3kont/o PV
konto
↝ 
- 1. ↝
Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono: reguligi sian konton (pagi la ŝulditon); enskribi sumon en ies kontonB ; malfermi konton al iu; havi kurantan konton ĉe sia bankiero, ĉe la poŝto; (figure) komerci je sia propra kontoB (estante la prirespondanta mastro); (figure) reguligi la kontojn kun iu (trakti iun laŭ lia merito; sin venĝi); (figure) la popolo postulos konton de la regantoj (postulos, ke ili pravigu siajn agojn); (figure) ŝuldi konton al iu (devi pravigi sian konduton antaŭ li).
- 2. ↝
En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.
- angle:
- 1. account 2. user account
- beloruse:
- 1. рахунак 2. уліковы запіс (карыстальніка кампутарнай сістэмы)
- ĉeĥe:
- konto, účet v bance
- france:
- 1. compte (financier) 2. compte (informatique)
- germane:
- 1. Konto
- hungare:
- 1. számla, kontó 2. felhasználói azonosító, felhasználói számla
- nederlande:
- 1. rekening (boekhouding) 2. account (informatica)
- pole:
- 1. konto 2. konto
- portugale:
- 1. conta 2. conta
- ruse:
- 1. счёт 2. бюджет пользователя, учётная запись пользователя
- slovake:
- konto, účet
kontisto, kontregistristo ↝
Homo, kies ofico estas kalkuli la kontojn: li ... havas edzinon kiu ludas rolon de severa kontisto en la hejmo [1].
1.
Hasegawa T.:
En Ĉinio Batalanta, 1954
- angle:
- accountant
- beloruse:
- рахаўнік
- france:
- comptable (profession)
- germane:
- Kontoführer, Buchführer
- hungare:
- könyvelő, számlavezető
- nederlande:
- boekhouder, accountant
- pole:
- księgowy
- ruse:
- счетовод
bankkonto
Konstanta konto de ies deponaĵoj en banko: la sekretaj bankkontoj de ... Svislando [2].
- angle:
- bank account
- beloruse:
- банкаўскі рахунак
- ĉeĥe:
- bankovní konto
- france:
- compte en banque
- germane:
- Bankkonto
- hungare:
- bankszámla
- nederlande:
- bankrekening
- pole:
- konto bankowe
- slovake:
- bankové konto
ŝparkonto
Bankkonto, el kiu deponinto longe ne elprenas, sed kiu kompense havigas al li konstantan renton: oni deponus similan sumon en ŝparkonto ĉe banko [3].
- angle:
- savings account
- beloruse:
- ашчадны рахунак
- france:
- compte d'épargne
- germane:
- Sparkonto
- hungare:
- takarékbetét, takarékbetét-számla
- nederlande:
- spaarrekening
- pole:
- konto oszczędnościowe
- portugale:
- poupança
konteltiro
Dokumento listiganta la spezojn de konto dum difinita tempodaŭro: vi povas ankaŭ ĉiam ricevi aktualan konteltiron, laŭpete [4].
4.
UEA: Financaj
Servoj, 1995
- angle:
- account statement
- ĉeĥe:
- výtah z účtu
- france:
- relevé de compte
- nederlande:
- rekeninguittreksel
- pole:
- wyciąg z konta
- portugale:
- extrato
- slovake:
- výťah z účtu
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.