*imag/i UV
*imagi
                     (tr)
                  - 
                              Vive prezenti al la menso bildojn, sensaĵojn de foresta afero.
                              - a)
- 
                                    Ree prezenti al si antaŭe viditajn bildojn,
                                    antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe
                                    spertitajn sentojn tiel intense, ke oni kredas
                                    ilin vidi, percepti aŭ senti:
                                    
                                       dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn
                                       […], ŝi
                                       donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja
                                       imagi al si, ke
                                       tio io estas
                                       [1];
                                       
                                    
                                       ni havis liberan eniron en ĝardenon kun brasiko! ho, kiel
                                       verda ĉi tiu estis! mi
                                       ne povas imagi al mi ion pli belan
                                       [2]!
                                       
                                    
                                       pli saĝan kaj pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si
                                       [3].
                                       
                                     pentri3 pentri3
- b)
- 
                                    Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante
                                    elementojn tiritajn el la memoro:
                                    
                                       pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo
                                       [4];
                                       
                                    
                                       kiel feliĉa estis [li…], oni tute ne povas imagi
                                       al si
                                       [5];
                                       
                                    
                                       ili estas nomataj piramidoj kaj estas pli maljunaj, ol
                                       [li] povas al
                                       si imagi
                                       [6];
                                       
                                    
                                       mi ne povas tion imagi al mi, kvankam vi tion asertas
                                       [7];
                                       
                                    
                                       ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al
                                       si, sed multe pli bela
                                       [8];
                                       
                                    
                                       li manie imagas al si, ke per vaporo oni povas moviĝi
                                       antaŭen
                                       [9];
                                       
                                    
                                       la homoj tie montriĝis tute aliaj, ol kiel li imagis al si
                                       en sia infaneco
                                       [10].
                                       
                                     elpensi,
                                 fantazii. elpensi,
                                 fantazii.
- c)
- 
                                    Vante kredi sin pli bonstata, pli
                                    kapabla, pli adorata, pli potenca ktp, ol oni reale estas:
                                    
                                       la meleagro […] naskiĝis kun spronoj kaj tial
                                       imagis al si, ke li
                                       estas reĝo
                                       [11];
                                       
                                    
                                       ŝi imagas, ke li ŝin amindumas, kaj li simple faras
                                       […] grimacon, kiam vi
                                       deturniĝas
                                       [12].
                                       
                                     narcisismo narcisismo
  koncepti,
                           supozi. koncepti,
                           supozi.
Rim.:
                           Imagi diferencas de koncepti per tio,
                           ke imagi supozas ĉiam konkretan prezenton, dum koncepti
                           koncernas abstraktan ideon:
                           
                              la senfinecon de la spaco aŭ la kvardimensiecon de la mondo oni
                              povas koncepti, sed ne imagi.
                              
                           
                     1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 6:9
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
                  2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 6:9
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
- afrikanse:
- dink
- albane:
- imagjinoni
- amhare:
- አስቡት
- angle:
- imagine
- arabe:
- تخيل
- armene:
- պատկերացնել
- azerbajĝane:
- təsəvvür etmək
- beloruse:
- уяўляць
- bengale:
- কল্পনা
- birme:
- စိတ်ကူး
- bosne:
- zamislite
- ĉeĥe:
- představit si, vybavovat si
- ĉine:
- 想象 [xiǎngxiàng], 想像 [xiǎngxiàng], 意想 [yìxiǎng], 思議 [sīyì]
- dane:
- forestille
- estone:
- kujutage ette
- eŭske:
- imajinatu
- filipine:
- isipin
- france:
- imaginer
- galege:
- imaxinar
- germane:
- sich vorstellen, sich einbilden
- guĝarate:
- કલ્પના
- haitie:
- imajine
- haŭse:
- kwatanta
- hinde:
- कल्पना
- hispane:
- imaginar
- hungare:
- képzel, elképzel
- igbe:
- iche
- indonezie:
- membayangkan, menggambarkan 1.b berfantasi, memfantasikan, mereka-reka 1.c berangan-angan, mengangan-angankan, bercita-cita, mencita-citakan, berimajinasi, mengimajinasikan, berkhayal, mengkhayal, mengkhayalkan
- irlande:
- shamhlú
- islande:
- ímynda
- japane:
- 想像する [そうぞうする]
- jave:
- mbayangno
- jide:
- ימאַדזשאַן
- jorube:
- fojuinu
- kanare:
- ಕಲ್ಪನೆ
- kartvele:
- წარმოიდგინეთ
- kazaĥe:
- елестету
- kimre:
- dychmygu
- kirgize:
- элестетүү
- kmere:
- ស្រមៃ
- koree:
- 상상
- korsike:
- à pensà
- kose:
- ucinge
- kroate:
- zamislite
- kurde:
- fikirin
- latine:
- imaginari
- latve:
- iedomāties
- laŭe:
- ຈິນຕະນາການ
- litove:
- įsivaizduoti
- makedone:
- замисли
- malagase:
- sary an-tsaina
- malaje:
- bayangkan
- malajalame:
- സങ്കൽപ്പിക്കാൻ
- malte:
- jimmaġina
- maorie:
- whakaaro
- marate:
- कल्पना
- monge:
- xav txog tej yam
- mongole:
- төсөөлж
- nederlande:
- zich verbeelden
- nepale:
- कल्पना
- njanĝe:
- yerekezani
- okcidentfrise:
- yntinke
- panĝabe:
- ਕਲਪਨਾ ਕਰੋ
- paŝtue:
- تصور
- portugale:
- imaginar
- ruande:
- tekereza
- ruse:
- воображать, представлять себе
- samoe:
- vaai faalemafaufau
- sinde:
- تصور
- sinhale:
- හිතාගන්න
- skotgaele:
- smaoineachadh
- slovake:
- predstaviť si v duchu
- slovene:
- predstavljate
- somale:
- qiyaasi
- ŝone:
- fungidzira
- sote:
- nahana
- sunde:
- ngabayangkeun
- svahile:
- kufikiria
- taĝike:
- тасаввур кардан
- taje:
- จินตนาการ
- tamile:
- கற்பனை
- tatare:
- күз алдыгызга китерегез
- telugue:
- ఊహించే
- ukraine:
- уявіть
- urdue:
- تصور
- uzbeke:
- tasavvur
- vjetname:
- tưởng tượng
imago
- 1.
- Imagpovo: li povis sidi longe kaj per sia vigla imago prezenti al si la plej strangajn bildojn [13]; lia ekscitita imago faris al li petolaĵon [14]. ĉi eksceso transpasis forton kaj imagon [15]; per okuloj de la imago Marta ; la granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj Marta .
- 2.
- Imagado, imagaĵo: la sonorilo ja en efektiveco ne ekzistas, ĝi ekzistas nur en la imago [16]; mi vidos en mia imago vin staranta ĉe la krado kaj aŭskultanta la muzikon IK ; tra la aero flugas misteraj fantomoj, ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova [17].
Rim.:
                           Imago havas sencon pli ampleksan ol
                           fantazio,
                           kiu estas nur ia speco de imago.
                           Krome fantazio enhavas preskaŭ ĉiam la ideon de
                           kaprico, amuzo, petolado, kiun ne havas imago:
                           
                              oni fantazias fabelon aŭ kabaretan vivgazeton, sed oni imagas
                              romanan aŭ draman intrigon.
                              
                           
                     13.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
15. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
17. L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
                  14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
15. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
17. L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
- angle:
- imagination
- beloruse:
- уяўленьне
- ĉeĥe:
- představivost
- ĉine:
- 想象 [xiǎngxiàng], 想像力 [xiǎngxiànglì], 想象力 [xiǎngxiànglì]
- france:
- imagination
- germane:
- 1. Vorstellungskraft, Einbildung, Fantasie per okuloj de la ~o: mit dem inneren Auge.
- hispane:
- imaginación
- hungare:
- képzelőerő, fantázia
- indonezie:
- angan-angan, bayangan, cita-cita, fantasi, gambaran, imajinasi, khayal, khayalan, rekaan, reka-rekaan
- japane:
- 想像 [そうぞう]
- nederlande:
- 1. verbeeldingskracht
- portugale:
- imaginação (capacidade de imaginar)
- ruse:
- воображение
- slovake:
- obrazotvornosť, predstavivosť
- tibete:
- སྣང་བ་
- ukraine:
- уява, уявлення
imaga
- 1.
- Koncernanta la imagon: la imaga povo, forto.
- 2.
- Ekzistanta nur en la imago; nereala, falsa: imaga malsano; imagaj sukcesoj; imaga linio inter […] [18]; maldekstre de iu imaga mezo [19]; por ŝajnigi sin pli plenkreskaj kaj maturaj, junuloj fanfaronas pri imagaj seksaj spertoj [20]; rasismo estas la ĝenerala kaj definitiva taksado de realaj aŭ imagaj diferencoj, favore al la akuzanto kaj damaĝe al la viktimo [21].
18.
                           
                           Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo:
                              Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
19. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
20. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
21. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
                  19. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
20. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
21. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
- angle:
- 2. imaginary, imagined
- beloruse:
- 1. уяўленчы, уяўленьня 2. уяўны
- ĉeĥe:
- imaginární, pomyslný, zdánlivý
- france:
- de l'imagination, imaginaire
- germane:
- 2. eingebildet, imaginär
- hispane:
- 2. imaginario
- hungare:
- 1. képzelő- 2. képzeletbeli
- indonezie:
- 2. imajiner, khayal (adj), khayali
- japane:
- 想像の [そうぞうの], 想像上の [そうぞうじょうの], 仮想の [かそうの]
- nederlande:
- 2. denkbeeldig, imaginair
- portugale:
- 2. imaginário
- ruse:
- 1. (сила, свойство) воображения 2. воображаемый, мнимый
- slovake:
- imaginárny, zdanlivý
- ukraine:
- уявлюваний, уявний, мнимий
imagado
- 
                              Elpensado de bildo, sceno, kia ĝi povus esti:
                              
                                 gravuraĵo de homa arto kaj imagado
                                 [22];
                                 
                              
                                 sola imagado de suferoj
                                 
                                    Hamlet
                                    
                                    .
                                 
                               revo revo
22.
                           
                           La Nova Testamento, La agoj 17:29
                  - beloruse:
- уяўленьне
- ĉine:
- 想像力 [xiǎngxiànglì], 想象 [xiǎngxiàng], 想象力 [xiǎngxiànglì]
- france:
- imagination (processus)
- indonezie:
- imajinasi
- japane:
- 想像 [そうぞう]
imagaĵo
- 
                              Bildo aŭ sceno konstruita de la menso, ne rezultanta
                              de rekta sensado aŭ spertado:
                              - a)
- 
                                    Antaŭe vidita bildo aŭ antaŭe spertita percepto
                                    aŭ sento intense reaperanta en spirito:
                                    
                                       la vortoj elvokas en nia spirito pli aŭ malpli
                                       precizajn imagaĵojn;
                                       
                                    
                                       en fundo de la arbaroj min sekvas la imagaĵo
                                       de mia amato.
                                       
                                     bildo1.d bildo1.d
- b)
- 
                                    Nereala bildo aŭ sceno konstruita de la spirito:
                                    
                                       estas malfacile kredi, ke ili estas nur imagaĵoj, venintaj
                                       el la menso de la
                                       aŭtoro
                                       [23];
                                       
                                    
                                       la arbo de la vivo estas simpligita imagaĵo de la dia
                                       kreo-plano
                                       [24];
                                       
                                    
                                       ĥimeroj en la kapoj de la homoj, imagaĵoj de la timo, kie
                                       vere timo estas
                                       nenecesa, […] imagaĵoj de la malespero, kie kaŭzo
                                       por malespero
                                       ne ekzistas
                                       [25].
                                       
                                     fantazio,
                                 ĥimero3,
                                 iluzio,
                                 utopio. fantazio,
                                 ĥimero3,
                                 iluzio,
                                 utopio.
 
23.
                           
                           Donald Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000/11, p. 26
24. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
                  24. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
- angle:
- image, mental image
- beloruse:
- уява, вобраз, уяўленьне
- ĉeĥe:
- image (imidž) představa, obraz osoby
- ĉine:
- 影像 [yǐngxiàng]
- france:
- imagination (chose imaginée), chimère (chose imaginée), invention (chose imaginée)
- germane:
- Vorstellung, Einbildung 1.b Trugbild
- indonezie:
- angan-angan, bayangan, imajinasi, khayalan, rekaan, reka-rekaan 1.a gambaran 1.b ilusi, halusinasi
- japane:
- 想像 [そうぞう], イメージ [いめーじ], 心象 [しんしょう]
- nederlande:
- verbeelding
- portugale:
- imaginação (coisa imaginada)
- slovake:
- obrazotvornosť, predstavivosť
imagebla
- 
                              Kiun eblas imagi:
                              
                                 ĉiuj imageblaj floroj, apartenantaj al ĉiuj sezonoj, staris
                                 tie en plej luksa
                                 florado
                                 [26];
                                 
                              
                                 kiamaniere ĉi tiu tuta feliĉego estas ebla kaj imagebla
                                 [27]!
                                 
                               konceptebla konceptebla
26.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
                  27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
- angle:
- imaginable
- beloruse:
- які магчыма ўявіць, верагодны, магчымы, уяўны
- ĉeĥe:
- představitelný
- france:
- imaginable
- indonezie:
- dapat dibayangkan, dapat dikhayalkan, dapat digambarkan, terbayangkan, terkhayalkan, tergambarkan
- japane:
- 想像できる [そうぞうできる]
- portugale:
- imaginável
- slovake:
- predstaviteľný
- ukraine:
- який можна уявити
imagema
- Havanta grandan kaj facilan imagpovon: imagema fabelisto, mensogulo; esti imagema kaj havi grandan imagpovon povas helpi vin […] trovi novajn solvojn al problemoj [28]; Thomas Murner [estis] franciskana monaĥo, en siaj satiroj plena je imagema kaj fantazia spirito […] kaj riĉa je alegorioj kaj metaforoj [29].
- angle:
- imaginative
- beloruse:
- вынаходлівы, творчы
- ĉine:
- 脑洞大开 [nǎodòngdàkāi], 富于想像 [fùyúxiǎngxiàng]
- france:
- imaginatif, inventif
- germane:
- fantasievoll
- hispane:
- imaginativo
- hungare:
- nagy képzelőerővel bíró, nagy fantáziájú
- indonezie:
- imajinatif
- japane:
- 想像力に富んだ [そうぞうちからにとんだ]
- nederlande:
- fantasievol
- portugale:
- imaginativo
- ruse:
- изобретательный, одарённый богатым воображением
neimagebla
- Ne povanta esti imagata, superanta ĉian imagon: neimagebla sufero, krueleco; kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj FK ; la neimagebla vasteco de la universo [30]; neimageble bele [31].
30.
                           
                           Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
                  31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
- angle:
- unimaginable, inconceivable
- beloruse:
- няўяўны, неймаверны
- ĉeĥe:
- nemyslitelný, nepředstavitelný
- ĉine:
- 不可思議 [bùkěsīyì], 匪夷所思 [fěiyísuǒsī], 难以置信 [nányǐzhìxìn], 难以理解 [nányǐlǐjiě], 不堪設想 [bùkānshèxiǎng]
- france:
- inimaginable
- germane:
- unvorstellbar
- hispane:
- inimaginable
- hungare:
- elképzelhetetlen
- indonezie:
- tidak dapat dibayangkan, tidak dapat dikhayalkan, tidak dapat digambarkan, tidak terbayangkan, tidak terkhayalkan, tidak tergambarkan, takterbayangkan, takterkhayalkan, taktergambarkan
- japane:
- 想像できない [そうぞうできない]
- nederlande:
- onvoorstelbaar
- portugale:
- inimaginável
- ruse:
- невообразимый
- slovake:
- nepredstaviteľný
- ukraine:
- неуявленний
imagpovo
- 
                              Kapablo por imagi, por enanime krei bildon aŭ prezenton
                              de afero ne rekte spertata aŭ spertita;
                              imago1:
                              
                                 ĉu do mi estas la nura kiu havis imagpovon pri morto en ĉi
                                 regimento
                                 [32]?
                                 
                              
                                 mankas al la leganto iom da imagpovo
                                 [33];
                                 
                              
                                 pretigita per […] granda imagpovo, desegno-lerto
                                 kaj konvene densa
                                 spriteco
                                 [34].
                                 
                               fantazio1 fantazio1
32.
                           
                           L.-F. Celine, trad. A. LeQuint kaj Ĵ. Le Puil: Vojaĝo ĝis noktofino, 2005
33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj
34. Monato, Stefan MacGill: Plia heroo por Esperantujo
                  33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj
34. Monato, Stefan MacGill: Plia heroo por Esperantujo
- beloruse:
- сіла ўяўленьня
- france:
- imagination (faculté)
- indonezie:
- imajinasi
- japane:
- 想像力 [そうぞうりょく]