1uragan/o PV

uragano

1.
MET Fortega detruema ventego: unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure [1]; mi sciis, ke baldaŭ leviĝos terura uragano kun alfluego, kiu trafos neatendite ĉiujn tiujn kompatindajn homojn [2]; la timo atakos vin kiel uragano [3]; la uragano disŝiradis la ĝardenon MkM . VD:ciklono, ŝtormo, tempesto, tornado
2.
(figure) Io fortega, konfuza aŭ bruega kiel uragano: ekbruis sonoj de trombonoj […] uragano de plenaj, majestaj tonoj [4]; uragano de terura premego bolis en mi FdO ; [malgraŭ] la […] uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon Hamlet .
angle:
hurricane
beloruse:
ураган
ĉeĥe:
orkán, uragán, vichřice
finne:
hirmumyrsky
france:
ouragan
germane:
Orkan
hispane:
huracán
hungare:
orkán
itale:
uragano
japane:
大暴風 [だいぼうふう], 颶風 [ぐふう], , あらし
katalune:
huracà
nederlande:
orkaan
pole:
huragan, orkan
portugale:
furacão
ruse:
ураган, буря
slovake:
uragán, víchor
svede:
orkan
ukraine:
ураган, буря

uragana

1.
Rilata al uragano: atakis nin […] uragana vento, kiu estas nomata Eŭrakilo [5]; la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo MkM .
2.
Simila al uragano: li havas tiel uraganan ĥarakteron [6]; kun la morto [lia] mallonga kaj uragana regado finiĝis tiel malfeliĉe [7]; post uragana juneco, li rifuĝis en monaĥejon IKr ; epoko tre streĉita, preskaŭ uragana Ret . SIN:impetega, ŝtorma, torentaVD:verva
beloruse:
ураганны
germane:
orkanartig 2. stürmisch, furios
hispane:
huracanado
hungare:
orkánszerű
japane:
暴風の [ぼうふうの], 嵐のような [あらしのような], 激しい [はげしい]
katalune:
huracanat
nederlande:
orkaanachtig
pole:
huraganowy
ruse:
ураганный
ukraine:
ураганний

uragani

(ntr)
Furiozi kiel uragano: ĉu hajlos, ĉu neĝos, ĉu uraganos, mi nepre estos tie KKl .
beloruse:
буяніць (нібы ўраган), шалець
ĉeĥe:
zuřit jako uragán
finne:
riehua, myrskytä, raivota
germane:
toben, stürmen
hungare:
tombol
japane:
荒れ狂う [あれくるう]
katalune:
aïrar-se, enfellonir-se
nederlande:
als een orkaan te keer gaan
ruse:
бушевать, неистовствовать
slovake:
zúriť ako uragán
ukraine:
бушувати, шаленіти

administraj notoj