devi/i PV

devii

(ntr)
1.
SCI Delokiĝi de la normala pozicio, direkto, valoro: kompasmontrilo devias sub influo de magneto; la maljuna hundo dum tuta tago vagadis longe for en la urbo […] poste ĝi deviis sub pordegan volbon [1]; oni korektos nin voĉkalkule, se nia elekto ial devios de la prognozita [2]. VD:anomalio, ekarto, varianco
2.
(figure) Dekliniĝi de la regula konduto: mi ne komprenas ĉi tiun perfektan kunlaboron! ĉi tie neniu havas deviantan, individuan celon VaK ; Stalin ne deviis de la lenina gvidlinio: doni al naciaj malplimultoj kiel eble plej grandan aŭtonomion EeP ; rakontante […] Nikolao Ivaniĉ iom deviis de la vero MkM ; vi devias kaj maltrafas la temon [3]. VD:deturniĝi, devojiĝi, flankeniĝi, forvagi
beloruse:
адхіляцца
ĉeĥe:
odchylovat se, odchýlit se
ĉine:
有分歧 [yǒufènqí], 异体 [yìtǐ], 偏离 [piānlí], 违背 [wéibèi], 漂 [piāo]
france:
dévier (intr.)
germane:
abweichen 2. abschweifen
hebree:
לסטות
hispane:
desviar
hungare:
1. kitér, letér 2. eltér (a normálistól)
japane:
それる, 外れる [はずれる], かたよる, 逸脱する [いつだつする]
pole:
1. zbaczać, odchylać się 2. zbaczać
portugale:
desviar-se, extraviar-se
ruse:
отклониться
slovake:
odbočiť, odkloniť sa
ukraine:
відхилятися, збиватися, збочувати

devio

Nenormala delokiĝo, dekliniĝo: la devio de radiregata horloĝo estas malpli ol unu milono de sekundo [4]; laŭ tiu kalendaro la jaro daŭris averaĝe 365,25 tagojn, kaj la devio estis unu tago en 128 jaroj [5]; intenca devio de la oficiala uzo MD02 ; la indiĝena loĝantaro uzas […] diversajn subtilajn lingvajn deviojn [6]; deviaj formoj de transskribado EeP ; vivo […] estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano KrM .
beloruse:
адхіленьне, дэвіяцыя, зрушэньне, зрух, скрыўленьне
ĉeĥe:
odchylka, úchylka
ĉine:
差异性 [chāyìxìng], 象差 [xiàngchāi], 歧异 [qíyì], 特採 [tècǎi], 乖离 [guāilí], 誤差 [wùchā], 偏差 [piānchā], 差 [chā], 远足 [yuǎnzú]
france:
déviation
germane:
Abweichung
hebree:
חֲרִיגָה, סטיה
hispane:
desviación
hungare:
deviáció, deviancia, elhajlás
japane:
ふれ, かたより, 逸脱 [いつだつ], 自差 [じさ], 偏差 [へんさ]
pole:
zboczenie, odchyłka, dewiacja
ruse:
отклонение, смещение, сдвиг, искривление , уклон
slovake:
odchýlka, úchylka
ukraine:
відхилення, перекручення, ухил, викривлення

deviigi

Fari, ke io deviu: tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi MkM ; Rafo haste haltigis ŝian parolon, kaj intencis deviigi la babilan tempon [7]; incitistoj alkuras por deviigi la kornhavulon, sed la toreadoro reekstaras, feliĉe nenio grava [8]!
7. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
8. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
beloruse:
адхіліць, зрушыць, скрывіць
ĉeĥe:
odklonit, odklonit, stočit stranou, svést, vychýlit
ĉine:
使轉向 [shǐzhuǎnxiàng], 引 [yǐn], 分散注意 [fēnsànzhùyì]
france:
dévier (tr.), détourner
germane:
ablenken
hebree:
לִסְטוֹת
hispane:
desviar
hungare:
eltérít, letérít, kitérít
japane:
そらす, まげる, かたよらせる, 逸脱させる [いつだつさせる]
pole:
odchylać
slovake:
odkloniť, vychýliť
ukraine:
відхиляти, псувати, розбещувати

devia angulo

FIZ
Angulo formata per la direktoj de la radio antaŭ kaj post la deviado.
beloruse:
вугал адхіленьня
germane:
Ablenkungswinkel
hungare:
kitérési szög
japane:
偏角 [へんかく], ふれの角 [ふれのかど]
pole:
kąt załamania
ruse:
угол отклонения

varianca devio

MATPIV1
(de hazarda variablo `X`) La kvadrata radiko de ĝia varianco ; simb. `sigma(X)`.
angle:
standard deviation
beloruse:
стандартнае адхіленьне
ĉeĥe:
standardní odchylka průměru
ĉine:
标准差 [biāozhǔnchā], 标准偏差 [biāozhǔnpiānchā]
france:
écart-type
germane:
Standardabweichung
hispane:
desviación típica
hungare:
normál eltérés, standard eltérés, szórás
pole:
odchylenie standardowe (zmiennej losowej)
ruse:
стандартное отклонение
slovake:
štandardná odchýlka priemeru

administraj notoj

pri ~a angulo:
    Dubinda vorto. Supozeble temas pri malnova formo de "refrakta
    angulo".
    [MB]
  
pri ~a angulo:
    Se konservi, ŝovi pli bone sub angul', evtl. kiel ekz-o
    [WD]
  
~a angulo: Mankas dua fontindiko.
~a angulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
varianca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.