anatem/iZ

anatemi  

(tr)
1.  
BIB En la Hebrea Biblio, tabui, apartigi por ofero: kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili (al la pastroj) [1].
2.  
KRI En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publike malakcepti ‐ eksigi (membron de eklezio) aŭ malaprobi (opinion rigardatan hereza aŭ kontraŭkristana): se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita (t.e. tiu ne rajtu resti membro de la eklezio) [2]; se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita [3]; ĉar mi volus, ke mi estu anatemita (t.e. disigita, apartigita) for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno, kiuj estas Izraelidoj [4]; malsaman interpreton de la koncepto anatemo demonstris la 5a Ekumena Koncilio, kiu anatemis origenismon, malgraŭ la opozicio de la okcidentaj episkopoj, kiuj ne komprenis, kiel eblas anatemi (en ilia interpreto, malbeni) mortinton.
Rim.: En ortodoksismo anatemo rilate personon estas la sama afero kiel ekskomuniko en la okcidenta kristanismo. Ĝia celo estas ne puni la obstinulon, sed averti la fidelulojn pri ties herezo aŭ peko. [Sergio Pokrovskij]
3.  
REL En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solene kaj definitive rite eksigi kun eklezia aŭ sinagoga malbeno.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 44:29.
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 16:22
3. La Nova Testamento, Al la Galatoj 1:8
4. La Nova Testamento, Al la Romanoj 9:3
angle:
anathematize
ĉeĥe:
dát do klatby, uvalit klatbu, vyobcovat z církve
france:
jeter l'anathème (à, sur)
germane:
mit dem Bann belegen, mit dem Kirchenbann belegen, verfluchen
hebree:
החרים
hungare:
kiátkoz 2. kiátkozás, anatéma
katalune:
1. consagrar a l'extermini 2. anatematitzar, excomunicar
nederlande:
in de ban slaan
pole:
2. ekskomunikować, wykluczyć
ruse:
1. заклясть 2. анафематствовать, предавать анафеме 3. проклинать
slovake:
dať do kliatby, vyrieknuť kliatbu

anatemo  

REL La ago anatemi:
a)
BIB En la Hebrea Biblio, tabuo, oferotaĵo: sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin [5].
b)
KRI En la Nova Testamento kaj en la ortodoksismo, publika malakcepto ‐ eksigo (de membro de la eklezio) aŭ malaprobo (de opinio rigardata kiel kontraŭkristana) fare de eklezia estraro: la anatemo de Leono Tolstoj konsistis en mallonga sinoda decido publikigita en la gazetaro.
c)
REL En katolikismo kaj iam en la malfrua judismo, solena kaj definitiva rita eksigo akompanata per eklezia aŭ sinagoga malbeno.
angle:
anathema
ĉeĥe:
anatéma, církevní klatba
france:
anathème
germane:
Bann, Kirchenbann
hebree:
חֵרֶם
hungare:
1.a Istennek szentelt dolog 1.b kiátkozás, anatéma
katalune:
1.b anatema, excomunió
latinece:
1.b excommunicatio major
nederlande:
banvloek
pole:
anatema, klątwa
ruse:
1.a заклятие 1.b анафема 1.c проклятие
slovake:
kliatba

administraj notoj