fabac/oj PV
fabacoj
-
Familio
de lignoplantoj, duonarbustoj, staŭdoj aŭ herboj unujaraj
el la ordo de faboparencaj
floroplantoj
(Fabaceae) kun:
folioj alternaj aŭ kruce alternaj, kun kromfolioj;
floroj dulipaj, papiliformaj;
5 sepaloj ofte kunkreskintaj;
5 petaloj estantaj la supra la flago, la du flankaj la aloj kaj la du malsupraj la ŝipeto;
10 stamenoj, kunkreskintaj ― aŭ ĉiuj je fermita aŭ nur naŭ je supre malfermita ― tubo ĉirkaŭanta la ovolujon;
1 pistilo;
guŝoj klape malfermiĝantaj, disfalantaj en partojn unusemajn aŭ helice turniĝantaj:
ĉiro estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj
[1];
la esprimo akacio estas ofte uzata por
robinio, kio estas tute erara, ambaŭ genroj
[...] apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj
[2].
legumenacojfabo,
fazeolo,
pizo,
vicio
- beloruse:
- бабовыя
(сям'я)
- ĉeĥe:
- motýlokvěté (čeleď)
- ĉine:
- 蝶形花亚科 [diéxínghuāyàkē]
- france:
- fabacées
- germane:
- Schmetterlingsblütengewächse
- hispane:
- leguminosas
- hungare:
- hüvelyesek (család), pillangósvirágúak
- itale:
- fabacee, leguminose
- japane:
- マメ科 [マメか]
- katalune:
- fabàcies
- latinece:
- Fabaceae
- nederlande:
- vlinderbloemigen
- pole:
- motylkowate
- portugale:
- fabáceas
- ruse:
- бобовые
- slovake:
- motýľokveté (čeľaď)
- svede:
- ärtväxter
- ukraine:
- бобові