*stang/o

*stango

TEK Ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el fortika materialo: faru la stangojn el akacia ligno [1]; metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili [2]; armi sin per […] stango de lanco [3]; dikaj feraj stangoj estis antaŭ la fenestroj [4]; ŝi estis maldika kiel stango [5]; la ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen [6]; la giganto […] prenis grandan feran stangon kaj per unu bato disrompis la liton [7]; inter tri-kvar domoj, estis starigita stango, alta kiel masto, kaj sur ĝia pinto pendis florkronoj kaj rubandoj, tio estis la Maja stango [8]. SUB:fosto, masto, paliso, ŝtipo, trabo
angle:
rod, pole
beloruse:
шост, столб, жэрдка, штанга
bulgare:
прът, стълб
ĉeĥe:
bidlo, klanice, ráhno, sochor, tyč, žerď
ĉine:
[gāo], 杆 [gān], 棍子 [gùnzi], 竿 [gān]
france:
barre
germane:
Stange
hispane:
barra, barilla
hungare:
rúd, pózna
japane:
[ぼう], さお, 柱 [じゅう]
nederlande:
stang, paal
pole:
drąg, sztaba, sztanga, tyczka
ruse:
шест, столб, жердь, штанга
slovake:
bidlo, tyč, žrď
ukraine:
тичина, штанґа, прут, палка, жердина, древко, флаґшток, віха, вішка, вудлище, важіль, стовп

stangeto

Peco el iu ajn fortika materio, kiu multe pli longas ol dikas: mi vidis inter la militakiraĵo […] unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj [9]; mi komencis pripensadi, kiujn historiojn oni povas ligi kun kolbasa bastoneto, kaj baldaŭ en mia kapo turniĝadis nur bastonetoj, stangetoj kaj najloj [10]; en malnovan rompitan lignan ŝuon […] la knabo starigis […] stangeton kiel maston [11]; miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de l’ stangetoj... ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion QuV ; li konstruis tendon […] el stangetoj kaj malnovaj sakoj InfanTorent2 ; skrapeti la ungojn per pinta stangeto VRA . SUB:bastono, vergo
angle:
stick
beloruse:
прут, жэрдачка, палка
bulgare:
прът, пръчка
ĉeĥe:
tyčinka, špejl
ĉine:
[gǎn], 桿 [gǎn]
france:
tige
germane:
Stab, Stängel
hispane:
barilla
hungare:
pálca
japane:
[ぼう]
nederlande:
staafje
pole:
patyk
ruse:
прут, жёрдочка, палка
slovake:
tyčinka
ukraine:
паличка, жердинка, прутик

flagstango, flagostango

Alta stango kiu supre tenas flagon: li havis flagstangon kaj hisis la svedan flagon ViV ; nacia flago [estas] kutime portata ĉe la posta flagstango aŭ ĉe la pinto de gafo sur la postmasto MortulŜip ; ĉe la enirejo de IKEA staras du flagstangoj, unu kun la flago de Svedio, unu kun tiu de Rusio [12].
12. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
angle:
flagpole
beloruse:
флагшток
ĉine:
旗杆 [qígān], 杠 [gāng], 旗杆 [qígǎn], 旗桿 [qígǎn]
france:
mât de drapeau
germane:
Fahnenstange
pole:
drzewce
ruse:
флагшток
ukraine:
флагшток

hokstango

Bastono kun hoko ĉe la ekstremaĵo: laboranto kaptis per hokstango la dikan ŝnuron pendantan je mia talio kaj tiris min sur la bordon [13]; li ordonis, ke Koonen forŝovu de la bordo per hokstango ladujojn, de jaro al jaro ĵetitajn de ili en la maron apud la ŝirmejo [14]; la hokstangisto, kiu staras ĉe la antaŭo, [la barkon] foririgu de la ŝipflanko per sia hokstango [15].
13. Cheng Weidong: Fotisto raportanta Tibeton , Sincereco de Tibet-nacianoj
14. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj , ĉapitro 4a
15. red. M. Rollet De L'Isle: Provo De Marista Terminaro , VI. ‐ Manovro De La Barkoj
angle:
gaff, hooked pole
beloruse:
багор, бусак
bretone:
bazh-krog, goaf (bazh-krog)
ĉeĥe:
tyč s hákem
france:
gaffe (perche avec crochet)
germane:
Hakenstange
hungare:
kampósbot
itale:
gaffa (mar.), raffio
japane:
鉤竿 [かぎざお]
katalune:
gafa
nederlande:
hengel
pole:
bosak, oścień, osęka
ruse:
багор
slovake:
tyč s hákom
ukraine:
багор

levstango

TEK Stango, kiun oni ŝovas sub pezaĵon, mezlonge apogas, kaj ekstreme subpremas por levi la pezaĵon; levilo1: kvazaŭ mi povus kaŝi […] levstangon sub palpebro [16]!
angle:
crowbar, lever
beloruse:
вагар (прылада), рычаг
bulgare:
лост
ĉeĥe:
páka, zvedací páka
ĉine:
杠杆 [gànggǎn], 槓桿 [gànggǎn], 撬棍 [qiàogùn], 撬棒 [qiàobàng], 撬杠 [qiàogàng], 撬槓 [qiàogàng]
france:
levier
germane:
Hebel, Brechstange
japane:
てこの棒 [てこのぼう]
pole:
łom, dźwignia
ruse:
рычаг
slovake:
zdvíhacia páska
ukraine:
важіль, підойма

rostostango

KUI Stango per kiu oni trapikas manĝaĵopecojn aŭ tutan beston, kaj kiun oni turnas super fajro por kuiro: cervo kun majesta kornaro troviĝis sur rostostango kaj malrapide estis turnata inter du dehakitaj abioj [17]; leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango [18]; dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange CKv .
angle:
spit, turnspit
beloruse:
ражон, пожаг, сьпічак
bulgare:
шиш
ĉeĥe:
jehlový rošt
france:
broche (cuisine)
germane:
(Brat-)spieß
japane:
焼き串 [やきぐし]
pole:
rożen
ruse:
вертел
slovake:
ihlový rošt
ukraine:
рожен

ŝargostango PIV2

HISMIL Fera stangeto, per kiu iam (ĝis la mezo de la 19-a jc) oni enŝovadis pafaĵon en la tubon de fusilo: la soldatoj preskaŭ finis reŝargi, ĉiuj metalaj ŝargostangoj ekbrilis subite en la sunlumo dum ili estis tiritaj el la tuboj, turnitaj en la aero, kaj ŝovitaj en siajn ingojn [19].
19. Ambrose Bierce, tr. Russ Williams: Okazaĵo ĉe la ponto super la rivereto Strigo, La Ondo de Esperanto, №277 (2017:11)
angle:
ramrod
beloruse:
шомпал, штэмпель (зброі)
ĉine:
严格执行纪律者 [yángézhíxíngjìlǜzhě], 嚴格執行紀律者 [yángézhíxíngjìlǜzhě], 推弹杆 [tuīdàngān], 推彈杆 [tuīdàngān], 生硬 [shēngyìng]
germane:
Ladestock
japane:
朔杖 [さくじょう]
pole:
wycior
ruse:
шомпол
ukraine:
шомпол

velstango

MAR Iu el la stangoj al kiu estas fiksata velo (bumo, gafo, jardo): la ŝipo […] fariĝis granda, belega, kun silkaj veloj kaj oritaj velstangoj [20]. ni levis tiom da veloj, kiom niaj velstangoj povis elporti Rob ; ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson Rob ; velstangaro de velŝipo [21]. VD:masto, rigilo
angle:
spar
beloruse:
рэя
bulgare:
рея
ĉeĥe:
ráhno
france:
mât
germane:
Spiere, Rah
hispane:
mástil
hungare:
vitorlafa, árbocfa
japane:
帆桁 [ほげた], ヤード
pole:
reja
portugale:
mastro
ruse:
рея
slovake:
rahno

administraj notoj

lev~o: Mankas dua fontindiko.