*baston/o PV

*bastono

Stangeto, ĝenerale ligna, kiu utilas por sin apogi, por bati aŭ kiel insigno: Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn [1]; li etendis la pinton de la bastono […] kaj trempis ĝin en la mielĉelaro [2]; vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston [3]; vojkamarado, kiu havis sian bastonon en la mano kaj la tornistron sur la dorso [4]; apoga bastono [5]; abata bastono [6]; balaila bastono [7]; blindula bastono [8]; magia bastono (sorĉbastono) [9]; polica bastono [10]; teleskopa bastono [11]; por praktiki bastonmarŝadon oni bezonas paron da taŭgaj bastonoj, tiel altaj kiel 7/10 de la korpo [12]; kiu bati deziras trovas bastonon PrV (vd rabia3); lambastono, bastono de policano, de marŝalo; ĵeti bastonon en la radon (estigi malhelpaĵojn) PrV . VD:kano, lato, paliso, trabo, vergo
afrikanse:
stok
albane:
shkop
amhare:
ዱላ
angle:
stick, cane, rod, baton, walking stick balaila ~o: broom stick.
arabe:
عصا
armene:
քարտ
beloruse:
палка, кій, трысьціна, жазло
bengale:
লাঠি
birme:
တုတ်
bulgare:
пръчка, бастун
ĉeĥe:
hůl
ĉine:
[zhàng], 警棍 [jǐnggùn]
dane:
stick
eŭske:
makila
france:
bâton ĵeti ~on en la radon: mettre un bâton dans les roues.
galege:
vara
germane:
Stock, Stab, Stecken apoga ~o: Gehstock, Stütze. abata ~o: Krummstab, Abtsstab. balaila ~o: Besenstiel. blindula ~o: Blindenstock, Langstock. Schlagstock, Gummiknüppel. teleskopa ~o: Teleskopstock, Ausziehstock. ~marŝado: Nordic Walking.
guĝarate:
લાકડી
haitie:
bwa
haŭse:
sanda
hebree:
מקל
hinde:
छड़ी
hispane:
bastón
hungare:
bot, pálca
ide:
bastono
igbe:
mkpisi
irlande:
bata
islande:
stafur
japane:
[ぼう], 杖 [つえ]
jave:
kelet
jide:
שטעקן
kanare:
ಸ್ಟಿಕ್
kartvele:
ჯოხი
kazaĥe:
таяқ
kimre:
ffon
kirgize:
таяк
kmere:
ឈើ
koree:
스틱
korsike:
bastone,
kose:
intonga
kroate:
štap
kurde:
dar
latine:
lignum abata ~o: baculum pastorale.
latve:
nūja
laŭe:
ໄມ້
makedone:
стап
malagase:
tapa-kazo
malaje:
kayu
malajalame:
വടി
maorie:
tokotoko
marate:
स्टिक
monge:
pas
mongole:
мод
nederlande:
stok, staf
nepale:
छडी
njanĝe:
ndodo
okcidentfrise:
stôk
panĝabe:
ਸਟਿੱਕ
paŝtue:
لښته
pole:
laska, pałka, laga, kij
portugale:
bastão
ruande:
inkoni
rumane:
baston
ruse:
палка, посох, трость, жезл
samoe:
lᗑʻau
sinde:
لٺ
sinhale:
කෙවිටේ
skotgaele:
maide
slovake:
palica
slovene:
palica
somale:
ul
ŝone:
rutanda
sote:
thupa
sunde:
iteuk
svahile:
fimbo
taĝike:
чӯб
taje:
ติด
tamile:
குச்சி
tatare:
таяк
telugue:
స్టిక్
turke:
baston
ukraine:
палиця
urdue:
چسپاں
uzbeke:
tayoq
vjetname:
thanh
zulue:
uthi

bastoni

(tr)
Bati per bastono: ilia reĝo […] mem bastonis siajn regnanojn (suferigis sian popolon) [13]; li ordonis bastoni la amasojn [14]; (figure) fremdan dorson bastoni ― ankaŭ sian doni (toleru mem, per kio vi aliajn traktas) Prv .
angle:
club (someone or something)
beloruse:
біць палкай
bulgare:
удрям с пръчка
ĉeĥe:
bít holí
france:
bastonner
germane:
Stockschläge verabreichen, verprügeln
hebree:
להכות במקל
hungare:
megbotoz
ide:
bastonagar, bastonbatar
japane:
棒で叩く [ぼうで たたく]
nederlande:
met eens stok slaan
pole:
bić kijem, wymierzać kije, dawać kije
ruse:
бить палкой
slovake:
byť palicou
ukraine:
бити палицею, лупцювати, дубасити, шмагати (і т. п.)

bastoneto

FIZL Ĉelo3 de la retino sensema al intenso de lumo, tiel nomata pro sia formo: la malhel-adaptita vido estas bazita sur la lumabsorbo far la retina purpuraĵo entenata en la eksteraj segmentoj de la bastonetoj [15]. VD:konuseto
15. J. Ségal, trad. A. Albault: Elementoj de Teorio pri la Vido de la Koloroj, Scienca Revuo, 1953, 5:17-18, p. 8a-20a
angle:
rod (photoreceptor cell)
beloruse:
палачка, пруток (клетка ў воку)
france:
bâtonnet (cellule visuelle)
germane:
Stäbchen (Zelle)
japane:
桿体細胞 [かんたいさいぼう]
nederlande:
staafje (lichtgevoelige cel)
tibete:
སྦྱུག་པ་
ukraine:
паличка, тростина

*lambastono

MED Bastono kun transversa trabeto, sur kiu maljunulo aŭ irhandikapito sin apogas por paŝi: ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono [16]; la maljunulino ridis kaj kontenta saltis malgraŭ la lambastono [17]; maljuna virino kun lambastonoj enlamis sur la korton [18].
angle:
crutch
beloruse:
кій, трысьціна
bulgare:
патерица
ĉeĥe:
berla
ĉine:
叉木 [chāmù], 叉状架 [chāzhuàngjià], 放置脚跟的部份 [fàngzhìjiǎogēndebùfen]
france:
béquille, canne anglaise
germane:
Krücke
hispane:
muleta
hungare:
mankó
japane:
松葉杖 [まつばづえ]
nederlande:
kruk (hulpmiddel bij het lopen)
pole:
laska, kula (inwalidzka)
slovake:
barla
ukraine:
милиця, костур

manĝbastoneto, manĝbastono

Manĝilo pare uzata por pinĉe preni pecojn de manĝaĵoj; haŝio: la antikvaj libroj notas, ke manĝbastonetoj aperis antaŭ pli ol 1 000 jaroj [19]; „ni manĝu!“ Kwang diris, indikante per manĝbastonoj la bovlojn kaj pladojn arĝentajn sur la tablo [20].
19. Ĉina Radio Internacia: Manĝbastonetoj—Mirinda Manĝilo, [vidita en 2011]
20. R. Van Gulik, trad. B. Harris: La Ĉerkoj de la Imperiestro, [2004]
angle:
chopstick
beloruse:
палачка для ежы
bulgare:
пръчици за хранене
ĉine:
筷子 [kuàizi]
dane:
spisepinde
france:
baguette (couvert de table)
germane:
Essstäbchen
japane:
[はし]
koree:
젓가락
makedone:
стапчиња за јадење
nederlande:
eetstokje
perse:
چاپستیک
serbe:
штапићи за јело
taje:
ตะเกียบ
vjetname:
đũa

montbastono

Longa bastono kun fera pinto uzata por faciligi grimpadon ĉe montoj: Mi estas nur gvidisto sur deklivo Kruta, // kun ŝnuro kaj montbastono [21].
beloruse:
альпэншток
ĉeĥe:
turistická hůl
france:
bâton de marche
germane:
Wanderstock
japane:
登山杖 [とざんつえ]
nederlande:
bergstok
pole:
czekan
ruse:
альпеншток
slovake:
turistická palica

promenbastono

Bastono per kiu oni apogas sin dum promeno, dum piedirado: li volis ekvidi la montegojn ... kaj porti glavon anstataŭ promenbastonon [22].
22. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
кій, трысьціна (для шпацыру)
france:
canne

sorĉbastono, sorĉista bastono

Bastono per kio sorĉisto povas sorĉi: iuj sorĉbastonoj havas tenilon por la magiista mano tenanta ĝin, aliaj ne, sed preskaŭ ĉiuj havas iom pli da diametro en la flanko kiun oni tenas enmane [23]; solvo, kiu kvazaŭ sorĉbastone formagios la elementojn, kiuj fatale kombiniĝis por estigi la nunan situacion [24].
angle:
wand
beloruse:
чароўная палачка
bulgare:
вълшебна пръчка, магическа пръчка
ĉine:
魔术棒 [móshùbàng], 魔杖 [mózhàng]
germane:
Zauberstab
nederlande:
toverstaf

administraj notoj