1fasad/o JED
fasado
- 1.
Fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan
enirejon:
ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon de la fasado, konstruita
plejparte el poluritaj granitblokoj
[1];
li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur
la breteto, indikanta la nomon de la strato
[2];
sur placo, ne malproksime de l' Kremlo, staras granda
konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve
la faman frazon:
„Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“
[3];
sur la fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa
rubando, fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro
Metrop
;
malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj
malantaŭ ĉi-lasta […] ĝardeno
[4].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri fronto, antaŭa parto, vizaĝo.- 2.
- (figure)
Ekstera ŝajno, trompa ekstero:
foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj
[5];
nuntempe ĉiu granda entrepreno […] volas ŝajnigi sin ekologiamika kaj
verd-respondeca, sen ke la publiko tamen vere sciu pri la vereco de tiuj
fasadaj elmontroj
[6];
li devas senĉese prizorgi sian kovrilon el fasadbona moralo
[7];
la gangstera vivo estas […] estas nur unu el la fasadoj de la talenta
artisto
[8];
la kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondiĉoj de la
germanaj fuĝintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo,
kie okazis la spektaklo
[9];
aspekto1,
masko3,
nomo4,
reputacio - 3.
Ekstera interfaco
de programo aŭ komputa sistemo kun la
ekstera mondo: kun la uzantoj, kun komputila reto ktp:
fasado povas faciligi uzadon de
neafabla programo,
disponigante menuojn ktp;
la fasada skemo provizas simpligitan interfacon
kaŝanta plurajn interfacojn de subsistemo;
la socia retejo Ipernity malfermis al la publiko sian esperantlingvan fasadon
[10];
TEJO lanĉas sian novan oficialan retpaĝon [por] anstataŭigi la
malnovan retejon, kiu delonge havis malaktualan fasadon
[11].
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Tri semajnoj en Rusio
4. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
5. Monato, Kalle Kniivilä: Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado, 2006
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton!
7. Monato, Michel Marko: Senperforta respondo
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
9. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono, 2003
10. Monato, Paŭl Peeraerts: Ĉio en unu programo, 2007
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Tri semajnoj en Rusio
4. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
5. Monato, Kalle Kniivilä: Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado, 2006
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton!
7. Monato, Michel Marko: Senperforta respondo
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
9. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono, 2003
10. Monato, Paŭl Peeraerts: Ĉio en unu programo, 2007
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
- angle:
- 1. facade 3. front-end interface, look and feel
- beloruse:
- 1. фасад 2. фасад, зьнешнасьць 3. інтэрфэйс (праграмы)
- bulgare:
- 1. фасада
- ĉeĥe:
- fasáda, průčelí budovy
- ĉine:
- 1. 店头 [diàntóu], 店面 [diànmiàn], 房屋正面 [fángwūzhèngmiàn]
- france:
- 1. façade 3. interface
- germane:
- 1. Fassade, Frontseite, Stirnseite, Vorderseite 2. Fassade (Schein), Anschein 3. Benutzeroberfläche
- hispane:
- 1. fachada 3. Interfaz de Usuario (computacional, de programas de computadora)
- hungare:
- 1. homlokzat 3. felület
- itale:
- 1. facciata 3. interfaccia
- japane:
- 正面 [まとも], ファサード, ユーザーインターフェース
- nederlande:
- 1. façade, voorgevel
- pole:
- 1. fasada, fronton, front 3. interfejs
- portugale:
- 1. fachada, frontaria, frontispício (de edifício), portada
- ruse:
- 1. фасад 3. внешнее сопряжение
- slovake:
- fasáda, priečelie
- ukraine:
- фасад, зовнішній вигляд
grafika fasado
Fasado3,
homa-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo
anstataŭ vortoj estas uzataj grafikaj elementoj:
programo kun grafika fasado
ruliĝas sub fenestrosistemo kaj ofertas diversajn
fenestraĵojn:
piktogramojn, butonojn, menuojn;
grafikan fasadon la uzanto stiras movante la muskursoron inter tiuj objektoj
kaj alklakante bezonatajn opciojn;
al la vindozuloj plaĉas la konata grafika fasado
[12].
12.
La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
- angle:
- GUI, graphical user interface
- beloruse:
- графічны інтэрфэйс
- ĉine:
- 图形用户界面 [túxíngyònghùjièmiàn]
- france:
- interface graphique
- germane:
- grafische Benutzeroberfläche
- hispane:
- Interfaz Gráfica de Usuario
- hungare:
- grafikus felület
- itale:
- GUI, interfaccia grafica
- japane:
- グラフィカル・ユーザーインターフェース
- pole:
- interfejs graficzny
- ruse:
- графический интерфейс, графическая оболочка