*27projekt/o JED
*projekto
- 1.
-
Propono prezentata al instanco aŭ al
la publiko kiel plano por efektivigi ideon;
priskribo de tia propono:
projekto de leĝo;
ĉe la Bulonja Kongreso, estis prezentita projekto de ĝenerala organizaĵo por la
tuta esperantistaro
[1];
pri la rekonstruo de la domo li ne estis parolinta, de kiam li faris la
desegnon, sed nun la projekto reviviĝis
[2];
vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj
projektoj kaj aranĝoj
Marta
;
inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l' irigacio
[3];
al la reĝo oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas
sensenca kaj meritas nenian atenton
[4];
finna arkitekto […] gajnis la konkurson pri la plej bona projekto por
registara konstruaĵo en Kuvajto
[5];
ekster la du pretaj lingvoj, Volapük kaj Esperanto, efektive ofte aperas
diversaj rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj
[6].
programo1,
plano1
malneto - 2.
Entrepreno por realigi
konstruaĵon, verkon ks kun konkreta kadro de daŭro, buĝeto kaj laŭ
detale ellaborita plano:
laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi
fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj
[7].
arkitekto respondeca pri la projekto konstrui larĝan aŭtoŝoseon
[8];
ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, kun aĉeto de
materialo kaj ĉiaspecaj elspezoj, [… sed] nenio estis reale
efektivigita
[9];
inĝenieroj provis kovri la kreskantan akvobezonon per ĉiam pli grandaj projektoj
kaj pli profundaj traboroj
[10];
evoluigaj projektoj […] pri lernejoj
[11];
la brazila metalmuzika projekto Barok’ ricevas la duan lokon de la ĵurio
[12].
- 3.
-
Ideo proponata kiel efektivigota:
li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la
morgaŭon;
kiuj estas viaj projektoj por la somero
VdE
?
la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano
[13];
estus bone, [se vi verkus] almanakon, aŭ ion similan […] –
viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj
[14];
plendu al la princo, ke via frato proprigis al si la bovinojn, postulu, ke li
redonu ilin... la brutaro utilus […], Anka komunikis sian projekton
al Gregorio
[15].
intenco,
voloRim.: Tiun difinon kaj ekzemplojn mi opinias malbonaj. Laŭ mia lingvosento projekton oni faras ne nur por si mem, sed ankaŭ por la aliaj (kiuj ĝin akceptu), dum planon oni povas fari kaj por sia persona uzo (plano de verkota romano, de feria vojaĝo), kaj por la aliaj. [Sergio Pokrovskij]
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista
en Barcelona en la 7a de septembro 1909
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”
6. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Pri la manieroj de vastigado, n-ro 36
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §25.
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1
9. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
10. Monato, Evgeni Georgiev: La blua „oro“ ĉiam malsufiĉos
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kuraĝe kaj kore el Afriko (Stela)
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. Vaclav Sieroŝevski, trad. Kazimierz Bein: La fundo de l' mizero, IV

- angle:
- 2project
- beloruse:
- праект ~o de leĝo: законапраект.
- ĉeĥe:
- projekt, tvar, úprava, řešení
- ĉine:
- 項目 [xiàngmù], 项目 [xiàngmù], 工程 [gōngchéng]
- france:
- 2projet
- germane:
- Vorhaben 1. Projekt, 2Entwurf, 2Plan ~o de leĝo: Gesetzesvorhaben. 2. Projekt 3. Plan
- hispane:
- proyecto
- hungare:
- tervezet, projekt ~o de leĝo: törvénytervezet.
- japane:
- 計画 [けいかく], 企画 [きかく], 案 [つくえ], 草案 [そうあん], 議案 [ぎあん], 設計図 [せっけいず]
- nederlande:
- plan, ontwerp, project
- pole:
- projekt, zamysł
- portugale:
- projeto, projecto
- rumane:
- proiect
- ruse:
- проект ~o de leĝo: законопроект. 3. замысел, план
- slovake:
- konštrukcie, návrh, plán stavby
- ukraine:
- проект
projekti
(tr)
- 1.
- Intenci, plani fari ion klare difinitan: ĉi tiu serio iasence estas provo ŝtopi la breĉon lasitan por la neplenumo de antaŭmilite projektita „Franca Antologio“ [16].
- 2.
Ellabori projekton1
aŭ 2:
Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan
insulon surloke de iama Mariana Insularo
[17];
la nova stadiono, projektita de Kenzo Tange
[18].
16.
Don Harlow: „La Mezepoka Periodo“
de Gaston Waringhien, Berklia
Ligilo, majo 1987.
17. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 3a, ĉap. 2a.
18. L. Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato
17. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 3a, ĉap. 2a.
18. L. Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato
- angle:
- 1. plan 2. design
- beloruse:
- 1. плянаваць, намервацца 2. праектаваць
- ĉeĥe:
- hodlat, navrhovat, projektovat
- ĉine:
- 謀 [móu], 谋 [móu], 計劃 [jìhuà], 计划 [jìhuà], 筹划 [chóuhuà], 籌劃 [chóuhuà]
- france:
- projeter
- germane:
- projektieren, planen, vorhaben
- hispane:
- proyectar
- hungare:
- tervezetet készít, megtervez
- japane:
- 計画する [けいかくする], 企画する [きかくする], 立案する [りつあんする]
- nederlande:
- plannen, ontwerpen
- pole:
- projektować, zamyślać
- rumane:
- proiecta
- ruse:
- 1. замыслить, задумать, планировать 2. проектировать
- slovake:
- plán, projektovať, urobiť návrh
- ukraine:
- проектувати, висувати проект
lingvoprojekto
Prezento de la bazoj de arta lingvo ankoraŭ ne uzata:
la studentoj, sen iu ajn antaŭprepariĝo, dum seminaria horo
devis skizi la bazon de propra, surloke inventita lingvoprojekto
[19].
19.
K. Smidéliuszs: Interlingvistiko vivproksime, en: Studoj pri interlingvistiko. - Kava-Pech, 2001
- beloruse:
- праект мовы
- france:
- projet de langue
- germane:
- Sprachprojekt
- nederlande:
- taalproject
- pole:
- projekt językowy
- rumane:
- proiect lingvistic