1mit/o JED

mito

1.
MIT Tradicia fabela rakonto pri antikvaj dioj kaj praaj tempoj, ofte kun kaŝita alegoria signifo: la mito pri Prometeo; mito el pratempo [1]; historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj [2]. TUT:mitologio1
2.
(figure) Fantazia misinformo ĝenerale kredata vera: „Esperanto sen mitoj“ [3]; la leganto atendas novan historian eltrovaĵon en temo tre diskutata, sed trovas nur malnovan miton, kiun la nunaj historiistoj ne plu subtenas [4] spite al la akceptitaj mitoj (ne homkonformaj) pri kolektivo, popolo konsistas el individuoj [5]. ANT:fakto
VD:fabelo, famo1, legendo, onidiro
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, „Monismo“
2. Jorge Camacho: Plia libro biblia, Monato, 2000/08, p. 24
3. Pejno S.: Faligas la fundamentojn de esperantismo, Monato, 1999/06, p. 27
4. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
5. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
angle:
myth
beloruse:
міт
ĉeĥe:
báje, mýtus, pověst
ĉine:
神話 [shénhuà], 神话 [shénhuà], 迷思 [mísī], 民間故事 [mínjiāngùshì], 民间故事 [mínjiāngùshì], 传奇人物 [zhuànqírénwù], 傳奇人物 [zhuànqírénwù]
france:
mythe
germane:
Mythos 2. moderne Legende
hispane:
mito
hungare:
mítosz
japane:
神話 [しんわ], 作り話 [つくりばなし], 根拠のない社会通念 [こんきょのないしゃかいつうねん]
katalune:
mite
nederlande:
mythe
pole:
mit
portugale:
mito
ruse:
миф
slovake:
báj, mýtus, povesť
ukraine:
міф, міт

mita

(figure) Delonge tre fama, sed malfacile trovebla, spertebla: mita trupo kun ege ritma kanto [6]; „la ses tagoj“ estas […] mita kadro por transdoni la koncepton de la dia kreado [7]; por multaj eksterlandanoj Litovio estas nekonata kaj fojfoje eĉ mita lando, nekomprenata kaj misreprezentata [8]; mitaj „Fortoj” – tondro, printempo, pluvo, suno, varmo, vento [9]; „milito“, vorto mita kaj magia, glora por la patriotoj, abomena por la pacifistoj [10]
VD:enigma, mistika
6. JPVDD: Ŝparu monon, Monato, 1995:7, p. 27a
7. Monato, Armando Zecchin: Akcepti kaj sciencon kaj Biblion, 2009
8. Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?, 2007
9. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ..., 2009
10. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
angle:
mythical
beloruse:
мітычны
ĉeĥe:
bájný, mytický, smyšlený, vybájený
france:
mythique
germane:
mythisch
hispane:
mítico
japane:
神話の [しんわの], 神話的な [しんわてきな], 架空の [かくうの]
katalune:
mític
pole:
mityczny
ruse:
мифический
slovake:
bájny, mýtický, vybájený
ukraine:
міфічний

mitaro

MIT Tuto de mitoj1 de iu kulturo; mitologio2: (figure) [li] zorge studis la verajn faktojn kaj ne lasis sin influiĝi per la mitaro, kiu akumuliĝis pri la iniciatinto de Esperanto [11].
11. Monato, Donald Broadribb: Senmita biografio de Zamenhof, 2011
angle:
mythology, myths
beloruse:
міталёгія
ĉine:
神話 [shénhuà], 神话 [shénhuà], 神話學 [shénhuàxué], 神话学 [shénhuàxué]
france:
mythologie (collection de mythes)
germane:
Mythensammlung, Mythologie
hispane:
mitología
katalune:
mitologia
pole:
mitologia
ruse:
мифология
slovake:
mytológia

senmita

Ne enhavanta mitojn, fantaziajn elpensaĵojn, laŭeble objektiva: senmita trakto de nia sintakso [12].
beloruse:
бязь мітаў, аб'ектыўна
france:
sans mythe
germane:
objektiv, nüchtern (objektiv)

administraj notoj