1dialog/o JED

dialogo

1.
Interparolado: [li] aŭdis tiun dialogon: – ĉu vi kredas al tiu fantazia aventuro? – malfacile, kaj vi [1]? evoluiĝis inter ni jena dialogo [2]; kliento […] interrompis la dialogon [3]; la dialogo aspektis kvazaŭ tribunalo, en kiu la demandoj de la kontraŭuloj havis entute negativajn intencojn [4]; la konversacio estas iom leĝere prezentata interna dialogo de la aŭtoro [5]. SIN:konversacioVD:dialektiko1
2.
BELE Literatura verko en formo de interparolado: vivaj dramaj dialogoj [6]; el la filozofoj, nur Platono ekzistas en Esperanta traduko: lia majstra dialogo Simpozio [7]; Baghy speciale regis versajn dialogojn kaj originalajn eposojn [8]. oni legis versaĵojn aŭ aŭskultis dialogojn, en kiuj aĉa strangeco anstataŭis spritecon [9]; la lingvaĵo de la traduko estas pliparte simpla kaj flua, kvankam la dialogo foje portas spurojn de skribtablo pli ol de viva babilado [10].
3.
POL Interŝanĝo de opinioj inter diversaj grupoj, precipe rilate al kulturo, politiko, scienco ks: interreligia dialogo [11]; interregiona dialogo [12]; ekumena dialogo [13]; plifortigata politika kaj kultura dialogo […]alproksimigu la civitanarojn de la EU-membroŝtatoj kaj tiun de Turkio [14]; la Instituto por Internacia Kunlaboro […] volis certigi dialogon interetnan kaj internacian por paca komuna estonteco en suda Eŭropo sen emociaj ŝarĝoj kaj antaŭjuĝoj [15]; plibonigi dialogon inter EU kaj ĝiaj civitanoj [16]; por nia revuo gravas la dialogo kun vi, niaj legantoj [17]. VD:diplomatio, interrilato, kontakto3
4.
KOMP Reĝimo de laboro kun komputa sistemo kiam la uzanto regas la programplenumon per siaj komandoj dum la rultempo.
Rim.: „Dialoga reĝimo“ kutime implicas interŝanĝon de tekstaj komandoj aŭ demandoj kaj respondoj aŭ invitoj; en „interaga reĝimo“ eblas uzi pli evoluintajn programajn aŭ aparatajn rimedojn.
PRT:seancoANT:fona reĝimo
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
2. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis
3. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 4
4. J. Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Monato, Nikolao Gudskov: Teologia utopio, 2008
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
10. Sten Johansson: Hamburgero ne tre erotika, Monato, 1996/07, p. 22
11. Monato, Bardhyl Selimi: Prezidantaro paca, 2005
12. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu ĉiam pli granda?, 2005
13. Monato, Stefan Maul: Vera homo, 2005
14. Monato, Marko Naoki Lins: Turkio ante portas, 2004
15. Monato, Bardhyl Selimi: Per into al onto, 2005
16. Monato, Jindriska Drahotová: Dialogo unudirekta, 2007
17. Monato, Stefan Maul: Skribu leterojn!, 2006
angle:
dialog
beloruse:
дыялёг
bulgare:
диалог
ĉeĥe:
dialog, interakce, rozmluva ve dvou
ĉine:
1. 两人对话 [liǎngrénduìhuà], 对口谈判 [duìkǒutánpàn], 对话 [duìhuà] 3. 文化交流 [wénhuàjiāoliú], 語言交換 [yǔyánjiāohuàn], 互相問流 [hùxiāngwènliú] 4. 对话框 [duìhuàkuàng]
france:
dialogue
germane:
1. Dialog, Zwiegespräch 2. Dialog 3. (kultureller) Austausch 4. Dialog
hebree:
דו שיח
hispane:
diálogo
hungare:
párbeszéd, dialógus
japane:
対話 [たいわ], 問答 [もんどう], 対話体の作品 [たいわたいのさくひん]
nederlande:
dialoog, tweegesprek
pole:
1. dialog 2. dialog 4. dialog, tryb dialogowy, tryb interaktywny
portugale:
diálogo
ruse:
диалог
slovake:
dialóg, rozhovor
svede:
dialog
ukraine:
діалог

dialogi

(ntr)
Interparoli: prefere dialogi ol stratbatali [18]; intelektuloj, kiuj preferas polemiki anstataŭ dialogi [19]; miaj diroj pri la lingvo estas invito dialogi: „jen kion mi opinias, kion mi preferas, diru al mi, kion vi opinias […][20]; homoj povas komputile dialogi inter si, por kio kompreneble necesas, ke ili estu maldormaj samtempe, kvankam eble loĝante en malsamaj tempozonoj [21]; la registaro, ricevinte de la Niĝeria Laborkongreso 14-tagan averton pri la striko, rifuzis dialogi kaj renversi la decidon [22]. VD:disputi, intertrakti
18. Monato, Roland Rotsaert: Internacia kunsido de financistoj en Prago
19. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
20. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo Al La Dua Eldono
21. R. Fössmeier: Internet, teksaĵo ĉirkaŭ la tero, Monato, 1995/12, p. 14
22. Monato, Prince Henry Oguinye: Strikon oleumi, 2004
beloruse:
весьці дыялёг
ĉeĥe:
rozmlouvat ve dvou
france:
dialoguer
germane:
einen Dialog führen, ein Zwiegespräch führen, Zwiesprache halten
hispane:
dialogar
hungare:
párbeszédet folytat, dialógust folytat
japane:
対話する [たいわする]
kekĉie:
aatinak
nederlande:
een dialoog voeren, een tweegesprek houden
pole:
prowadzić dialog
ruse:
вести диалог
slovake:
viesť rozhovor, zhovárať sa

dialogisto

KIN Homo, kiu profesie redaktas dialogojn de filmoj: Saadat Hasan Manto [...] venis al Mumbajo [...], kaj tie laboris kiel novelisto, dramisto, eseisto, tradukisto [...] kaj dialogisto por filmoj [23].
23. A. Giridhar Rao: El "Shyam", 2012-08-15
beloruse:
аўтар дыялёгаў
germane:
Dialogschreiber

dialogujo

KOMP En grafika fasado, speciala fenestro, kiun la sistemo aŭ aplikaĵo aperigas sur la ekrano kiam ĝi bezonas respondon de la uzanto: facila maniero skribi la ĉapelitajn literojn en la dialogujoj [24].
24. S. Dereviannykh: Ĉu vi tradukas france?, Monato, 2002/04, p. 18
angle:
dialog box
beloruse:
дыялёгавае вакно
ĉine:
对话框 [duìhuàkuàng]
france:
boite de dialogue (informatique)
germane:
Dialogfenster, Eingabefenster
hispane:
cuadro de diálogo
hungare:
párbeszédablak
japane:
ダイアログボックス
nederlande:
dialoogvenster
pole:
okno dialogowe
ruse:
диалоговое окно
slovake:
dialógové okno

administraj notoj