさせる [げんかくをおこさせる]
- nederlande:
- hallucinaties bezorgen
- pole:
- powodować halucynacje, powodować zwidy, powodować omamy
- portugale:
- alucinar, desvairar
- ruse:
- вызывать галлюцинации
- slovake:
- halucinovať
- ukraine:
- викликати галюцинації
administraj notoj
pri
~o:
La vorto "sent-eraro" ofte uzata ĉi-artikole estas nenie difinita. [MB]