8bend/o PVEF

bendo

1.
Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj: kun peno mi distingas ankaŭ paron da kruroj kaj piedoj, vinditaj per malpuraj linĉifonoj, ligitaj per bastobendo [1]; posttagmeze ili montras al mi kiel alkudri antaŭtukan bendon [2]; piedoj, vinditaj per malpuraj linĉifonoj, ligitaj per bastobendo [3]; Ĝoja montris la larĝan ruĝan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia [4]; la kastela turo estas ĉirkaŭvolvita de blanka bendo, simbolo de la paco [5]; li tiris mezurbendon el sia poŝo [6]; li ne plu estis rekonebla, nur ke li anis en la popola milico, ĉar estis brakbendo sur lia mantelo [7]; ne eblas returni la [video-]bendon aŭ reĝisori denove iun epizodon, kiu estis fuŝe ludita [8]; emocioj, geniaĵoj kaj perfidoj, ĉio ĉi povas esti entenata de kelkaj metroj da magneta bendo [9]. VD:banderolo, okulkovrilo, rubando, strio3, vindo, zono1
Rim.: Laŭ BL: (en la geografiaj esprimoj: ekzemple bendo de Gazao) ankaŭ eblas diri strio; (se temas pri ŝtofo) ankaŭ eblas diri rubando.
2.
FIZTEL Difinita mallarĝa parto de la elektromagneta spektro: [ni] renkontiĝis sur la dumetra fm-bendo por radioamatoroj [10]; la blua-verda bendo de la spektro [11]; ene de tiu oceano de ondolongoj, ene de et-eta bendo 300-nm larĝa, la homa vidkapablo povas distingi proksimume 7200 kolorojn [12]; oni dissendas la alŝutajn signalojn en specifa frekvencbendo, kiujn ricevas sursatelitaj transponiloj por resendi alifrekvence la signalon en la deŝuta direkto al la klientoj [13].
1. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, unua libro, ĉapitro 9a
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 13
5. Monato, Aŭstrio: De perforto al paco
6. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 10
7. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
8. Monato, La peko de Ros
9. Monato, Alberto García Fumero
10. Norbert Müller: Kiel mi venis al Esperanto
11. Artefaritaj (arte faritaj) koloroj, Internacia Kongresa Universitato, 20 – 27 de julio 2019, p. 63
12. Meĥanismo de la homa kolora vidkapablo, Internacia Kongresa Universitato, 20 – 27 de julio 2019, p. 55
13. Vikipedio, Satelita televido
angle:
tape frekvenc~o: frequency band.
beloruse:
стужка
ĉeĥe:
proužek, pásek, páska
ĉine:
胶带 [jiāodài], 卷带 [juǎndài]
france:
bande (de tissu etc.)
germane:
Band mezur~o: Maßband. frekvenc~o: Frequenzband.
hebree:
סרט
hispane:
banda, cinta
hungare:
szalag, sáv
japane:
ひも, テープ [てーぷ], 帯 [たい], バンド [ばんど], タイヤ [たいや], 帯飾り [おびかざり]
nederlande:
band
nepale:
दल
pole:
taśma
portugale:
fita
rumane:
curea
ruse:
лента
slovake:
frekvenčné pásmo
tibete:
འདོགས བཏགས གདགས ཐོགས་
ukraine:
стрічка, бинда, стьожка, стрічка, плівка (для зйомки, запису)

surbendigi

(tr)
Registri ion sur bendo, ekzemple bildojn sur filmo, sonojn sur magneta bendo: se […] vi surbendigos cent horojn da spontana esperanto, […] vi rimarkos ke „ci“ ne aperas [14].
angle:
record, tape, tape record
beloruse:
запісваць на стужку
ĉeĥe:
natočit na magnetofonový pásek
ĉine:
磁带录音 [cídàilùyīn]
france:
enregistrer (sur bande)
germane:
aufnehmen (auf ein Band)
hispane:
grabar, registrar
japane:
録音する [ろくおんする]
nederlande:
opnemen (op band)
pole:
nagrywać na taśmie
portugale:
gravar (em fita)
ruse:
записывать (на магнитную ленту)
slovake:
nahrať na magnetofónovú pásku
ukraine:
записувати на плівку, робити магнітофонний запис

surbendigilo

Maŝino, kiu povas registri fenomenon per markoj sur bendo, ekzemple sonojn aŭ bildojn sur magneta bendo: mi ofte aŭdis homojn diri „surbendigilo“ anstataŭ la oficiala „magnetofono“ [15].
angle:
tape recorder
beloruse:
магнітафон
ĉine:
記錄器 [jìlùqì]
france:
enregistreur (à bandes), magnétophone (à bandes)
hispane:
grabadora (de cinta), magnetofón
nederlande:
bandopnemer
pole:
rejestrator (zapisujący na taśmie magnetycznej), magnetofon, wideo (nagrywarka)
portugale:
gravador (de fita), magnetofone
ruse:
магнитофон

glubendo

EBV
Maldika bendo kun unu glua flanko, uzata por fermo de pakaĵo, ŝtopo de fendoj...: nek magneta fiksilo, nek glubendo efikas [16] la centra poŝtejo ne akceptas ordinaran glubendon [17]. SIN:diakilo
16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Spiona rondo
17. Filippo: Moderna poŝto, Monato, 2006/04, p. 18
angle:
adhesive tape, tape
beloruse:
клейкая стужка
ĉeĥe:
lepící páska
ĉine:
单面胶 [dānmiànjiāo], 胶粘带 [jiāoniándài], 絕緣膠布 [juéyuánjiāobù]
france:
bande adhésive, scotch
germane:
Klebeband
hispane:
cinta adhesiva, papel celo
japane:
粘着テープ [ねんちゃくテープ], セロテープ
nederlande:
kleefband
pole:
taśma samoprzylepna, przylepiec
rumane:
bandă adezivă
slovake:
lepiaca páska
turke:
bant
ukraine:
липка/клейка стрічка

sonbendo

TEK Magneta bendo uzata por registrado de sonoj, de teksto aŭ muziko ekzemple: diversaj sonbendoj kun paroladoj, prelegoj, monologoj, teatraĵoj [18]; la Magnetofona servo de UEA vendas multajn sonbendojn de poetoj, kiuj laŭtlegas la proprajn poemojn [19]; la esploroj ampleksas kelkajn sonbendojn de diversaj kongresoj, kelkajn kasedojn [20].
angle:
magnetic tape, tape
beloruse:
магнітная стужка (для гуказапісу), магнітафонная стужка
ĉeĥe:
magnetofonový pásek
ĉine:
录音带 [lùyīndài], 音带 [yīndài]
france:
bande sonore
germane:
Tonband
hispane:
cinta magnética, cinta de casete
japane:
録音テープ [ろくおんテープ]
nederlande:
geluidsband
pole:
taśma magnetofonowa
slovake:
magnetof. páska, zvuková páska
ukraine:
плівка/стрічка для запису

transportbendo, rulbendo

Granda fermita bendo moviĝanta sur ruloj por transporti objektojn: homoj metas siajn manpakaĵojn sur la transportbendon [21]; rulbendoj transportas la plantojn el manoj al kamionoj [22].
21. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
22. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
angle:
conveyor belt
beloruse:
канвэеерная стужка, стужка транспарцёра
france:
bande transporteuse
germane:
Fließband, Förderband
pole:
taśma szpulowa, taśma przewodowa

vidbendo

KINTEK Videbendo: sub la titolo Vidbendoj proponiĝas al la leganto videokasetoj [23].
23. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
angle:
video tape, videotape
beloruse:
відэастужка
ĉeĥe:
videopásek
ĉine:
录影带 [lùyǐngdài], 卷带 [juǎndài]
france:
bande vidéo
germane:
Video(-band)
hispane:
cinta de vídeo, videocasete
japane:
ビデオテープ [びでおてーぷ]
nederlande:
beeldband, videoband
pole:
taśma wideo
ruse:
видеолента
slovake:
videopáska
ukraine:
відеоплівка, відеострічка

videbendo, videobendo

KINTEK Magneta bendo por registro de bildoj: uzi la videbendojn rajtas nur […] seminarigvidantoj, aprobitaj de IEI [24]; kaj koloraj fotoj kaj videobendoj estas malfacile konserveblaj [25]. SIN:vidbendo
24. K. Smidéliusz: Nova vidbend-serio de IEI, [2004?]
25. Lao Ke: Fotoj novaj kaj malnovaj, [2009?]
angle:
video tape, videotape
beloruse:
відэастужка
france:
bande vidéo
germane:
Video(-band)
hispane:
cinta de vídeo, videocasete
japane:
ビデオテープ [びでおてーぷ]
nederlande:
beeldband, videoband
pole:
taśma wideo
ruse:
видеолента

administraj notoj

pri ~o:
     Kvankam la limoj de la respektivaj semantikaj
     kampoj de "bendo", "rubando","strio" ne estas
     perfekte klaraj, necesas aldoni almenaŭ la
     ofte uzatajn derivaĵojn:
     * frekvencobendo,
     * bendlarĝo,
     * magneta bendo.
         Ŝajnas, ke la radiko estas dediĉita precipe al
     teĥnikaj uzoj. (MB)