*pal/a PV

*pala

1.
(pri vizaĝo) Neruĝa, senkolora, malbrile blanka: li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo [1]; [li] fariĝis pala kiel kreto [2]; li fariĝis pala kiel kadavro [3]; pala kiel la morto [4]; pala de kolero [5]; palaj senkorpaj fantomoj [6]. ANT:ruĝvangaVD:vakskolora, velka
2.
Malmulte brila, grizeta: la luno […] similis al pala disko sen radioj [7]; la pala lumeto de steloj KPr ; ĉio fandiĝis en pala krepusko [8]; palaj haroj, disigitaj sur la kapo IKr ; mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo [9]; pala hiacinto [10]; ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon KPr . VD:hela2, malbrila
3.
(figure) Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova: vi atendas de mi ion […] palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj [11]; vi estas palaj, mutaj atestantoj Hamlet ; li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon Hamlet ; mia unua vizito ĉe li […] mi havis palan (malklaran, malprecizan) memoron […] ie en Zubovo VojaĝImp . VD:griza, senreliefa
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
9. La Nova Testamento, Apokalipso 6:8
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
angle:
pale
beloruse:
бледны, бляклы
ĉeĥe:
mdlý (o barvě), nevýrazný
ĉine:
苍白 [cāngbái], 蒼白 [cāngbái], 青白 [qīngbái], 苍白色 [cāngbáisè], 蒼白色 [cāngbáisè], 淡 [dàn], 灰白 [huībái], 土色 [tǔsè], 无生气 [wúshēngqì], 無生氣 [wúshēngqì]
france:
pâle
germane:
blass, fahl 1. bleich
hispane:
pálido
hungare:
sápadt, halvány, színtelen
indonezie:
pucat
japane:
青ざめた [あおざめた], 青白い [あおじろい], 血の気のない [ちのけのない], 色の薄い [いろのうすい], 光の弱い [ひかりのよわい], 生気のない [せいきのない]
katalune:
pàl·lid 1. lívid, exsangüe 2. clar 3. dessaborit, insípid
nederlande:
bleek, vaal
norvege:
blek
pole:
blady, siny
portugale:
pálido
rumane:
pal, cianoza
ruse:
1. бледный 2. бледный, блёклый 3. бледный, блёклый
slovake:
mdlý (o farbe), nevýrazný
svede:
blek
ukraine:
блідий

paligi

(tr)
1.
Igi malpli kolora: virojn mi serĉas […], kies sola nomo […] la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas [12]; Kaj tiel la melankoli' paligas / Malsane la naturan vang-koloron [13]. VD:blankigi
2.
(figure) Malfortigi, malintensigi: la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn [14]; ies kvalitojn paligis la fluo de l' jaroj [15].
VD:stompi
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
13. W. Shakespeare, trad. L. N. Newell: Hamleto, princo de Danujo, 1964
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
15. P. Thorsen: Finbabile?, Babile kun mi mem. - Beletra, 1996
ĉeĥe:
bělit, způsobit bledost
ĉine:
1. 惊吓 [jīngxià], 驚嚇 [jīngxià] 2. 衰减 [shuāijiǎn], 衰減 [shuāijiǎn], 削弱 [xuēruò], 减薄 [jiǎnbó], 減薄 [jiǎnbó]
france:
faire pâlir
germane:
1. erblassen lassen, erbleichen lassen 2. verblassen lassen, abschwächen, verdrängen
japane:
青ざめさせる [あおざめさせる], 色をあせさせる [いろをあせさせる]
katalune:
1. descolorir, destenyir 2. atenuar, debilitar
nederlande:
bleek maken, doen verbleken
norvege:
bleke
pole:
wywoływać blednięcie, odbarwiać
rumane:
cauza palid, decolora
slovake:
bieliť
svede:
bleka
ukraine:
робити блідим, змушувати бліднути, затьмарювати

*paliĝi [16]

(ntr)
1.
Iĝi malpli kolora: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [17]; ŝi paliĝis, io kvazaŭ pikis ŝian koron [18]; li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon [19]; sur la verda rozofrukto pendis ankoraŭ nur kelke da paliĝintaj folioj [20].
2.
Malfortiĝi, malintensiĝi: lia influo, famo paliĝas; la unua impreso iom post iom paliĝas; sen meditado, scio paliĝas [21].
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -iĝ'
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
18. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 17a, p. 95a
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
21. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 20:282, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
beloruse:
бляднець, блякнуць
ĉine:
色变 [sèbiàn], 色變 [sèbiàn], 失色 [shīsè], 发白 [fābái], 發白 [fābái]
france:
pâlir
germane:
1. erblassen 2. verblassen
hispane:
palidecer
hungare:
elsápad, elhalványul
indonezie:
memucat
japane:
青ざめる [あおざめる], 色あせる [いろあせる]
katalune:
1. empal·lidir, esblaimar-se 2. decandir-se, decaure
nederlande:
bleek worden
norvege:
blekne
pole:
blednieć, płowieć, zbieleć
rumane:
decolorare, albi
ruse:
бледнеть, побледнеть
svede:
blekna
ukraine:
бліднути

administraj notoj