magistr/o JED
magistro
- 1.
- Universitata titolo ekzistanta en pluraj landoj kaj ranganta inter bakalaŭro aŭ abituriento kaj doktoro (en mezepoko samgrada al doktoro): pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj [1]; ekde 1390 li studis en la praga universitato, en 1393 li fariĝis bakalaŭro, en 1396 magistro de liberaj artoj, ekde 1398 li prelegis en la artisma fakultato de la universitato, en 1400 li estis ordinita pastro [2]; la novaj universitataj gradoj estu bakalaŭro (ses-semestra studado), magistro (pliaj du aŭ kvar semestroj) kaj doktoro [3]. diplomo
- 2.
- (figure) Pedanto
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
3. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita
2. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
3. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita
- angle:
- 1. master's degree
- beloruse:
- магістар
- bulgare:
- магистър
- ĉeĥe:
- magistr, mistr
- ĉine:
- 1. 硕士 [shuòshì], 碩士 [shuòshì], 硕士学位 [shuòshìxuéwèi], 碩士學位 [shuòshìxuéwèi]
- france:
- 1. maitre (titre univ.) 2. cuistre, pédant (subst.)
- germane:
- Oberlehrer 1. Magister, Master
- hispane:
- máster, maestro
- hungare:
- 1. magiszter (tudományos fokozat)
- japane:
- 修士 [しゅうし], 学士 [がくし]
- katalune:
- 1. màster 2. setciències
- nederlande:
- licentiaat
- perse:
- 1. کارشناسی ارشد، فوق لیسانس
- pole:
- 1. magister 2. pedant
- portugale:
- mestre (tít. univers.)
- ruse:
- магистр
- slovake:
- magister
- ukraine:
- маґістр
magistreco
- Rango, funkcio de magistro: kiuj havas nur magistrecon aŭ licencion devas trapasi ekzamenon [4].
4.
X. Monthéard, trad. J.-M. Cash:
Esti studento en Vjetnamujo, Le Monde diplomatique, 2012-04
- france:
- maitrise (titre univ.), master
- germane:
- Magisterabschluss, Masterabschluss