*ĝoj/i

*ĝoji

(ntr)
Senti vivan plezuron en la animo: mi ĝojas vin vidi; [ŝi] kore ĝojis vidante lin kaj aŭdante la rakonton pri lia sukceso [1]; mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi [2]; ĝoji pri la bonaĵo, kiun alportis la juneco [3]; mi ĝojas pro via helpo [4]; mia koro ĝojas pro via savo [5]; naskinto de saĝulo ĝojos pro li [6]; mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi [7]. VD:ĝui.
angle:
rejoice, be glad
beloruse:
радавацца, весяліцца, цешыцца
ĉeĥe:
radovat se
ĉine:
欣喜 [xīnxǐ], 喜 [xǐ], 瞩望 [zhǔwàng]
france:
se réjouir
germane:
freuen
hispane:
estar feliz
hungare:
örül, örvendezik
indonezie:
bergembira, girang, senang, bersukacita
itale:
gioire
japane:
喜ぶ [よろこぶ], うれしく思う [うれしくおもう]
nederlande:
blij zijn
perse:
خوشحال بودن
pole:
radować się, cieszyć się
portugale:
alegrar-se, regozijar-se
ruse:
радоваться, веселиться
svede:
glädjas
ukraine:
радіти, радуватися, тішитися, веселитися
volapuke:
gälön

*ĝoja

Sentanta aŭ montranta ĝojon: Ĝojan feston! (mi deziras al vi) ― kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ) [8]; ĝoja patrino de infanoj [9]; en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde [10]; ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja [11]; estu kore unuigitaj […] en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj [12]; dum la rendevuoj ili havis ĝojan tempon [13]; varia elekto de amuzaj, tristaj, ĝojaj […] kantoj [14]. VD:gaja, kontenta.
afrikanse:
bly
albane:
kënaqur
amhare:
ደስ ብሎኛል
angle:
joyful, glad
arabe:
سعيد
armene:
ուրախ
azerbajĝane:
şad
beloruse:
радасны, вясёлы
bengale:
আনন্দিত
birme:
ဝမ်းမြောက်ခြင်း
bosne:
zadovoljan
ĉine:
喜悅地 [xǐyuède], 倖 [xìng], 喜悅 [xǐyuè], 欣 [xīn], 高兴 [gāoxìng], 忻 [xīn], 光光 [guāngguāng], 恞 [yí], 乐 [lè], 恺 [kǎi], 欢喜 [huānxǐ], 吉祥 [jíxiáng], 愉悅 [yúyuè], 快活 [kuàihuo]
dane:
glad
estone:
rõõmus
eŭske:
pozik
filipine:
natutuwa
france:
joyeux
galege:
feliz
germane:
froh, freudig
guĝarate:
ખુશી
haitie:
kontan
haŭse:
murna
hinde:
प्रसन्न
hispane:
alegre, contento, -a, feliz
hungare:
örvendező, örvendetes, vidám
igbe:
obi ụtọ na
indonezie:
gembira, girang, ria, riang, senang
irlande:
sásta
islande:
glaður
itale:
gioioso, felice, giulivo, gaudioso
japane:
うれしい
jave:
bungah
jide:
צופרידן
jorube:
yọ
kanare:
ಸಂತೋಷವನ್ನು
kartvele:
მოხარული ვარ,
kazaĥe:
қуанышты
kimre:
falch
kirgize:
бактылуу
kmere:
រីករាយ
koree:
다행
kose:
ndiyavuya
kroate:
drago
kurde:
dilfireh
latine:
gavisus
latve:
priecīgs
laŭe:
ດີໃຈ
litove:
malonu
makedone:
мило
malagase:
faly
malaje:
gembira
malajalame:
സന്തോഷിച്ചു
malte:
ferħan
maorie:
koa
marate:
आनंद
monge:
zoo siab
mongole:
баяртай
nederlande:
bevreugd, blij
njanĝe:
wokondwa
okcidentfrise:
bliid
panĝabe:
ਖੁਸ਼
paŝtue:
خوښ
perse:
خوشحال، شادمان
pole:
radosny, ucieszony
portugale:
alegre, contente, feliz
ruande:
ndishimye
ruse:
радостный
samoe:
fiafia
sinde:
خوشخبري
sinhale:
සතුටු
slovene:
vesel
somale:
faraxsanahay
ŝone:
fara
sote:
thabela
sunde:
bungah
svahile:
furaha
svede:
glad, glädjefull
taĝike:
хурсандиовар
taje:
ดีใจ
tamile:
மகிழ்ச்சி
tatare:
шат
telugue:
ఆనందంగా
ukraine:
радий
urdue:
خوشی
uzbeke:
xursand
vjetname:
vui
volapuke:
gälik
zulue:
ithokoze

ĝojo

1.
Viva plezuro de la animo: la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo [15]; [ili] faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo [16]; ni vidas eĉ iun kaŝan ĝojon pri tio [17]; la ĝojoj de l' iamo [18]; pro ĝojo saltis mia koro [19]; obsedis ŝin jubilo, ĝojo kaj ebrio [20]; amiko en ĝojo kaj ploroPrV ; vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro (kp gajvivi) PrV .
2.
La kaŭzo de tiu plezuro: saĝa filo estas ĝojo (ĝojigaĵo) por sia patro [21]; por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon [22].
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 30:21
17. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
18. Manoel BORGES DOS SANTOS: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 32
19. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3), 2003
20. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 24
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:1
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:23
afrikanse:
vreugde
albane:
lumturi
amhare:
ደስታ
angle:
joy
arabe:
الفرح
armene:
ուրախություն
azerbajĝane:
sevinc
beloruse:
радасьць
bengale:
আনন্দ
birme:
ဝမ်းမြောက်သောစိတ်
ĉine:
[xīng], 快感 [kuàigǎn], 悰 [cóng], 禧 [xǐ], 喜悅 [xǐyuè], 欢乐 [huānlè]
dane:
glæde
estone:
rõõm
eŭske:
poza
filipine:
kagalakan
france:
joie
galege:
alegría
germane:
Freude
guĝarate:
આનંદ
haitie:
kè kontan
haŭse:
farin ciki
hinde:
हर्ष
hispane:
alegría
hungare:
öröm
igbe:
ọṅụ
indonezie:
kegembiraan, kegirangan, keriaan, keriangan, kesenangan, sukacita
irlande:
áthas
islande:
gleði
itale:
gioia
japane:
喜び [よろこび]
jave:
bungah
jide:
פרייד
jorube:
ayo
kanare:
ಸಂತೋಷ
kartvele:
სიხარული
kazaĥe:
қуаныш
kimre:
llawenydd
kirgize:
кубаныч
kmere:
សេចក្ដីអំណរ
koree:
즐거움
kose:
uvuyo
kroate:
radost
kurde:
kêf
latine:
gaudium
latve:
prieks
laŭe:
ຄວາມສຸກ
litove:
džiaugsmas
makedone:
радост
malagase:
fifaliana
malaje:
kegembiraan
malajalame:
സന്തോഷം
malte:
ferħ
maorie:
hari
marate:
आनंद
monge:
muaj kev xyiv fab
mongole:
баяр хөөр
nederlande:
vreugde
nepale:
आनन्द
njanĝe:
chimwemwe
okcidentfrise:
freugde
panĝabe:
ਦੀ ਖ਼ੁਸ਼ੀ
paŝtue:
خوښۍ
perse:
خوشحالی، شادمانی
pole:
radość, uciecha
portugale:
alegria, contentamento, felicidade
ruande:
umunezero
ruse:
радость
samoe:
fiafiaga
sinde:
خوشي
sinhale:
ප්රීතිය
skotgaele:
aoibhneas
somale:
farxad
ŝone:
rufaro
sote:
thabo
sunde:
kabagjaan
svahile:
furaha
svede:
glädje
taĝike:
хурсандӣ
taje:
ความสุข
tamile:
மகிழ்ச்சி
tatare:
шатлык
telugue:
ఆనందం
ukraine:
радість
urdue:
خوشی
uzbeke:
xursandchilik
vjetname:
niềm vui
volapuke:
gäl
zulue:
injabulo

ĝojigi

Igi ĝoja: laboro lacigas, sed akiro ĝojigasPrV ; saĝa filo ĝojigas la patron [23]; amika vorto […] ĝojigas [24]; la korĝojiga vido kaj bonodoro de ŝarĝita fruktarbo FK ; la opinio de la gasto flatis kaj ĝojigis lin IK ; la dioj donis la ĝojigan sorton Ifigenio . VD:delekti, plezurigi, plaĉi, ravi
angle:
make joyful, make glad
beloruse:
радаваць
ĉine:
使高兴 [shǐgāoxìng], 祈 [qí]
france:
réjouir
germane:
erfreuen
hispane:
alegrar
hungare:
megörvendeztet, örömet okoz neki
indonezie:
menggembirakan, menggirangkan, meriangkan
itale:
rallegrare, ingioiare, allietare
japane:
喜ばせる [よろこばせる]
nederlande:
blij maken
perse:
خوشحال کردن
pole:
cieszyć (kogoś), radować (kogoś)
ruse:
радовать, обрадовать
svede:
glädja
ukraine:
радувати, потішати, веселити

malĝoji

(ntr)
Senti vivan malplezuron en la animo, afliktiĝi: kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis [25]; ŝi ploris kaj malĝojis [26]; ŝi certe sopiras pri mi, malĝojas pri mi [27]; la fratinoj malĝojis, kiel malĝojas junaj koroj, tuŝitaj precipe de la doloro de la gepatroj: la patro estis malgaja, sed plej profunde premita estis la koro de la patrino [28]; post sep tagoj li vidis, ke la rezultato estas nula; li malĝojis kaj malesperis [29]; la reĝo ekmalĝojis, ke li estas perdonta ĉiujn siajn fidelajn servistojn pro unu [30]. VD:funebri, malesperi, malluma, nuba.
beloruse:
сумаваць, засмучацца, журыцца, маркоціцца
ĉine:
[dào], 謼 [hū], 啼 [tí]
france:
être triste
germane:
trauern
hispane:
estar triste
hungare:
bánkódik, búslakodik
indonezie:
berdukacita, bersedih
itale:
addolorarsi, rattristarsi, essere triste, contristarsi
japane:
悲しむ [かなしむ]
nederlande:
treuren, bedroefd zijn
perse:
اندوهگین بودن، غمگین بودن
pole:
smucić się, martwić się, troskać się, być markotnym, frasować się (przest.)
ruse:
печалиться, грустить
ukraine:
сумувати, печалитися

malĝoja

1.
Sentanta aŭ esprimanta fortan malplezuron, kiel post perdo, adiaŭo de proksimulo: ŝi estis tre malĝoja […] kaj forte ploris [31]; la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita [32]; li vokis per malĝoja voĉo [33]; kun malĝoja mieno [34].
2.
Kaŭzanta tian fortan malplezuron: ĉiu puno portempe ŝajnas esti […] malĝoja [35]; estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas [36]; ĉe la malĝoja rememoro ekfluis ŝiaj larmoj [37].
beloruse:
сумны, маркотны, журботны
ĉine:
1. [qī], 蓝领工人 [lánlǐnggōngrén], 伤心的 [shāngxīnde], 唿 [hū], 凄苦 [qīkǔ], 萧 [xiāo], 悲恸 [bēitòng], 悲 [bēi], 怆 [chuàng], 辛酸 [xīnsuān], 悲戚 [bēiqī], 哀伤 [āishāng], 悴 [cuì], 忡 [chōng], 箫萧 [xiāoxiāo], 悒 [yì]
france:
1. triste
germane:
1. traurig
hispane:
1. triste
hungare:
1. bánatos, bús
indonezie:
sedih
itale:
1. triste
japane:
悲しい [かなしい]
perse:
1. غمگین، اندوهگین 2. غم‌انگیز
pole:
1. smutny, zmartwiony, zatroskany, markotny, zafrasowany (przest.) 2. smucić, martwić
rumane:
1. trist
ruse:
1. печальный, грустный, безрадостный
tibete:
སེམས་སྐྱོ་བ་
ukraine:
сумний, печальний

malĝojo

Sento malplezura, kiel post perdo, adiaŭo de proksimulo k.s.: amiko en ĝojo kaj malĝojo PrV ; kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas PrV ; oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon […] kaj li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro [38]; malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro VivZam ; mi tiam pensis kun malĝojo: mi vidas vin je l' lasta fojo FK !
beloruse:
сум, смутак, маркота, журба
ĉine:
[sāng], 哀悼 [āidào], 哀伤 [āishāng], 哀 [āi], 悲哀 [bēiāi]
france:
tristesse
germane:
Trauer
hispane:
tristeza
hungare:
bánat, bú
indonezie:
dukacita, kesedihan
itale:
tristezza
japane:
悲しみ [かなしみ]
perse:
غم، اندوه
pole:
smutek, zmartwienie, troska, frasunek (przest.)
ruse:
печаль, грусть, тоска

vivĝojo, vivoĝojo

Ĝojo karakterizita de optimismo kaj aktiva vivo: indas mencii tion, kio flandrojn kaj valonojn kunligas: bonaj bieroj, fritoj, bona kuirarto, simple iu certa burgunda vivoĝojo, malfacile difinebla, sed vere komuna [39]; regajni per simpla operacio la propran vivoĝojon kaj denove senti sin aktiva homo [40]. VD:optimismo.
beloruse:
радасьць жыцьця
ĉine:
动物灵魂 [dòngwùlínghún], 生活乐趣 [shēnghuólèqù]
france:
joie de vivre
germane:
Lebensfreude
indonezie:
kebahagiaan hidup, kesenangan hidup
japane:
生きる喜び [いきるよろこび]
ukraine:
радість життя, життєва радість

administraj notoj