*agord/i PV

*agordi

(tr)
1.
MUZ Fiksi ĝustan harmonian rilaton inter la diversaj sonoj produktataj de unu aŭ pluraj muzikiloj: la violonisto agordis sian instrumenton; violonoj kaj violonĉeloj agordiĝis. ŝia voĉo estis mallaŭta, […] ŝi ne kapablis alagordi ĝin […] al la tonoj de almozpetado Marta ; (figure) ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! […] vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi Hamlet .
2.
(figure) Inklinigi iun al ia agmaniero, emigi iun al io, taŭge humorigi iun por: lia koro estis agordita melankolie [1]; lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta [2]; ĉiu biciklisto […] ricevas mapon de la stiria turisma oficejo por agordi sin kaj pli bone distribui sian fortojn laŭ la montbicikla alpitinero [3]; la sidado sur komforta kaj larĝa fotelo en klimatizita buso agordis al dormeto [4].
3.
TEK Alĝustigi aparaton aŭ komputilan programon por atingi deziratan funkcimanieron: la eraroj okazas, ĉar la […] poŝtoserviloj, kiuj estis malbone agorditaj [5]; mi ne trovis manieron reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon [6]; ni tuj agordiĝu laŭ la esperantlingva frekvenco de Radio Romo [7]; paralelaj kolumnoj [de vortaro], zorge interagorditaj [8].
VD:akordigi, harmoniigi
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
4. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
5. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
7. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj, 2015
8. Monato, Donald Broadribb: Unika vortaro por lernantoj, 2006
angle:
1. tune 3. customize, configure
bretone:
1. toniañ (sonerezh), keidañ (sonerezh), kendoniañ 3. reizhañ (benvegoù, gwikefreoù) , kefluniañ
bulgare:
настройвам
ĉeĥe:
ladit, ladit barvy, ladit hud., naladit, připravit, seřídit, zařídit
ĉine:
2. 互相配合 [hùxiāngpèihe]
france:
1. accorder (régler un instrument de musique) 2. mettre (en colère, de bonne humeur,...), rendre (heureux, mélancolique, ...) 3. accorder(un circuit), régler(un mécanisme, un appareil), paramétrer, configurer
germane:
stimmen 3. einstellen, konfigurieren, tunen
hebree:
לכוון
hispane:
1. afinar 2. cambiar el humor o carácter de alguien (en cólera, de buen humor, melancólico, ...) 3. personalizar, configurar
itale:
1. accordare (mus.), intonare (mus.) 2. mettere (predisporre a), rendere (predisporre a), predisporre, intonare (fig.) 3. sintonizzare, configurare (tec.), settare, mettere a punto, calibrare
japane:
調律する [ちょうりつする], 音を合わせる [おとをあわせる], 同調させる [どうちょうさせる], 設定する [せっていする], セットアップする [せっとあっぷする], 気分にさせる [きぶんにさせる]
nederlande:
1. stemmen 2. in stemming brengen 3. afstellen, configureren
pole:
dostosowywać, dostrajać, regulować
portugale:
1. afinar 3. calibrar (um motor), configurar (o computador), sintonizar (rádio)
rumane:
ajustare precisă
ruse:
настроить
slovake:
naladiť, nastaviť 1. ladiť
ukraine:
налагоджувати, наладжувати, настроювати (інструмент)

agordo

1.
La ago agordi, agordado: Agordo de Esperanto sur Debiano aŭ Ubunto: ĉu facila?“ [9]; „Instalo kaj lingva agordo“ [10]; okazas siaspeca agordo de la nerva sistemo kaj aperas bazo por formiĝo de la estonta karaktero [11]; ĉi tiu intervjuo postulis l' agordon de pluraj teĥnikaj aferoj: mikrofonoj, lumo […] [12].
2.
Rezulto de la ago agordi, agordaĵo:
a)
MUZ Ĝusta rilato inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: la agordo de via tria tria kordo estas malĝustaPIV . afinado
b)
Emo, humoro: doni al la interparolo pli ĉiutagan agordonB ; lia politika situacio kreas agordojn momente malfavorajn por nia movado. VD:etoso, tono.
c)
POE Nepura rimo, en kiu la akcentaj vokaloj ne rigore samas, sed nur similas: „ondo-abundo“, „post la fasto venas festo“ PrV konsistigas agordojn. VD:asonanco, konsonanco
d)
KOMPTEK Aro da valoroj de reguleblaj parametroj de aparato aŭ programo, fiksitaj dum unu aŭ pluraj agordadoj: kiam vi agordos la fenestrokolorojn laŭ via plaĉo, konservu la agordon en la dosiero SETUP; agordon al la frekvenco de la elektita radiostacio vi povas ŝalti per klavo. VD:instali
VD: Ne konfuzu kun akordo
9. Nabble
10. Manlibro por vindozuloj inter la revuloj
11. D. Serkov: Naskitaj tempeste
12. Nia E-Asocio en la inform-medioj, A.E.A-informilo, n-ro 4, 2007
angle:
1. set-up 2.a accord 2.b mood 2.c consonance 2.d options, settings, customization
bretone:
2.a klotad (sonerezh) 2.b imor, aergelc'h (endro), endro (aergelc'h) 2.d reizhidigezh (benvegoù, gwikefreoù) , kefluniadur
bulgare:
настройка
ĉeĥe:
akord, souzvuk
ĉine:
2. 情調 [qíngdiào], 情调 [qíngdiào], 投票 [tuópiào]
france:
2.a accord (réglage d'un instrument de musique) 2.b état d'esprit, atmosphère, ambiance, humeur (état d'esprit) 2.d réglage, paramétrage, configuration
germane:
Stimmung (Musik) 2.a Akkord, Stimmung 2.b Stimmung 2.d Abstimmung, Tuning, Einstellung, Anpassung
hebree:
תְצוּרָה, כיוון
hispane:
1. sintonización, configuración (téc.), puesta a punto 2.a afinado 2.b ambiente, atmósfera, estado del espíritu, humor (estado del espíritu) 2.c asonancia 2.d opción, parámetro, configuración
itale:
1. sintonizzazione, configurazione (tec.), settaggio, messa a punto, calibratura 2.a accordatura, intonazione, temperamento (mus.) 2.b tono (umore, spirito) 2.c assonanza (lett.) 2.d settaggio, configurazione
japane:
調律 [ちょうりつ], 調弦 [ちょうげん], 同調 [どうちょう], チューニング, 設定 [せってい], セットアップ [せっとあっぷ], 気分 [きぶん]
nederlande:
1. overeenstemming, instelling, configuratie 2.a samenklank 2.b stemming 2.c alliteratie, medeklinkerrijm 2.d configuratie, instelling
pole:
zestrojenie, zgoda
portugale:
2.a acordo, afinação 2.b humor 2.d configuração
rumane:
alinierea, acord
ruse:
1. настройка 2.a настройка 2.b настроение, настрой 2.c созвучие, консонанс, диссонанс 2.d настройка
slovake:
akord, súzvuk 2.a akord 2.b nálada 2.d nastavenie

agordilo

1.
MUZ Ilo (tonforko, agorda forko, aŭ agorda tubo) por aŭdigi senŝanĝan tonon, laŭ kiu oni agordas muzikilojn. SUB:diapazono
2.
Parto de instrumento, kiu permesas agordi ties sonojn: konusforma agordilo por malgrandaj labiofajfiloj [13].
3.
KOMP Ilo por agordi aparaton aŭ programon: satelita agordilo, ja pra-esperante nomata tjunero [14]; eblas ŝanĝi la lingvon poste, kondiĉe ke oni sufiĉe komprenas la komencan lingvon por trovi la koncernan agordilon (en la dialogo) [15].
13. Vikipedio, Orgen-glosaro
14. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
angle:
1. tuning fork, pitch pipe 3. setup program, customization facility, wizard (in applications)
bretone:
1. tonreizher
bulgare:
3. програма за установка, инсталатор, помощник за инсталиране
ĉeĥe:
3. ladička
france:
1. diapason 3. programme de configuration
germane:
1. Stimmgabel 2. Stimmring, Wirbel (zum Stimmen) 3. Einstellung, Konfiguration
hebree:
3. כַּונָן
hispane:
1. diapasón, martillo (templador) 3. instalador, programa de instalación, opción de configuración guiada
itale:
1. diapason, accordatore (strumento) 3. wizard, configurazione guidata, programma di configurazione, procedura guidata (inf.)
japane:
調律ハンマー [ちょうりつハンマー], チューナー [ちゅーなー]
nederlande:
1. stemvork 3. installatieprogramma
pole:
1. kamerton 2. stroik 3. regulator
portugale:
1. diapasão 3. configurador
rumane:
1. camerton 2. ancie 3. acordor
ruse:
1. камертон 3. средство настройки, мастер настройки (приложений Майкрософт)
slovake:
1. ladička

agordistoPIV

MUZ Homo profesie agordanta muzikilojn: Patzelt, horloĝisto kaj fortepiana agordisto, konstante turiste travojaĝadis […] la nordon de Bohemio [16].
angle:
tuner
bretone:
toniour
ĉeĥe:
ladič
france:
accordeur
germane:
Stimmer
hebree:
כַּונָן
hispane:
afinador
itale:
accordatore (uomo)
japane:
調律師 [ちょうりつし]
nederlande:
stemmer
pole:
stroiciel
portugale:
afinador
rumane:
acordor
ruse:
настройщик
slovake:
ladič

animagordo

Ĝenerala, komuna humoro; emocia flanko de karaktero: mi troviĝas en ege ekscitita animagordo [17].
17. P. Lagerkvist, trad. F. Szilágyi: La pretendema gasto, Norda Prismo, 1956:6, p. 221a-225a
ĉine:
情調 [qíngdiào], 情调 [qíngdiào]
france:
état d'âme, tournure d'esprit
germane:
Stimmung (Laune), Laune
pole:
nastrój
rumane:
atmosferă, ambianță

misagorda, malagordita

MUZ Neagordita, mise agordita aŭ perdinta agordon: [li] laŭte frapegis malagorditan gitaron, kiun li neniam lernis ludi [18]; ili elgurdis la samajn melodiojn, kiuj tiom misagordiĝis en la oreloj [19];
18. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
19. Monato, Paul Gubbins: Jes ni povas ... kaj ili povis., 2015
angle:
out of tune
bretone:
didoniet
bulgare:
разстроен (за музикален инструмент)
ĉine:
失調 [shītiáo], 失调 [shītiáo]
france:
désaccordé
germane:
verstimmt
hispane:
desafinado
itale:
scordato (mus.)
pole:
rozstrojony
portugale:
dissonante
rumane:
deranjat, grețos
ruse:
расстроенный
slovake:
rozladený

administraj notoj

pri ~o 2.c:
        Tiun nomon (kaj la fenomenon) enkondukis en Esperanton
        G. Waringhien; lin sekvis K. Kalocsay. Malgraŭ ilia
        granda aŭtoritato kaj nekontestita tradicio ŝajnas ke la
        termino malbone akordas kun la ĉefsenco de ~o; ŝajnas ke pli
        trafa estus konsonanco
        (precipe se ties fonetikan sencon proksimigi al la muzika
        kaj al la
        angla, kio krome sonus iom simile al
        „asonanco“); aŭ eble
        oni povus diri tute simple kaj klare:
        konsonanta rimo.
        [Noto de Sergio Pokrovskij]
      
pri ~o 2.c:
        La rimarko de Sergio kongruas kun la PV-a kaj PIV-a
        difinoj, sed LSF kaj Parnasa Gvidlibro donas difinon
        pli malvastan (konforman al la ekzemploj) -- kaj laux
        mi pli gxustan --, laŭ kiu la akcentaj vokaloj
        devas "simili" kaj la senakcenta vokalo
        devas resti sama (ne kiel en "aminda/abundi" ekz-e).
        Mi do transformis la rimarkon en
        administran noton kaj rekomendas kontrolon de la jamaj
        tradukoj. [MB]
      
pri ~o 2.c:
        Tio ne konvikas min: "agordo" ja estas aŭ _ago_ per kiu
        oni
        fiksas deziratajn parametrojn, aŭ aro da rezultaj
        parametrovaloroj. Kiel tio povas indiki specon de rimo, mi
        ne komprenas. Tio estas same maltrafa, kiel nomi iun specon
        de rimo "regulado" aŭ "tuning". Resume, mi vidas en tiu
        nomo nek logikon nek internaciecon, sed iun bizaran kapricon
        de W&K.
        [Sergio]
      
pri ~ilo 3.:
      Sxajnas, ke la tradukoj per "instala programo" ne tute
      tauxgas. Ja foje instala programo ebligas agordon, sed
      ne temas pri gxia unuavica funkcio. [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas verkindiko en fonto.