2asimil/i

asimili  

(tr)
Akcepti en sin kaj similigi al si.
a)
BIO Proprigi al sia korpo sorbitan substancon. VD:digesti, enkorpigi.
b)
(figure) Alproprigi al sia spirito: asimili ideon, novan metodon. VD:encerbigi, enkapigi, enspiritigi.
c)
POL Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn: tre elokvente estas rakontita historio el la periodo, kiam oni penis perforte asimili la bulgarajn turkojn [1].
d)
LIN Adapti fremdaĵon al la sistemo de koncerna lingvo: en teksto esperantlingva, „Parizo“, „Petro“ estas nomformoj asimilitaj (= esperantigitaj), dum „Paris“, „Pierre“ estas la respondaj nomformoj neasimilitaj; en ofte uzataj terminoj estas oportune la propran nomon asimili [2].
1. N. Gudskov: Reveno al literaturo, Monato, 2002:4
2. J. Werner: Matematika vortaro, 1990
angle:
1.a to assimilate 1.b assimilate 1.c assimilate, acculturate 1.d to anglicize, calque, loanshift
beloruse:
1.a засвойваць 1.b засвойваць 1.c асыміляваць 1.d асыміляваць
bulgare:
1.a асимилирам 1.c асимилирам
ĉeĥe:
asimilovat, přijmout (ideu), přizpůsobit
france:
assimiler
germane:
1.a assimilieren 1.c assimilieren
hebree:
להטמיע
hispane:
1.a asimilar 1.b asimilar
itale:
assimilare
ruse:
1.a усваивать, усвоить 1.b усваивать, усвоить 1.c ассимилировать 1.d ассимилировать
slovake:
prispôsobiť

asimilo, asimilado

1.
La ago asimili kaj ties rezulto: Kiel malfacila tio estas, plej bone montras la ankoraŭ ne plene solvita problemo de asimilo de la formoj de japana poezio, pri kiu laboris Grabowski kaj Kalocsay kaj nun japanaj samideanoj [3]; Koncerne asimiladon aŭ neasimiladon de propraj nomoj estas utile akcepti la rekomendojn donitajn en PAG [4]; Mensa refleksa agado, kiun la svisa psikologo Piaget siatempe nomis ĝeneraliga asimilado BonaLingvo ; Dum asimilado la estaĵoj alproprigas la materialojn ricevitajn elekstere [5].
2.  
FON(evitinde) similiĝo2
Rim.: Estas tri kaŭzoj por eviti la terminon asimil(ad)o2 en fonetiko. Unue, ĝi malkoheras kun la komunlingva ĉefsignifo de la radiko, kiu normale implicas integriĝon de io en pli grandan sistemon. Ne pri tio temas la nocio fonetika, kies sencon tre trafe esprimas la klara termino similiĝo. Due, en esperantologio (do, en lingvoscienco) la termino „asimilado“ jam delonge kaj firme havas alian signifon, koheran kun la ĉefsenco de la radiko (vd asimili1.d). Trie, el „similiĝo“ nature, klare kaj radikŝpare deriveblas la termino por la mala fenomeno, „malsimiliĝo“. [Sergio Pokrovskij]
3. M. Wajsblum: Sur la marĝeno de la islanda literaturo, Norda Prismo, 1956:L3
4. J. Werner: Terminologia kurso, 1986
5. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, numero 1987-04, p. 8a
angle:
1. assimilation 2. assimilation
france:
2. assimilation
hebree:
התבוללות
ruse:
1. усвоение, ассимиляция

asimiliĝi

Iĝi asimilita: malgraŭ ĉiuj penoj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, la hebreoj ĉiam prezentas apartan popolon [6].
6. Zamenhof: laŭ PIV
angle:
to acculturate, become assimilated
france:
s'assimiler
ruse:
ассимилироваться

asimilismo

Peno por asimili fremdaĵon, similigi ĝin al la medio, prefere ol lasi ĝin senŝanĝa: ni mem forviŝas senkoran asimilismon, kiu estas transdonita depost la epoko Mejĵi [7].
7. Morita T.: Orokoj en Japanio, Leontodo, 1977:7 (61)
france:
assimilationnisme

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.