*dec/i PV

*deci

(ntr)
1.
Esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco: decas, ke vi vizitu vian instruiston; ne decas fumi tie ĉi; infanoj, obeu al viaj gepatroj [...] ĉar tio decas [1]; ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite [2]? vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino [3]; se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj [4]; ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj [5]; ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato [6].
2.
Esti justa merito, rekompenco aŭ puno: al li decas ne gratulo, sed mallaŭdo; al vi decas ne seĝo, sed trono [7]; forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu [8]; la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo [9]; ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li [10]. VD:meriti
3.
(evitinde) Konveni: tiu koloro ne decas al la brunulinoj. VD:kongrui, sidi 5, taŭgi
Rim.: Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas simplan juĝon aŭ konstaton: ne decas, ke vi tiel laŭte krias. Sed, se oni volas esprimi malpermeson, ordonon aŭ opinion pri estonta ago, oni uzu la u-modon: ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.
beloruse:
1. належаць, пасаваць 2. заслугоўваць, быць вартым
bretone:
dereout
ĉeĥe:
hodit se, slušet se
ĉine:
1. [gāi], 宜 [yí]
france:
convenir (être approprié), convenir (à la bienséance), être approprié, être décent, seoir
germane:
1. sich geziemen, sich gehören 2. gehören, gebühren
hebree:
להיות יאה, מתאים
hispane:
1. ser decente, tener decencia
hungare:
1. illik, illdomos
japane:
礼儀・作法にかなう [れいぎ・さほうにかなう], ふさわしい
nederlande:
1. betamen, horen (betamen)
pole:
1. licować, należeć, pasować, wypadać (wg zwyczaju)
rumane:
1. potrivi
ruse:
1. подобать, надлежать, приличествовать
slovake:
hodiť sa patriť sa, slušať sa
ukraine:
личити, пасувати, підходити

deca

1.
Kiu decas 1: decaj vortoj [11], esprimoj; se ni […] ne farus decan respekton al li [12]; virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco [13]; ne estas deca afero, ke la faraono tiel malkaŝe amindumas la edzinon de sia favorato [14]; post la sunsubiro tiu distrikto ne estas deca loko por junaj virinoj [15]; la plej decaj kaj prudentaj personoj ofte dum monatoj atendis vane [16]; cerbumi pri la reguloj de la deca konduto [17]; la simpla dececo ordonas al vi silenti. VD:bonkonduta, ĉasta, diskreta, honesta, sincera, virga
2.
Kiu decas 2: la deca, inda rajdbesto de la heroo [18]; akcepton decan ni al ili faros, [19]; ĉio en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton [20]; ĉiu objekto staris sur sia deca loko [21]; en ĉio […] devas esti observata la deca mezuro [22]; kun deca respekto al vi, paĉjo, mi bedaŭras tiun elekton [23]; decidu post deca primedito [24]; neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro [25]; tio estas por li deca puno, rekompenco; tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo [26]. VD:ĝusta2, konforma, konvena
angle:
1. decent
beloruse:
1. належны, прыстойны 2. прыгодны, прыдатны, здатны
bretone:
dereat (ag.)
ĉeĥe:
slušný, řádný
ĉine:
2. 妥当 [tuǒdàng], 謙和 [qiānhé], 浇铸上去的 [jiāozhùshàngqùde], 应有 [yīngyǒu]
france:
approprié, convenable (approprié), convenable (décent), décent
germane:
1. anständig, dezent, sittlich 2. angemessen, verdient
hebree:
יאה, ראוי, מתאים
hispane:
1. decente ~eco: decencia.
hungare:
1. illő, illemtudó, tisztes 2. neki kijáró, őt megillető
japane:
礼儀にかなった [れいぎにかなった], きちんとした, 行儀のよい [ぎょうぎのよい], ふさわしい, 適切な [てきせつな]
nederlande:
1. betamelijk (bn.), fatsoenlijk (bn.) ~eco: welvoeglijkheid. 2. zoals het hoort (ontr.)
pole:
1. licujący, przyzwoity, należyty, odpowiedni, właściwy ~eco: przyzwoitość. 2. godziwy, należyty
ruse:
приличный, надлежащий, подобающий, пристойный
slovake:
slušný, vhodný
svede:
1. anständig
ukraine:
належний, пристойний

dece

1.
Kiel decas1: kondutante dece [27]; ĉiufoje ĉe tiuj tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano [28]; li tute forgesis, ke ne estas dece blasfemi en la lernejo [29]; oficisto en dece butonumita uniformo [30]; ni ne scias, kiel preĝi dece [31]; dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo [32]; Karenon mem oni vestis pure kaj dece [33]; estis ne dece, ke mi ridis [34].
2.
Kiel decas2: venos al ni kelke da tre eminentaj fremduloj, […] tial la maljuna reĝo […] volas dece sin montri [35]; mi sufiĉe longe esploris la manĝon kreskaĵan kaj mi lernis dece estimi ĝin [36]; de tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias ĉu mi povos ankoraŭ dece remi [37]; ŝi estis tiel malbona […], oni devis ŝin dece puni [38]!
beloruse:
1. належна, прыстойна 2. прыгодна, прыдатна, здатна
bretone:
dereat (adv.)
ĉeĥe:
slušně, řádně
france:
convenablement, décemment
germane:
1. anständig
hebree:
באופן ראוי
hispane:
1. decentemente
hungare:
1. illendően, illdomosan, illő módon 2. megillető módon
japane:
礼儀にかなって [れいぎにかなって], きちんとして, 行儀よく [ぎょうぎよく], ふさわしく
nederlande:
1. betamelijk (bw.), fatsoenlijk (bw.) 2. zoals het behoort (ontr.)
pole:
1. przyzwoicie, należycie, odpowiednio, właściwie 2. godziwie, należycie
ruse:
прилично, надлежащим образом, подобающим образом
slovake:
poriadne, slušne, vhodne
ukraine:
належно, належним чином, як слід

deco, dececo

Tio, kio decas; konveneco: distriktan alt-oficon estimu laŭ deco [39]; ne temas ĉi tie pri iaj modaj kapricoj, sed pri la dececo de la aspekto [40]; mi forturniĝis pro honto […] ĉar tiel postulas la deco [41]; tion, kion la deco aŭ morala obstaklo malpermesas, ili distrumpetas [42]; dececo de la vivo de justulo estas eĉ nekredeble pli granda [43]; paroli al skeleto, kiu, konsidere al deco, vestis siajn ostojn per haŭto [44]. VD:konvencio, kutimo2, moro, oportuneco
beloruse:
прыстойнасьць
ĉine:
良知 [liángzhī], 体统 [tǐtǒng], 事体 [shìtǐ]
germane:
Anstand
japane:
礼儀 [れいぎ], 作法 [さほう]

maldeca

Ne konforma al moroj, iel kaj iom ŝoka: maldecaj ŝercoj [45]; porti maldecajn vestojn [46]. li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo [47]; tio estas skandala kaj maldeca afero, ke simpla mortulo rememorigas per sia vizaĝo personojn, kiuj devenas de l' dioj [48].
angle:
indecent
beloruse:
неналежны, непрыстойны, ганебны
ĉeĥe:
nepřístojný, neslušný
ĉine:
不雅 [bùyǎ], 怭 [bì], 不正派 [bùzhèngpài], 獗 [jué], 儱 [lǒng], 莽 [mǎng], 幠 [hū], 乌七八糟 [wūqībāzāo]
france:
inconvenant, indécent
germane:
unanständig, unsittlich
japane:
無礼な [ぶれいな], 無作法な [むさほうな], 行儀の悪い [ぎょうぎのわるい], みだらな
nederlande:
onfatsoenlijk
pole:
nielicujący, nieprzyzwoity, nienależyty, nieodpowiedni, niewłaściwy, niegodziwy
slovake:
neslušný, nezdvorilý
svede:
oanständig
ukraine:
непристойний, неподобний

administraj notoj

pri ~i 3.:
     Ĉu tiel „deci“ estas vere uzata? Mi ne trovis ekzemplon.
     Eble temas pri misinterpreto de la supra senco „kion iu meritas“?
     [WD]