ŝuŝ/i PIV1

ŝuŝi

(ntr)
Brui frote, simile al tirata ŝ-sono: oleo ŝuŝas sur la pato; varmega fero ŝuŝas en la akvo; La mineral'akvo ŝuŝanta en la gorĝo! [1].
VD:sibli
beloruse:
шастаць, шамацець, шапацець, шалясцець
france:
bruire, bruisser, chuinter
germane:
zischen
hungare:
sistereg
itale:
fischiare, sibilare, sfrigolare, soffiare (rif. al rumore o verso del gatto)
nederlande:
sissen
ruse:
шипеть, шуршать, шелестеть
svede:
brusa, fräsa (ljud)

ŝuŝa konsonanto

FON
Frota konsonanto el la serio „ŝ“, „ĵ“: ili diris l anstataŭ r, kaj en la ŝuŝaj konsonantoj ili iom lispis [2].
VD:siblanto2
2. Karel Čapek, tr. Josef Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, INKO, 2003. Libro 2ª, ĉap. 3ª.
angle:
hushing sibilant, shibilant
beloruse:
шыпячы зычны
france:
chuintante (phon.)
hungare:
réshang, spiráns
itale:
consonante fricativa postalveolare, consonante sibilante postalveolare
nederlande:
sisklank
ruse:
шипящая согласная

ŝuŝo

Ŝ-sona bruo: ŝuŝado de furioza katino aŭdiĝis en la ĉambro [3].
beloruse:
шоргат, шорах, шамаценьне, шапаценьне, шастаньне
france:
bruissement, chuintement
germane:
Zischen
itale:
fischio, sibilo, sfrigolio, il soffiare (verso del gatto)
nederlande:
sissend geluid
ruse:
шипение, шорох, шелест
svede:
brus, fräsande (ljud)

administraj notoj