1muze/o JED

muzeo

1.
ARKI Ejo por konstanta elmontrado de objektoj kaj dokumentoj pri sciencoj, arto aŭ aliaj temoj: mi utiligis mian libertempon, vizitante […] la muzeojn kaj la diversajn monumentojn de Parizo [1]; la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi [2]; arkeologia kaj antropologia muzeo de la universitato de Pensilvanio [3]; [mi] iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“ [4]; kuratoro ĉe la Zoologia Muzeo en Oslo [5]. VD:ekspoziciejo, galerio3, kabineto1.b, panoptiko
2.
Tia kolekto mem: Paszkiewicz aranĝis muzeon de litvaj antikvaĵoj [6]; la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien [7]. VD:ekspozicio, galerio4
angle:
museum
beloruse:
музэй
ĉeĥe:
muzeum
ĉine:
博物馆 [bówùguǎn]
france:
musée
germane:
Museum
hispane:
museo
hungare:
múzeum
indonezie:
museum
japane:
博物館 [はくぶつかん], 美術館 [びじゅつかん], 収蔵品 [しゅうぞうひん], 収集品 [しゅうしゅうひん]
katalune:
museu
nederlande:
museum
perse:
موزه
pole:
muzeum
portugale:
museu
rumane:
muzeu
ruse:
музей
slovake:
múzeum
tibete:
འགྲེམ་སྟོན་ཁང་
turke:
müze
ukraine:
музей
volapuke:
musoföp

muzescienco, muzeoscienco

Scienco pri aranĝo de muzeoj, pri konservo kaj konigo de iliaj havaĵoj: ŝi studis historion kaj muzeosciencon en la Silezia Universitato [8]. SIN:muzeologio
8. V. Kočvara: Nia Esperanto-muzeo..., Starto 2006/4 (217)
beloruse:
музэязнаўства, музэялёгія
france:
muséologie
germane:
Museologie
indonezie:
museologi
itale:
museologia
nederlande:
museumkunde, museologie
perse:
موزه‌شناسی
pole:
muzeologia

muzesciencisto, muzeosciencisto

Fakulo pri muzescienco. SIN:muzeologo
beloruse:
музэязнавец, музэязнаўца
france:
muséologue
germane:
Museologe
indonezie:
museolog
nederlande:
museumkundige, museoloog
perse:
موزه‌شناس
pole:
muzeolog

administraj notoj

~sciencisto, ~osciencisto: Mankas dua fontindiko.
~sciencisto, ~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.