6aŭgur/i PV
6aŭguri
(tr)
- 1.
-
Diveni,
antaŭdiri
estontaĵon helpe de aŭguraj signoj:
ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi
[1];
li diris: aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi
tiun, pri kiu mi diros al vi
[2];
egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian
estontecon laŭ moviĝado de
ĉielarke koloraj doradoj (orsparoj), fermitaj en kristala vazo
QuV
;
oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento
QuV
;
eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado
SatirRak
;
la horoskopistoj […] aŭguras la estonton laŭ, ekzemple, koloroj de
fumo eliranta el uzintuboj
[3];
doktoriĝanto ellaboris teston por aŭguri (prognozi),
ĉu abiturientoj kapablos sukcese eniri universitatan studfakon
[4].
profeti2
- 2.
-
Kiel antaŭsigno anonci:
la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon
[5];
la tempo komencis boligi sian lafon ĉie, kaj […] en la duonpreta
antaŭurbo oni devis scii, ke la momenta silento aŭguras uraganon
[6].
promesi2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 44:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:8
3. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
4. Guido van Damme: Studentoj universitaton soifantaj, Monato, 2001/02, p. 12
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera
6. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:8
3. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
4. Guido van Damme: Studentoj universitaton soifantaj, Monato, 2001/02, p. 12
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera
6. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
- angle:
- augur, predict, foretell, foreshadow
- beloruse:
- прадказваць
- ĉine:
- 預知 [yùzhī], 预知 [yùzhī], 卜 [bǔ], 推断 [tuīduàn], 推斷 [tuīduàn], 佔 [zhān], 占 [zhān], 占卜 [zhānbǔ], 千里眼 [qiānlǐyǎn]
- france:
- augurer, prévoir (augurer), prédire (augurer)
- germane:
- verheißen 1. (die Zukunft) vorhersagen, (die Zukunft) deuten, weissagen, wahrsagen, hellsehen 2. ankündigen
- hebree:
- לנבא
- hispane:
- augurar, presagiar
- hungare:
- jövendöl, (meg)jósol
- itale:
- predire, presagire, divinare
- nederlande:
- voorspellen
- pole:
- wróżyć, wieszczyć, przepowiadać
- ruse:
- предсказывать, предвещать
- ukraine:
- віщувати, пророкувати, передбачати, ворожити
aŭguro
- 1.
-
Ago aŭguri; antaŭsigno de estontaĵo:
la amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la
skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa
QuV
;
aŭguroj kaj sonĝoj – tio ligas sin kune
QuV
;
ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo
QuV
;
falsa aŭguro
[7];
[ili] zorgumis, ĉu la aŭguroj eble ne praviĝos estontatempe
[8];
aŭguroj de ĵurnalistoj pri politiko ne tre fidindas
[9].
omeno
- 2.
En Romio, antaŭdirado per flugo aŭ kanto de birdoj interpretata kiel signo pri estonto.
- 3.
- Aŭguristo: en la Samosa Hera-templo la aŭguroj divenas el la orbitoj de la steloj SatirRak .
7.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La falsa aŭguro
8. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
9. Monato, Ivo Durwael: Kelkaj kontentas, kelkaj kritikas, 2012
8. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
9. Monato, Ivo Durwael: Kelkaj kontentas, kelkaj kritikas, 2012
- angle:
- 1. augury, omen, portent
- beloruse:
- 1. прадвесьце, прадказаньне, прыкмета 2. аўгур 3. прадказальнік
- ĉine:
- 卜 [bǔ], 前兆 [qiánzhào]
- france:
- 1. augure (divination), auspice, présage
- germane:
- 1. Weissagung, Vorzeichen 2. Auguration
- hebree:
- 1. אוגורי
- hispane:
- 1. augurio, presagio
- hungare:
- 1. (jó vagy rossz) előjel 2. jósjel
- itale:
- 1. augurio, auspicio, presagio 2. augurio, presagio
- pole:
- 1. przepowiednia, omen, wróżba, znak 2. fatum
- ruse:
- 1. предзнаменование, примета, предвестие 2. предсказание по полёту птиц
- taje:
- 1. ลางบอกเหตุ
- ukraine:
- ознака, прикмета
aŭguristo
- 1.
-
Antaŭdiristo
anoncanta okazontaĵojn per interpreto de antaŭsignoj:
[ĉu] troviĝi inter vi iu […] aŭguristo, antaŭdiristo,
magiisto, sorĉisto
[10]?
la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj
diris: kion ni faru kun la kesto de la Eternulo
[11]?
saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri
estontecan
QuV
.
profeto
- 2.
- En Romio pastro interpretanta el la flugo aŭ kanto de birdoj estonton.
10.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 18:10
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:2
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:2
- angle:
- diviner, soothsayer
- beloruse:
- прадказальнік, аўгур
- ĉine:
- 1. 算命者 [suànmìngzhě], 預言者 [yùyánzhě], 预言者 [yùyánzhě], 占卜者 [zhānbǔzhě]
- france:
- augure (devin), devin
- germane:
- 1. Wahrsager, Weissager, Hellseher 2. Augur
- hebree:
- לְבַשֵׂר
- hungare:
- (madár)jós, jövendőmondó
- itale:
- 1. indovino, profeta, astrologo (indovino) 2. augure
- pole:
- 1. wróżbita, wieszcz, prorok 2. wyrocznia
- ruse:
- предсказатель, авгур
- ukraine:
- авґур, провісник, ворожбит
bonaŭgura
-
Anoncanta feliĉigan estontaĵon:
oni ne elektis ankoraŭ bonaŭguran daton
[12];
la decido estas bonaŭgura
[13].
esperiga, favora2, promesoplena
12.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 66a, volumo 2a, p.
424a
13. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, 2009
13. Monato, Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, 2009
- angle:
- of good omen
- beloruse:
- добры, спрыяльны
- france:
- auspicieux, faste (signe), favorable (signe)
- germane:
- verheißungsvoll
- hungare:
- bíztató, ígéretes, kedvező
- pole:
- dobrze rokujący, dobrze się zapowiadający, pod dobrą gwiazdą, pod szczęśliwą gwiazdą
- ruse:
- добрый (знак, предзнаменование, примета), благоприятный
malbonaŭgura
- angle:
- of ill omen
- beloruse:
- нядобры, неспрыяльны, злавесны
- france:
- de mauvais augure, défavorable (signe), néfaste (signe)
- germane:
- unheilvoll, ominös, unheilschwanger, verhängnisvoll
- hungare:
- baljós, ominózus
- pole:
- złowróżbny, źle rokujący, źle się zapowiadający, pod złą gwiazdą
- ruse:
- плохой (знак, предзнаменование, примета), неблагоприятный
manaŭguri
(tr)
- Aŭguri analizante la strukturon de manplato: Ĉinio malpermesas lernejan manaŭguradon [15].
15.
Arono kaj Karlina: Radio
Verda, RV188, 2012-02-19
- beloruse:
- варажыць па руцэ, займацца хірамантыяй
- germane:
- Handlesen, Chiromantie
- pole:
- wróżyć z ręki
administraj notoj
pri
aŭgur/i
:
Kontroli la oficialecajn indikojn. Laŭ PIV "~i" enestas en la 6a oficiala aldono kaj "~o" mem ne estas Z-a. (MB) Estas pluraj nuancoj de "aŭguri" en PIV2, kiuj ne aperas ĉi tie: ekzemple "diveni" (faro de homo) kaj "esti antaŭsigno". (RW)