1balkon/o JED
balkono
- 1.
Elstara plato ĉe fasado de domo, ĉirkaŭita per balustrado kaj alirebla
de la interno:
ŝi eĉ sin levadis […] ĝis sub la belega marmora balkono
[1];
la imperiestro […] eliris sur la balkonon
[2];
densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio, super la
balkonon
[3];
li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo dismoviĝis
de bloveto de la vento, kaj al li ŝajnis, ke de la kontraŭa balkono venas
mirinda brilo
[4];
ŝi elkliniĝis super la balkonon kaj rigardis en la klaran aeron supren al la
grandaj lumantaj steloj
[5].
altano,
verando,
teraso- 2.
-
Etaĝo en teatro supre de partero.
galerio1.e,
loĝio1
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- angle:
- balcony
- beloruse:
- балкон
- bulgare:
- балкон
- ĉeĥe:
- balkón
- ĉine:
- 1. 楼台 [lóutái], 凉台 [liángtái], 阳臺 [yángtái], 阳台 [yángtái]
- france:
- balcon
- germane:
- Balkon 2. Rang (Therater)
- hebree:
- מִרפֶּסֶת
- hispane:
- balcón
- hungare:
- erkély, balkon
- japane:
- バルコニー
- katalune:
- balcó
- nederlande:
- balkon
- perse:
- بالکن
- pole:
- balkon
- ruse:
- балкон
- slovake:
- balkón, balkón, pavlač
- turke:
- balkon
- ukraine:
- балкон