tradukoj: be cs de en es fr he hu id nl pl ro ru sk tr vo

*kiel

*kielTEZ Vikipedio

1.TEZ
Ekkria kaj demanda adverbo, signifanta „kiamaniere? kiagrade?“: ha, kiel bele! [1]; kiel bela ŝi estas!; kiel vi fartas?; kiel la virino estas nomata? [2].
2.TEZ
Konjunkcio signifanta „sammaniere al, sammaniere ol, samgrade ol, en tia maniero kia, kompare al, same je“ kaj enkondukanta komparon: barakti kiel fiŝo ekster la akvo PrV; la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio FK ; kiel ponardo en mi penetras ĉiu vorto Hamlet ; nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro FK ; ni staras unu apud alia ne kiel fremduloj, sed kiel fratoj [3]; li estas kiel ekzilitaZ; ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj [4]; ŝi kuris kiel rabia Marta ; ni sentas nin kiel samgentanoj [5]; la estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino [6]; kiel esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi [7]; senti sin tute kiel hejme; li komprenas predikon kiel bovo muzikon PrV.
3.TEZ
Identiga konjunkcio signifanta „este“, „estante“, „en sia funkcio de“ ktp: „Mi elektis lin kiel prezidanto“ signifas: „mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto“, aŭ „mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto“ aŭ „mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas“ [8]; „Ŝi estus bona por mi kiel edzino!“ li pensis [9]; elekti la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondoZ; kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado [10]; proponi sin kiel servistinon [11]; li propagandis kiel unua tiujn ideojnZ; kiel rekompencon li petis nur glason da vino; tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo; ni rigardis tion kiel nian devon.
4.TEZ
Nerekte ekkria, demanda aŭ duba konjunkcio kun signifo de maniero aŭ grado: terure, kiel mi volas manĝi [12]; [ŝi faris tion] por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino [13]; antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la [...] problemojn FK ; kiel ajn (kvankam tre) malfacila estas nia tasko, ni persistos; kiel ajn (eĉ se tre) malmulte vi pagos, mi estos kontenta; kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatas al tiu aŭ alia formo de lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu dubus la utilecon mem de tia lingvo EE ; kiel ajn la afero estos, en ĉiu okazo ĝi devos ja ...i [14]; kiel ajn eksterordinare teruraj ŝajnis iaj epizodoj, ili ne povis egali la abomenecon de tio ĉi; venu kiel eble plej baldaŭ (tiel baldaŭ kiel estos eble); mi deziras ĉapelon kiel eble plej malpezan.
5.TEZ
Korelativa konjunkcio respondanta al tiel, tia, tiom: mi estas tiel forta (aŭ: same forta) kiel vi; mi obeos tiel, kiel mi promesis; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [15]; li kuris (tiel), kiel rapide li povis; tiel baldaŭ, kiel ili nur povasZ; ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo [16]; [tio] estas ja pli profita, tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo Hamlet ; neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia [17]; mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi [18]; la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj FK ; li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estasZ; [li havas] tiom same da talento kaj kapablo, kiel mi Marta .

Rim. 1: Ĉar post kiel la verbo estas ofte subkomprenata, oni iam hezitas pri la kazo de la sekvanta substantivo. Por forigi ĉiun dubon, oni nur restarigu la subkomprenatan ideon: mi elektis lin kiel prezidanto (ĉar mi estas prezidanto; la prezidanto estas la sama persono kiel la subjekto); mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton; la prezidanto estas la sama persono kiel la komplemento); mi faros vian idaron kiel polvo de la tero (tiel multenombra kiel estas). [19]
Rim. 2: Se oni volas akcenti, ke la eco montrita de la komparo estas neefektiva, oni uzu prefere kvazaŭ: ni akceptis lin kiel reĝon (ĉar li estas efektive reĝo); ni akceptis lin kvazaŭ reĝon (kvankam li ne estis efektive reĝo).

kielaTEZ

(malofte) (emfaze)
Kia: antaŭ ĉio demandu, kielaj Danoj loĝas en Parizo, de kia speco Hamlet .

kieleTEZ

(emfaze)
Kiel1: kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo [20]; kiele noble li kun vi agadis Ifigenio ; nu, kiele mi ĝin forlasis, mi ne scias, malsana kaj mizera mi estis en la lastaj jaroj [21].

kieloTEZ Vikipedio

Metodo aŭ maniero, per kiu oni faras ion: li volis nepre ekscii detalojn pri la kielo kaj kialo de la vizito [22]; ili estas iel kunligitaj, kvankam la kielo ne estas evidenta (oni ne scias kiel ili estas kunligitaj) [23]; se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj [24].

malkiel

En kontraŭa maniero ol: la ... opinio, ke viroj sentas kaj kondutas malkiel virinoj [25]; malkiel kelkaj teranaj religiuloj, ili ne timas la morton, kaj kiam iu el ili forpasas, neniu funebras [26]; malkiel en Esperanto, la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto [27].

samkielTEZ

En sama maniero kiel: samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj ..., same okazos pri la naciaj lingvoj [28]; samkiel tigroj al regalo la malsatantoj el la kaĝo sin premas [29].

kiel seTEZ

Simile al la okazo ke: estis al ŝi kiel se ŝi paŝus sur akrajn tranĉilojn [30]; mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn DL ; li eksaltis, kiel se oni lin pikus. SIN:kvazaŭ1

estkielTEZ

Kiel3: li faris ĉi tion estkiel patro (en sia funkcio de la patro); ŝi respektis lin estkiel sian patron (ĉar li estis ŝia patro); ni rigardis tion estkiel nian devon (t.e. „ni rigardis tion nia devo“, ne „ni rigardis tion kvazaŭ nian devon“); li lasis la tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton [31]; en kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn [32]; estkiel indicojn oni rajtas uzi ne nur entjerojn [33].

Rim.: PIV kaj PAG proponas por tiu senco strangan vorton estiel, kiun tamen ne eblas rigardi kunmetaĵo aŭ derivaĵo (ĉar ĝia senco ne estas regule derivebla el EST kaj IEL ― „iel“ ja neniam rolas estkiel konjunkcio, kaj la adverbo „este“ egale malkonvenas pro la sama kaŭzo). Malfacilas kompreni, kial PIV kaj PAG ne konsideris la tute regulan kunmeton „estkiel“, analogian al la bone atestita samkiel. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: La supre citita uzo de tiu kunmetita vorto en la Vikipediaj artikoloj ŝajnas nekutima kaj senbezona al mi. Simpla „kiel“, eventuale kun ioma ŝanĝo de la vortordo, tute sufiĉus por esprimi la ideon. [Wolfram Diestel]

tradukoj

anglaj

mal~: unlike.

belorusaj

~: як; ~a: які, які ж; ~e: як, як жа.

ĉeĥaj

~: jak, jako, jakožto, kterak; ~a: jaký; ~e: jak; ~o: způsob; mal~: opačně než; sam~: tak jako tak, taktéž.

francaj

~: comment, comme, de quelle façon, de la façon que, de quelle manière, de la manière que, que; ~a: quel, quelle sorte de; ~e: comment, de quelle façon, de quelle manière; ~o: façon, truc (procédé); mal~: à la différence de, au rebours de; sam~: à l'instar de, de même que, tout comme; ~ se: comme si. ~ ajn: de quelque façon que, de quelque manière que, aussi... que.

germanaj

~: wie (Art und Weise).

hebreaj

~: איך, כיצד, כמה, כ-, כמו, כפי ש-, ככל ש-.

hispanaj

~: cómo, como, de qué forma, de forma que, de qué manera, de manera que; ~a: cuál, qué clase de; ~e: cómo, de qué forma, de qué manera; ~o: forma; mal~: a diferencia de, al contrario de; sam~: al igual que, a semejanza de; ~ se: como si; est~: como tal, tal como. ~ ajn: de alguna forma que, de alguna manera que.

hungaraj

~ 1.: hogyan; ~ 2.: mint; ~ 4.: hogyan, mennyire; ~ 5.: mint; ~a: milyen, mifajta, miféle; ~e: mi módon.

indoneziaj

~ 1.: bagaimana, begitu; ~ 2.: sebagaimana, seperti; ~ 3.: sebagai.

nederlandaj

~: hoe.

polaj

~: jak, jako, w jaki sposób, tak jak; ~a: co za; ~e: jak; ~o: sposób; mal~: przeciwnie do, odwrotnie jak; sam~: tak samo jak; ~ se: jakby; est~: takie jak.

rumanaj

~: ca, cum, asemenea, în ce fel; ~a: ce favoare; ~e: cum; ~o: mod; mal~: contrar, contrariul; sam~: cum ar fi; ~ se: ca; est~: ca atare.

rusaj

~: как; ~a: какой, какой же; ~e: как, как же; mal~: в отличие от, в противоположность; sam~: так же, как; ~ se: как если бы.

slovakaj

~: ako; ~a: aký; ~e: akože; ~o: spôsob; mal~: opačne než; sam~: tak ako tak, taktiež.

turkaj

~: neden, niçin, nasıl; ~o: biçim, hal, tarz, tavır, görünüş; sam~: aynı, tıpkı; ~ se: sanki.

volapukaj

~ 1.: kibid; ~ 2.: äslik; ~: äs.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Obadja 1:16
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:1
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 7a, La Revuo, 1907, februaro
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
10. N.V. Gogol, tr. Zamenhof: La revizoro, 2:8
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
17. Jean-Baptiste Poquelin Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 13:16
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 26:17
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
23. Monato, , Donald Broadribb: Nova Maigret-romano, 2008
24. Monato, , Dimitar Haĝiev: Pri la sigloj, 2006
25. Christian Declerck: Aŭdace honesta romano (Eli Urbanová, Hetajro dancas), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
26. Monato, , Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
27. Monato, , Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo, 2014
28. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ‐ Neŭtraluloj
29. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
31. Vikipedio, Granda Malordo (Rusio)
32. Vikipedio, Usklo
33. Vikipedio, Asocia tabelo

~: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.


[^Revo] [kiel.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.32 2018/01/16 20:10:15 ]