*fost/o

*fosto

1.
Trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale starigita por subteni ion kaj uzata en ĉarpentado: ambaŭflankaj fostoj de pordo, fenestro, de portebla ŝtupetaro; skribu [tiujn vortojn] sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj [1]; li […] kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj kaj levis ilin kune [2]; li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj [3]; nia domo estis kungluita el argilo, sed la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj, kiuj estis trovitaj sur la loko de konstruado mem [4];
2.
Libere staranta trabo el ligno, metalo aŭ alia firma materialo, vertikale fiksita en la tero por porti vojsignojn, elektrajn dratojn k.s.: montra fosto de vojkruciĝo; fostoj de ferfadena barilo; enakvaj fostoj por subporti konstruaĵon; butikisto […] fiksis ŝtelinton al lanterna fosto en la plej vizitata placo de la urbo [5]; rekonfostoj […] el alta trabo, kun sur ĝi tridimensia objekto tre facile rekonebla por infanoj, kiel ruĝa dometo aŭ flava banano [malaltigis] la kvanton de perditaj infanoj Ekde la enkonduko de la fostoj sur la flandraj strandoj, la kvanto de perditaj infanoj draste malaltiĝis, ĉar la junuletoj multe pli facile povas orientiĝi [6]; ventogeneratoroj kun siaj gigantaj fostoj kaj grandegaj aloj ne havas la ĉarmon de nederlandaj ventmueliloj [7]. VD:stango, paliso, masto, turo1
angle:
1. upright support, vertical support, upright beam, prop, pier 2. post, pole
beloruse:
1. стаяк, вушак 2. слуп
bulgare:
1. кол 2. стълб
ĉeĥe:
fošna, kůl, pilota, sloup, trám
ĉine:
2. [zhí], 高跷 [gāoqiāo], 桩 [zhuāng], 竿 [gān]
france:
poteau, montant (pièce verticale de soutien)
germane:
1. Pfosten 2. Pfahl
hispane:
poste
hungare:
1. oszlop, dúc 2. cölöp, cövek
japane:
[じゅう], くい, 標柱 [ひょうちゅう], 電柱 [でんちゅう]
nederlande:
paal
pole:
słup, pal
portugale:
poste, estaca, mourão
ruse:
1. стояк, косяк 2. столб
slovake:
podperný trám, zárubňa
ukraine:
стовп, паля, стояк, косяк, одвірок, лутка

administraj notoj