*kalik/o

*kaliko

1.
Origine, glaso kun piedo: la malgranda kanabeno ankoraŭ ne havis glaseton por akvo sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko [1]; Kaj li prenis panon, kaj [...] donis al ili, dirante: tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; [...] sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi [2]; tridek da arĝentaj pelvoj, mil da tranĉiloj, dudek naŭ da oraj kalikoj, tridek da arĝentaj duoblaj kalikoj (la piedo kaj la kavo aspektas same, tiel, ke oni povas uzi la kalikon ankaŭ renverse), kvarcent dek da aliaj vazoj [3]; plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn, ornamitajn per pentraĵoj kaj dekkelkon da desegnaĵoj faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko [4].
2.
KRI Sankta vazo, uzata por konsekro de la vino dum la eŭĥaristio, konsistanta el larĝa duonsfera, ordinare orita, ujo, kun longa kruro kaj larĝa piedo: Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon [5].
3.
(figure) BIB Metafora esprimo por la sorto destinita al la homoj: brula vento estos kaliko destinita por ili [6]; leviĝu ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero [7]; kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario [8]; la iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo [...], sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko [9]; neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj, des pli tion ne povas fari Dio, la amo mem [10].
4.
Kloŝforma floro: leviĝis la anĝelo kiel el kaliko de lilio [11]; la elfo trempis sian malgrandan fingron en la kaliko de blua violo [12]; la malgranda Gerda iris al la aliaj floroj [kaj] rigardis en ilian florkalikon [13].
Rim.: Ne konfuzu kun la senco botanika.
5.
BOT En floro la ekstera cirklo de florfolioj, ordinare verdaj: la dentoj de la kaliko estas bone videblaj kaj pli longaj ol la petaloj [14].
angle:
1. chalice, goblet 2. chalice, grail 5. calyx
beloruse:
келіх, кілішак, кубак, чаша, пацір, чара
ĉeĥe:
kalich, kalíšek
ĉine:
1. [zhī], 墫 [zūn], 壿 [zūn], 樽 [zūn], 觯 [zhì], 觚 [gū], 盅 [zhōng], 高脚杯 [gāojiǎobēi] 5. [fū], 萼 [è]
france:
1. coupe 2. calice 3. calice (destin, vocab. biblique), destin 4. clochette (fleur) 5. calice (bot.)
germane:
1. Becher, Kelch 2. Kelch (Abendmahl) 3. Kelch (Schicksal) 5. Kelch (Blüte)
hispane:
1. copa 2. cáliz
hungare:
1. kehely 2. kehely (szertartáshoz) 3. pohár (sors) 4. virágkehely 5. csésze(viráglevél)
japane:
[はた], 聖杯 [せいはい], がく, 杯状器官 [さかずきじょうきかん]
katalune:
calze
nederlande:
kelk
pole:
czara, czasza, kieliszek, misa, puchar
rumane:
caliciu, castron, ceașcă, cupă, pahar, potir
ruse:
1. чаша, кубок 2. потир, чаша 3. чаша (судьба) 4. колокольчик (цветок) 5. чашечка (цветка)
slovake:
kalich
ukraine:
чаша, кубок, келих, чара, чашечка, чашка

kromkaliko

BOTPIV2
Involukro, kiu similas al ekstera kaliko 5. SIN:kaliklo
angle:
epicalyx, calycle
beloruse:
падчашша
france:
calicule
hungare:
külső csésze, álcsésze
japane:
副萼 [ふくがく]
katalune:
calicle
nederlande:
bijkelk
pole:
okwiat
rumane:
periant
ruse:
подчашие, эпикаликс
ukraine:
підчашшя

kalika folio

BOT
Ĉiu el la florfolioj formantaj la kalikon 5. SIN:sepalo
angle:
sepal
beloruse:
падвяночкавы лісток, чашалісьцік
ĉine:
花萼 [huāè]
france:
sépale
germane:
Kelchblatt
hungare:
csészelevél
katalune:
sèpal
nederlande:
kelkblad
pole:
kielich
rumane:
sepală
ruse:
чашелистник

administraj notoj

krom~o: Mankas dua fontindiko.
krom~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a folio: Mankas fontindiko.
~a folio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.