*fabel/o PV

*fabelo

1.
BELE Fantazia rakonto pri mirigaj aventuroj: [t]ie loĝas la homo, kiu povoscias rakonti fabelojn [1]; mia patrino amas aŭdi fabelojn moralajn kaj bonmorajn [2]; ŝiaj fabeloj estas alegorioj pri homaj interrilatoj [3]; forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn kaj ekzercu vin al pieco [4]; ili pensas, ke mi timos iliajn fabelojn pri la sorto [5]; oni trovas fabelojn jam ĉe la antikvaj popoloj [6]; en Francujo en la fino de la deksepa jarcento aperis la tutmonde konataj fabeloj de Perrault kaj la traduko […] de Mil kaj unu noktoj ― la fama kolekto de arabaj fabeloj [7]; ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm'ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin [8]; bela celo por fabelo PrV . VD:fablo, legendo, mirrakonto, mito
2.
(figure) Elpensaĵo, mensoga rakonto ks: ankaŭ tio estas fabelo... senhonta fabelo!... — ekkriis Tutmozis [9] aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo [10]; mi diros, ke tio estas fabeloj por enluliĝi, ke mi bone scias, kion mi scias [11].
angle:
1. fairy tale 2. fairy tale, bedtime story
beloruse:
казка
bretone:
1. kontadenn, mojenn (kontadenn) 2. brozenn, bidennoù [pl.], mojenn (gaou)
bulgare:
приказка
ĉeĥe:
pohádka
ĉine:
神話故事 [shénhuàgùshì], 魔幻故事 [móhuàngùshì], 童話 [tónghuà], 童話故事 [tónghuàgùshì]
france:
conte, fable (légende, mensonge), légende
germane:
Märchen, Sage
hispane:
fábula
hungare:
mese
indonezie:
dongeng
japane:
童話 [どうわ], おとぎ話 [おとぎばなし], 作り話 [つくりばなし]
katalune:
faula 1. apòleg, paràbola 2. invenció, farsa
nederlande:
sprookje
pole:
1. bajka, baśń 2. bajka
portugale:
fábula
ruse:
сказка
slovake:
rozprávka
svede:
saga
ukraine:
казка, вигадка

fabela

1.
Apartenanta al fabelo: la arbaro […] estis kiel fabela regno de silento kaj verdeflava krepusko [12]; la elektro […] ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la fabela kofro Metrop ; vivecaj recitoj, en poezia formo, pri fabelaj heroaĵoj de Gilgameŝ [13]; laŭ fabela historio poloj kaj rusoj devenas de du fratoj: Lech kaj Rus [14]. VD:mistika2, mita
2.
Eksterordinara, nekredebla: grandaj floroj kun fabela larĝa foliaro [15]; li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaŭ fabelan proponon — riĉiĝi per […] efektivigo de lia projekto [16]; tiuj niaj samideanoj […] kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj [17]. VD:mirakla, miriga
12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
14. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XI.
15. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
angle:
1. fabulous 2. fabulous
beloruse:
казачны
bretone:
1. mojennel 2. marzhus
bulgare:
приказен
ĉeĥe:
báječný (skvělý), pohádkový
ĉine:
极好 [jíhǎo], 美如童話 [měirútónghuà], 奇妙 [qímiào]
france:
fabuleux, légendaire
germane:
märchenhaft, sagenhaft, fabelhaft
hispane:
fabuloso
hungare:
1. mesebeli 2. mesés
japane:
おとぎ話の [おとぎばなしの], 架空の [かくうの], 信じられないような [しんじられないような], 驚くほどの [おどろくほどの]
katalune:
fabulós
nederlande:
fabelachtig
pole:
1. bajkowy, baśniowy 2. bajeczny
ruse:
сказочный
slovake:
rozprávkový
svede:
1. sago- 2. sagolik
ukraine:
казковий

fabelaĵo

Fantazio, fabelo2: fabelaĵoj, fabelaĵoj! ĉu vi ne hontas [18]? konstruigi al mi domon […] por mi tio estas fabelaĵo [19]; li ĉiam povus ensorĉi ŝin per fabelaĵoj pri la soleco de homo [20].
germane:
Märchen (Unmögliches), Fantasie (Unmögliches)
japane:
作り事 [つくりごと]

fabelaro

BELE Kolekto de fabeloj: ĉi tiu libro donas al ni entute 19 ekzemplerojn el la fabelaro de Miyazawa [21]; la flutistoj estas kaj restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el fabelaro [22].
ĉeĥe:
kniha pohádek, sbírka pohádek
ĉine:
故事书 [gùshishū]
france:
recueil de contes
germane:
Märchensammlung
katalune:
recull de faules
slovake:
zbierka rozprávok
ukraine:
казки, збірка казок

administraj notoj