ŝakt/o PV

ŝakto

1.
TEK (en minejo) Vertikala foskavo, kondukanta al la pli profunda nivelo de la mino (ekspluatata tra horizontala galerio ks): pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto [1]; la prilaboritajn trunkojn oni disveturigis al la karboŝaktoj [2]; li vidis Joron veturi supren en transportkorbo el la ŝakto de la minejo [3]; per simplaj fosiloj ili fosis kvar 30 m profundajn putosimilajn ŝaktojn kaj la elfositan grundon uzis por konstruado de nova vojo al la estonta militbazo [4]; la scenejo de la kunveno estis forlasita ŝakto, bone kaŝita inter la montoj KKr ; laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn (por aliri la tunelon de la metroo) Metrop .
2.
TEKKON Simila vertikala kavo en la tero aŭ en konstruaĵo, precipe por transporto de objektoj aŭ personoj: mi devis ŝuti ĝin en la lignan ŝakton, tra kiu la cindro falis en la maron MortulŜip ; lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto [5]; la apartamento aliflanke de la aerŝakto [6]; vizitantoj laŭ malvasta koridoro povas iri al unu el la kvar misilaj ŝaktoj (prefere silo) por vidi kiel estis instalitaj la mortigaj nukleaj misiloj [7].
VD:cisterno, puto, tunelo
1. Araneo: Subtera katastrofo, Monato, 2000/10, p. 12
2. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Minejo de l' Bildoj
4. Monato, last: Muzeo pri la malvarma milito, 2013
5. Vikipedio, Lifto
6. La Ondo de Esperanto, O. Henry: La donaco de la magoj ― Kristnaska novelo
7. Monato, last: Muzeo pri la malvarma milito, 2013
angle:
shaft
beloruse:
1. шахта, капальня 2. сьвідравіна
bulgare:
шахта
ĉine:
矛柄 [máobǐng], 倾斜室 [qīngxiéshì], 傾斜室 [qīngxiéshì], 煤矿立井 [méikuàngkuàngjǐng], 煤礦礦井 [méikuàngkuàngjǐng], 竖井 [shùjǐng], 豎井 [shùjǐng]
germane:
Schacht aer~o: Lüftungsschacht.
hispane:
pozo
hungare:
1. akna 2. fúrólyuk
itale:
pozzo
japane:
立て坑 [たてこう], 縦穴 [たてあな], エレベーター通路 [えれべーたーつうろ]
katalune:
pou, túnel vertical
nederlande:
1. mijnschacht 2. schacht
pole:
szyb
portugale:
1. poço
ruse:
1. шахта 2. скважина
svede:
(gruv)schakt
ukraine:
шахта, рудник, вертикальне заглиблення, яма, клітка (ліфта)

ŝtuparŝakto

ARKI Vertikala parto de konstruaĵo tra la etaĝoj, kiu entenas ŝtuparon: ili trovis ke la pordoj de la ŝtuparŝakto malfermeblas nur de ekstere kaj ne havas klinkojn [8]. SIN:ŝtuparejo
8. Ralph Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
angle:
stairwell, stairway
beloruse:
лесьвічная клетка
bulgare:
стълбище
ĉine:
楼梯 [lóutī], 樓梯 [lóutī], 阶 [jiē], 階 [jiē]
france:
cage d'escalier
germane:
Treppenhaus
itale:
tromba delle scale
japane:
階井 [かいい], 階段の吹き抜け [かいだんのふきぬけ]
katalune:
buit de l'escala
nederlande:
trappenhuis
pole:
klatka schodowa

administraj notoj