averaĝ/o PIV1
averaĝo
- Aritmetika meznombro: la averaĝo de la licencpagoj en la lastaj dek jaroj [1]; la kapa malneta nacia produkto en la aliĝontaj landoj malsuperas duonon de la EU-averaĝo [2]; 224 libroj […] rimarkeble superas la averaĝon de la antaŭaj 12 jaroj [3].
1.
Raporto
de la UEA-komisiono pri financo al la komitato, Eventoj, n-ro 0056, 2/junio 1994
2. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
3. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
2. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
3. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)
- beloruse:
- сярэдняе арытмэтычнае, сярэдняя велічыня
- ĉine:
- 百分位数 [bǎifēnwèishù], 百分位數 [bǎifēnwèishù], 平均率 [píngjūnshuài]
- france:
- moyenne
- germane:
- Durchschnitt
- hebree:
- מְמוּצָע
- hispane:
- media aritmética, promedio
- nederlande:
- gemiddelde
- pole:
- średnia
- ukraine:
- середнє арифметичне
averaĝa
- Reprezentanta la averaĝon: TEJO estas reprezentanta averaĝan nombron de 18 mil membroj [4]; averaĝaj homoj ne povas koncentriĝi longe sur la sama tasko [5]; Seamus Finnigan bone reprezentas la averaĝan nacian devenon en Britio [6]; la filmo tuj iĝis propagandeca, enhavanta ĉion, pri kio sonĝas averaĝa esperantisto [7]; laŭ statistiko, la averaĝa kvanto de uzebla akvo por ĉiu loĝanto en Pekino estas nur malpli ol 200 kubmetroj jare [8]. meza, mezkvalita, modera
4.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Interparolo kun Fernando Maia Jr.
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Konsiloj de la oficisto
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kino
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La Konsiloj de la oficisto
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kino
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- сярэдні (аб ліку, значэньні)
- germane:
- durchschnittlich
- japane:
- 平均の [へいきんの]
- pole:
- średnia
averaĝulo
- Ordinara homo: averaĝulo eble ne scias […] ke akompanas ĉiun satelitan televidprogramon pluraj sonkanaloj [9]. mezkvalitulo, mediokrulo, normalulo, ordinarulo
- beloruse:
- сярэдні чалавек
- ĉine:
- 凡胎 [fántāi], 庸才 [yōngcái], 普通老百姓 [pǔtōnglǎobǎixìng], 俗物 [súwù]
- germane:
- Durchschnittsmensch, Durchschnittsbürger
- hispane:
- ciudadano medio
- nederlande:
- doorsnee (-persoon), middelmaat (persoon)
- pole:
- zwykły człowiek, przeciętny śmiertelnik