1kaŭĉuk/o JED
kaŭĉuko
-
Elasta gumo,
poliizopreno, produktita aŭ el la laktosuko de kelkaj
tropikaj arboj aŭ lianoj aŭ ĥemie produktita,
vulkanizite (vd gumo2)
uzata or pneŭoj, plandoj ktp:
sulfurkaŭĉuko
(kaŭĉuko prilaborita per sulfuro, kaj pli malmola ol
la kruda, vd vulkanizi);
elasta kiel kaŭĉuko
[1];
ŝi turniĝis kaj signis per siaj kaŭĉukgantaj manoj, ke mi proksimiĝu
[2];
ŝiaj piedoj iĝis molaj, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko
[3];
la plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj
[4];
policistoj pafis kaŭĉukokuglojn kaj ĵetis larmigajn gasbombojn al la protestantoj
[5].
gutaperko
1.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
3. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo, 2007
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La 92-a elsendo de Varsovia Vento
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
3. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo, 2007
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La 92-a elsendo de Varsovia Vento
- angle:
- rubber
- beloruse:
- каўчук
- bulgare:
- каучук
- ĉine:
- 橡胶 [xiàngjiāo], 胶 [jiāo], 天然橡胶 [tiānránxiàngjiāo]
- france:
- caoutchouc
- germane:
- Kautschuk
- hispane:
- caucho
- hungare:
- gumi, kaucsuk
- katalune:
- cautxú
- nederlande:
- rubber
- perse:
- کائوچو
- pole:
- kauczuk
- ruse:
- каучук, резина
- ukraine:
- каучук, ґума
kaŭĉuka
-
El kaŭĉuko:
longforma kuvo el stano, en kiu pendis longa kaŭĉuka tubo venanta el la muro
[6];
la berlina asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de kaŭĉukaj pneŭmatikoj
Metrop
;
la laboristino ekridas, suprenfaldas sian puloveron, malkroĉas siajn kaŭĉukajn
mamojn kaj ĵetas ilin en la paperkorbon
[7].
elasta
6.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En ĉiu brusto estas sia gusto
7. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, En ĉiu brusto estas sia gusto
- angle:
- rubber
- beloruse:
- каўчукавы
- germane:
- Kautschuk-
kaŭĉukarbo

- Arbo el sudameriko (Hevea brasiliensis) el familio eŭforbiacoj, el kies laktosuko oni produktas kaŭĉukon: en la 19-a jarcento, tiu institucio grave influis la kulturon de heveo – la kaŭĉukarbo – kiu ĝis tiam estis trovebla nur en Sudameriko [8].
8.
La plej granda forcejo en la mondo, Esperanta Retradio, 2018-05-30
9. Vinayaraj, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hevea_brasiliensis_23.JPG
9. Vinayaraj, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hevea_brasiliensis_23.JPG
- angle:
- rubber tree
- france:
- arbre à caoutchouc
- germane:
- Kautschukbaum
- latinece:
- Hevea brasiliensis
administraj notoj
~arbo
:
Mankas verkindiko en fonto.