*forĝ/i PV

*forĝi

(tr)
1.
TEK Prilabori metalon per fajro kaj martelo, precipe feron kaj ŝtalon: forĝi kradon, hufferon; kandelabro forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj [1]; faru du kerubojn el oro per forĝa laboro [2]; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn [3]; forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero [4]; arestitoj enforĝitaj per katenoj FK ; forĝu feron dum ĝi estas varmega (uzu okazon ĝustatempe) PrV .
2.
(figure) Pene formi: vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn [5]; ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton PrV ; Stalin nun ĉesis toleri liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj […] forĝante la karakterizaĵojn de tutsoveta patriotismo EeP .
angle:
forge
beloruse:
каваць
ĉine:
[duàn], 鍛造 [duànzào], 錘打 [chuídǎ]
france:
forger
germane:
schmieden
hispane:
forjar
hungare:
kovácsol
japane:
鍛える [きたえる], 鍛造する [たんぞうする], 鍛錬する [たんれんする], 鍛え上げる [きたえあげる]
nederlande:
smeden
portugale:
forjar, bater (ferro)
ruse:
ковать
ukraine:
кувати

forĝejo

Loko ekipita por forĝado: jen ni estas antaŭ la forĝejo, kie la fajro brulas kaj la duonnudaj viroj frapas per la marteloj tiel, ke la fajreroj saltas malproksimen ĉirkaŭen [6]; [li] venis en forĝejon, metis la tornistron […] sur la amboson kaj petis […], ke ili martelu [7]; li konstruis por si forĝejon proksime al la maro, sed longdistance for de Borg [8].
beloruse:
кузьня
france:
forge
germane:
Schmiede
japane:
鍛冶屋 [かじや]
ukraine:
кузня

forĝisto

Metiisto kiu forĝas metalajn aĵojn: li forkondukis ĉiujn […] ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn [9]; la forĝisto subforĝis la ĉevalojn [10]; la maljuna forĝisto batis la ambosorandon per gvidmarteleto [11].
beloruse:
каваль
ĉine:
鐵匠 [tiějiang]
france:
ferronnier, forgeron
germane:
Schmied sub~i: beschlagen (Huf).
hispane:
herrero
japane:
鍛冶屋 [かじや]
ukraine:
коваль

alforĝi

(tr)
1.
Fiksi al io per forĝado: alforĝi maningon al sabro; tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj [12].
2.
(figure) Senmovigi ĉe iu loko, daŭre restigi: li bone scias, ke mi lin amas […] kion pli mi povus fari? ĉu mi mem devas alforĝi lin per ia aparta atento? FK ; la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazaŭ alforĝis lin al la tero FK ; personoj alforĝitaj al la lito de morto VivZam ; rabisto […] alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj [13]; kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn Marta ; la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo Marta ; tiu objekto […] alforĝis al si la rigardon de Marta Marta . VD:alglui, alkateni, fiksi, firmigi, rigidiĝi, ŝtonigi2
beloruse:
прыкаваць
france:
2. attacher (à), clouer (à) (immobiliser), immobiliser
germane:
2. anketten, fesseln, versteinern
hungare:
1. rákovácsol 2. odaköt (átv.), odaszegez (átv.)
japane:
かしめる
nederlande:
vastsmeden
ruse:
приковать
ukraine:
приковувати (тж перен.)

kunforĝi

(tr)
1.
Kunigi per forĝado.
2.
(figure) Firme kaj daŭre kunigi: Al la amiko saĝe elektita / Kunforĝu vin en fera fideleco Hamlet . VD:alglui, alligi.
beloruse:
скаваць
ĉine:
使結合 [shǐjiéhé]
germane:
zusammenschmieden
hungare:
összekovácsol
japane:
鍛接する [たんせつする], たたいて接合する [たたいてせつごうする], 固く結びつける [かたくむすびつける]
nederlande:
samensmeden
ruse:
сковать
ukraine:
сковувати

administraj notoj