lisp/i PIV1

lispi

(ntr)
Elparoli nenormale siblajn konsonantojn kiel s, ŝ, ĵ (ekz. th anst. s, z anst. ĵ, s anst. ŝ): Aristotelo lispis kaj li estis balbutanto [1].
1. Vikipedio, artikolo Aristotelo
beloruse:
шапяляць, шапялявіць
ĉeĥe:
šišlat, špatně vyslovovat sykavky
ĉine:
咬舌 [yǎoshé]
france:
zézayer
germane:
lispeln
japane:
舌もつれで発音する [したもつれではつおんする]
pole:
seplenić
rumane:
sâsâi
ruse:
шепеля́вить
slovake:
šušlať
ukraine:
шепелявити, сюсюкати

lispo

Ago lispi: ŝi parolis per mallaŭta vigla voĉo, kun stranga lispo en la prononco [2].
2. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p. 72
beloruse:
шапялянне, шапялявасьць
france:
zézaiement
pole:
seplenienie

administraj notoj