*galeri/o PV
*galerio
- 1.
Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas multloke malfermita al pli granda salono aŭ ekstero:
- a)
-
Tia ekstera verando
(je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa
balkono, funkcianta kiel trairejo
(kp koridoro1):
galerio de monaĥejo;
li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo
kaj la plejsanktejo,
kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe
[1];
la supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili
kompare kun la malsupraj
[2];
la pli riĉaj […] festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton
[3];
portiko
estas galerio kiu malfermiĝas, almenaŭ
unuflanke, per kolonaro
PIV1
.
arkado, klostro, pergolo, peristilo, portiko
- b)
-
Laŭmura pasejo de fortikaĵo por proviztransporto, defendado kc:
oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo
KPr
.
kazemato
- c)
- Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn: la galerioj de la Vatikana palaco PIV2 .
- d)
-
Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ
balkono ene de halo,
salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ
muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio:
fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon
sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena
ceremonio jam komenciĝis
[7];
ili eniris la antaŭ-ĉambregon, kie en galerio milita muzikistaro ĉarmis la
vizitantojn per lerta muzikado
KKl
;
teatra galerio1.e.
mezanino
- e)
En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj.
Rim.: Fakte ĉi tiun sencon plene kovras galerio1.d; la teatra senco estas apartigita nur por oportunigi tradukojn.
- 2.
- Koridoro komunikiganta domojn, pavilonojn ktp: la duaj etaĝoj de tiuj domoj komunikiĝas per vitra galerio.
- 3.
Salonego aŭ domo destinita por elmontro de artaĵoj aŭ kuriozaĵoj; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj muzeoj belartaj: liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj [9]; mi enuis [en] ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti [10]; tio ne estis strato, sed pli ĝuste grandega galerio de pentraĵoj, barbare designitaj, trobrile pentritaj [11]; kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio […] li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis [12].
ekspoziciejo, kabineto1.b, muzeo1
Rim.: Ĉi tiu senco estas evoluinta el galerio1.c.- 4.
Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj [13]; galerio pri naturscienco; (figure) la rakontoj prezentataj en Dekamerono parte estas galerio el malnovaj fabeloj, legendoj kaj anekdotoj, rakontitaj en diversaj landoj kaj epokoj preskaŭ ekde Adamo [14].
kabineto, pinakoteko
- 5.
Subtera horizontala pasejo de minejo: la potenculoj sin kaŝus de l' timo en la subteraj galerioj de la temploj, kaj la popolo anstataŭ labori forkurus en kavernojn [15]; ministoj komencis malsatstriki en galerio je profundo de pli ol 1000 metroj [16]; laciga laboro de ruĝkoloriĝintaj ministoj, kiuj de mateno ĝis nokto fosis kaj rampis en galerioj kun diametro de 60 centimetroj por elminigi okron [17].
Rim.: Pluraj lingvoj distingas inter horizontala (angle: adit, germane: Stollen, ruse: штольня) kaj vertikala (vd ŝakto) enirejo al minejo unuflanke kaj la internaj ekspluatejoj (angle: gallery, germane: Strecke, ruse: штрэк) aliflanke. En la franca kaj esperanta lingvoj oni ne distingas inter la horizontalaj pasejoj. Foje oni ankaŭ renkontas la vorton koridoro3.b tiusence.tunelo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:5
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
4. Jochen Jahnke, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:F08.Lavaudieu.0107.JPG
5. Mike Lehmann, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Murten02.jpg
6. LE BRUN, Charles (1619-1670) - décorateur; HARDOUIN-MANSART, Jules (1646-1708) - architecte, Wikimedia Commons: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hallofmirrors.jpg
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a
8. Dr. Marcus Gossler: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Library_gallery.jpg
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
14. S. Johansson: Recenzo pri Dekamerono: Tri tagoj da ĝuoMonato
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
16. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 2011
17. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17

- angle:
- gallery 5. adit (entry)
- beloruse:
- галерэя 1.e галёрка 5. лёх, падземны ход, штольня, штрэк
- bulgare:
- галерия
- ĉeĥe:
- důlní chodba, štola
- ĉine:
- 机器的通道 [jīqìdetōngdào], 走廊 [zǒuláng], 画廊 [huàláng], 图库 [túkù], 美术馆 [měishùguǎn], 相冊 [xiāngcè]
- france:
- galerie (t.s. sauf porte-bagages)
- germane:
- Galerie 1.a Kreuzgang 1.b Wehrgang 1.d Empore 3. Kunstgalerie 4. Kunstsammlung 5. Stollen (Zugang), Strecke (Grube)
- hispane:
- galería
- hungare:
- 1.e karzat, erkély 1. tornác, kerengő, árkád 4. műcsarnok, galéria, műgyűjtemény 5. vágat, tárna, járat
- japane:
- 回廊 [かいろう], 歩廊 [ほろう], 画廊 [がろう], 美術品陳列室 [びじゅつしなちんれつしつ], 収集品 [しゅうしゅうひん], 地下道 [ちかどう], 坑道 [こうどう], 回廊席 [かいろうせき], 天井桟敷 [てんじょうさじき]
- katalune:
- galeria
- nederlande:
- 1.e balkon (in theater), galerij 1. galerij 3. galerij 4. galerij 5. tunnel
- portugale:
- galeria
- ruse:
- галерея 1.e галёрка 5. подземный ход, штрек, штольня
- slovake:
- štôlňa
- turke:
- galeri, siçanyolu
galerieto
Balustradeto ornamanta la supron de meblo: granda kabineta skribtablo, tegitan per verda drapo kaj ornamita per bele skulptita galerieto Marta .
lambrekino
- beloruse:
- галерэйка, балюстрадка
- ĉeĥe:
- ozdobná polička
- france:
- galerie (sur un meuble)
- germane:
- Ziergeländer
- japane:
- 縁飾り [ふちかざり]
- slovake:
- galérka, mriežkovanie, ozdobné zábradlie na nábytku
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.